Guto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gutoj

Guto - malgranda kvanto de likvo, troviĝas en vakuo, gaso aŭ alia fluido, en kiu tiu likvo nesolvebliĝas. Kaŭze de intermolekulaj fortoj, tiu kvanto de likvo formas globforman objekton, kiu havas eble la plej malgrandan surfacon por tiu maso kaj kondiĉoj. Praktike la plej ordinaraj estas gutoj de akvo aŭ akvasolvoj en aero.

Pluvo estas likva akvo en formo de gutoj kiuj estis kondensitaj el la atmosfera akvovaporo kaj poste precipitiĝas — tio estas, iĝas sufiĉe peza por fali laŭ la forto de gravito.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri guto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     De guto post guto disfalas granito. 
  • Citaĵo
     Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. 
  • Citaĵo
     Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-18.