Blaise Pascal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Blaise Pascal
Blaise pascal.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1623 (1623-06-19)
en Clermont-Ferrand
Morto 19-an de aŭgusto 1662 (1662-08-19) (39-jara)
en Parizo
Mortis pro stomaka kancero [#]
Tombo Saint-Étienne-du-Mont [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj latina lingvofranca lingvo [#]
Ŝtataneco Reĝlando Francio [#]
Subskribo Blaise Pascal
Familio
Patro Étienne Pascal [#]
Gefratoj Jacqueline Pascal • Gilberte Périer [#]
Profesio
Alia nomo Louis de Montalte • Amos Dettonville • Salomon de Tultie [#]
Okupo matematikisto • filozofo • teologo • fizikistoverkisto • French moralist • statistikisto [#]
Laborkampo probablokalkulo [#]
Aktiva en Rueno [#]
Verkado
Verkoj Pensées ❦
Lettres provinciales [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Blaise PASCAL [blez pasKAL], PIV-e Paskalo, (naskiĝis la 19-an de junio 1623 en Clermont-Ferrand, mortis la 19-an de aŭgusto 1662 en Parizo) estis franca sciencisto. Li okupiĝis precipe pri filozofio, fiziko kaj matematiko.

Paskalo korespondis kun Marin Mersenne kaj tiel havis kontakton interalie al Toriĉelo, kiu inventis hidrargan barometron. Per tia barometro Paskalo mezuris la aerpremon en diversaj altoj kaj pruvis, ke ĝi malkreskas kun kreskanta alto. Oni honore al li nomis la SI-unuon de premo paskalo. (Alia prem-unuo nomita laŭ Toriĉelo ne plu estas multe uzata.)

Paskalo okupiĝis ankaŭ pri statistiko kaj matematiko kaj inventis kalkulilon, kiu kapablis adicii kaj subtrahi kun pluraj dekumaj pozicioj.

Kiel filozofo Paskalo multe okupiĝis pri teologio, precipe, post kiam li saviĝis el danĝera akcidento. Ĉar li estis porulo de Jansenismo, li verkis humuran verkon "la provincaj leteroj" kie li ridigas la kontraŭ-jansenismajn. Li planis grandan verkon, kiu estontis iu apologio al la kristana religio, sed mortis antaŭ plenumi tion. Post lia morto oni publikigis la notojn, faritaj el mallongaj pensoj, pli ellaboritaj tekstoj, ankaŭ ege densaj labornotoj, notoj kaj planoj, sub la nomo "pensoj" de Paskalo. Tiuj pensoj iĝis plej legita kaj fama verko deposte.

Li reuzis argumenton por la kredo je Dio, la "veton de Paskalo", kiu diras: Se oni kredas je Dio kaj li ne ekzistas, oni perdas nenion; se oni ne kredas je Dio kaj li ekzistas, oni perdas ĉion; do oni kredu.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]