Likvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Likvaĵo)
Formado de sferoida guto super la surfaco de la likva akvo: la sfereca formo minimumigas la surfacon, kiu estas la natura rezulto de la surfaca tensio de la likvoj.

Likvo (ankaŭ uzeblas vortoj likvaĵo kaj fluidaĵo) estas fluido kies volumeno estas fiksata per konstanta premo kaj temperaturo, kaj kies formo norme estas konforma al la ujo, kiun ĝi plenigas. Likvoj faras premon sur la flankoj de la ujo kaj sur io en la likvo. La likva fazo estas fazo de materio. Likvo je sia bolpunkto ŝanĝiĝas al gaso. Ĝi ŝanĝiĝos al solido je sia frostopunkto.

Likvo estas stato de agregado de materio en formo de fluidaĵo tre nekunpremebla, kio signifas, ke ties volumeno estas preskaŭ konstanta en granda premogamo.[1]​ Estas la nura stato kun difinita volumeno, sed ne kun fiksa formo. Likvo estas formata per malgrandaj vibrantaj partikloj de la materio, kiel la atomoj kaj la molekuloj, unuigitaj per intermolekulaj ligiloj.[2]​ La akvo estas la plej komuna likvo sur la Tero, kaj ankaŭ la plej abunda.[3] Kiel okazas ĉe gaso, likvo estas kapabla flui kaj ekpreni la formon de ujo. Diference de gaso, likvo ne disiĝas por pleni la tutan spacon de ujo, sed ja retenas konstantan densecon. Rimarkinda karaktero de la likva stato líquido estas la surfaca tensio,[4] kio okazigas malsekigantajn fenomenojn.

Priskribo de likvoj[redakti | redakti fonton]

Hungara monero kiu kuŝas sur la surfaco pro la surfaca tensio.

La likva stato estas stato de agregado de la materio intermeza inter la stato de solidoj kaj la stato de gasoj. La molekuloj de la likvoj ne estas tiom proksimaj kiom tiuj de la solidoj, sed ili estas malpli separataj ol tiuj de la gasoj. La molekuloj en la likva stato okupas lokojn hazarde kiuj varias laŭlonge de la tempo. La distancoj intermolekulaj estas konstantaj ene de mallarĝa gamo. En kelkaj likvoj, la molekuloj havas orientigon preferatan, kio faras, ke la likvo montras proprecojn neizotropajn (nome proprecoj, kiel la refrakta indico, kiu varias depende de la direkto ene de la materialo).

La likvoj montras surfacan tension kaj kapilarecon, ĝenerale dilatiĝas kiam oni plialtigas ties temperaturon kaj perdas volumenon kiam ili malvarmiĝas, kvankam submetitaj al kunpremado ties volumeno estas tre malmulte variebla diference disde tio kio okazas ĉe aliaj fluidaĵoj kiel la gasoj. La objektoj enmetitaj en iu likvo estas submetitaj al fenomeno konata kiel floseblo.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Se likvo restas en unuforma gravito, la premo je iu ajn punkto estas:

kie estas la denso de la likvo (supoze konstanta) kaj estas la profundo de la punkto sub la supraĵo. Temas pri la hidrostatika premo. En senmova likvo submetita al la gravito, en ajna punkto de ties interno ekzistas premo samvalora al ĉiuj flankoj, tiel kiel estas establita en la principo de Pascal. En dummova likvo la premo ne necese estas izotropa, ĉar la hidrostatika premo aldoniĝas al la hidrodinamika premo kiu dependas de la rapideco de la fluidaĵo en ĉiu punkto.

En sengravita medio (en kosmoesploroj) likvo formas globon, nome guton, pro sia surfaca tensio, se ne ekzistas alia kontraŭa ekstera forto. Por ekzemplo, guto da akvo en libera falo prenas sferan formon.[5]​ Tiu fenomeno estas uzata ankaŭ surtere, ekzemple por produkti plumban grajnaĵon per faligo de fandita plumbo.

Sub influo de gravito aŭ alia premo, likvo prenas la formon de sia ujo:

Eroj de likvaĵo nomiĝas gutoj.

Ŝanĝoj de stato[redakti | redakti fonton]

Diagramo de tipa ŝanĝo de fazo: la punkto-linio montras la nenormalan konduton de la akvo. La verdaj linioj montras kiel la frostopunkto povas varii per la premo, kaj la blua linio montras kiel la bolpunkto povas varii per la premo. La ruĝa linio montras la limo de kondiĉoj de premo kaj de temperaturo en kiuj povas okazi la sublimado aŭ la ŝanĝo al solido.

En taŭgaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo, la majoritato de la substancoj povas ekzisti en likva stato. Kiam iu likvo surpasas sian bolpunkton, ĝi ŝanĝas sian staton al gasa, kaj kiam ĝi atingas sian frostopunkton, ĝi ŝanĝas al solido. Kvankam je atmosfera premo, tamen, kelkaj solidoj sublimiĝas kiam ili plivarmiĝas; tio estas, ili pasas rekte de la solida stato al la gasa stato (vidu vaporadon). La denseco de la likvoj kutime estas iom pli malgranda ol la denseco de la sama substanco en solida stato. Kelkaj substancoj, kiel akvo ekzemple, estas pli densaj en likva stato.

Pere de la frakcia (parta) distilado, la likvoj povas esti separataj inter si kiam ili vaporiĝas ĉiu siaflanke kiam ili atingas siajn respektivajn bolpunktojn. La kohero inter la molekuloj de likvo ne estas sufiĉe forta pro kio la surfacaj molekuloj povas vaporiĝi.

Viskozeco[redakti | redakti fonton]

En la animacio, la malsupra fluidaĵo estas pli viskoza ol la supra likvo.

La likvoj karakteriziĝas ĉar iliaj internaj fortoj ne dependas de la totala deformiĝo, kvankam kutime certe ili ja dependas de la deformiga rapideco, tio estas kio diferencigas la deformeblajn solidojn disde la likvoj. La realaj fluidaĵoj estas karakterizataj pro tio ke ili posedas reziston kontraŭ la flueblo nomata viskozeco (kiu ekzistas ankaŭ en la viskozelastaj solidoj). Tio signifas, ke en la praktiko por pluteni la rapidecon en likvo estas necesa apliki forton aŭ premon, kaj se tiu forto haltas, la movado de la fluaĵo finfine same haltas post ioma tempo kunfina.

La viskozeco de likvo pliiĝas se pliiĝas ties molmaso kaj malpliiĝas se pliiĝas la temperaturo. La viskozeco estas rilata ankaŭ kun la kompleseco de la molekuloj kiuj konstituas la likvon: ĝi estas malalta en la inertaj likvigitaj gasoj kaj alta en la pezaj oleoj. Ĝi estas propreco karaktera de ĉiu fluidaĵo (ĉu likvo ĉu gaso).

La viskozeco estas mezuro de la rezistado kontraŭ la translokigo de fluidaĵo kiam ekzistas diferenco de premo. Kiam likvo aŭ gaso fluas, oni supozas la ekziston de stacia tavolo, de likvo aŭ gaso, algluita sur la surfaco de la materialo tra kiu okazas la fluo. La dua tavolo tuŝetas kun tiu algluita surface kaj tiu dua kun tria kaj tiel plu. Tiu tuŝeto inter sinsekvaj tavolo estas la okazigilo de la opozicio al fluo, tio estas, la okazigilo de la viskozeco.

La viskozeco estas mezurita en "poise", estante unu "poise" la viskozeco de likvo en kiu por superŝuti tavolo de unu kvadrata centimetro de areo je la rapideco de 1 cm/s rilate al alia senmova situa je 1 cm de distanco estus necesa la forto de unu dino.

La viskozeco kutime malpliiĝas en likvoj se pliiĝas la temperaturo, kvankam kelkaj malmultaj likvos montras pliiĝon de viskozeco kiam oni varmigas ilin. Ĉe gasoj la viskozeco pliiĝas se pliiĝas la temperaturo.

La viskozeco de likvo estas determinata pere de aparato nomita viskozecmetro inter kies diversaj tipoj la plej uzita estas tiu de Ostwald.[6] Tiu estas uzata por determini la relativan viskozecon, tio estas, ke sciante la viskozecon de modela likvo, ĝenerale akvo, estas sciita la viskozeco de la kalkulota likvo pere de la jena ekvacio:

Fluideco[redakti | redakti fonton]

La fluideco estas karaktero de la likvoj aŭ gasoj kiuj havigas la kapablon povi pasi tra ajna minimuma truo, se tiu estas je la sama nivelo de la ujo en kiu estas la likvo diference de la cetera stato de agregado konata kiel solido.

La fluideco okazas ĉar fluidaĵo povas akiri deformigon arbitre granda sen neceso plenumi mekanikan tension. La mekanika tensio aŭ premo en la interno de la fluidaĵo dependas esence de la rapideco de la deformigo, kaj ne de la deformigo mem diference de la solidoj, kiuj havas "memoron" de formo kaj suferas tensiojn ju pli grandaj des pli malproksime oni estas de la origina formo, tio estas, en solido la tensio estas rilata unuarange kun la grado de deformigo.

Vaporpremo[redakti | redakti fonton]

Premo de vaporo en ekvilibro kun si likva formo, nome la nomita vaporpremo, dependas nur de la temperaturo; ties valoro je difinita temperaturo estas propreco karaktera de ĉiuj likvoj.

Karakteraj estas ankaŭ la bolpunkto, la solidiga punkto kaj la vaporiga varmo (esence, la varmo necesa por transformi en vaporon difinitan kvanton de likvo).

En kelkaj kondiĉoj, unu likvo povas esti varmigita super sia bolpunkto; la likvoj en tiu stato estas nomitaj supervarmigitaj. Krome eblas malvarmigi likvon sub ties frostopunkto kaj tiam ĝi estas nomita supermalvarmigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Márquez, Eduardo J. Martínez (16a de junio 2009). Química 1: primer semestre. Cengage Learning Editores. ISBN 6074811016. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  2. Atkins, Peter; Jones, Loretta (2006). Principios de química: los caminos del descubrimiento. Ed. Médica Panamericana. ISBN 9789500600804. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  3. Gillespie, Ronald J. (Aŭgusto 1988). Química. Reverte. ISBN 9788429171884. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  4. Aguirre, Gabriela Pérez (2007). Química 1. Un Enfoque Constructivista. Pearson Educación. ISBN 9789702607427. Konsultita la 4an de novembro 2020.
  5. Física general. Santiago Burbano de Ercilla, Carlos Gracía Muñoz. (books.google.es). P. 295. Alirita la 5an de novembro 2020.
  6. Sánchez, Eva Casado (2012-07). OPERACIONES BÁSICAS LABORATORIO GM 12 CF. Editorial Paraninfo. ISBN 9788497328852. Konsultita la 5an de novembro 2020.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Líquido en la hispana Vikipedio.