Mejtnerio
Aspekto
Mejtnerio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Mt kaj la atomnumeron 109. Ĝi estas ege radioaktivega sinteza elemento kies pli stabila izotopo (Mt-266) havas duonvivon de malpli ol 3.4 milisekundoj.
Mejtnerio unue estis kreita la 29-an de aŭgusto 1982, kiam sciencistoj Peter Armbruster kaj Gottfried Münzenberg kaj teamo de sciencistoj laborantaj ĉe la GSI Helmholtz Centro por Esplorado de Pezaj Jonoj en Darmstadt, Germanio, bombadis 209 bismuto- atomojn per 58 fero-jonoj en "linia-akcelilo". La bombado kaŭzis nuklean fuzion kaj la kreadon de la izotopo 266 Mt kaj liberan neŭtronon.
En 1986, la elemento ricevis sian nunan nomon, Meitnerium. Ĝi estas nomita laŭ la aŭstria fizikistino, Lise Meitner.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Majetín
- Meitner
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.webelements.com/webelements/elements/text/Mt/index.html
- http://environmentalchemistry.com/yogi/periodic/Mt.html
- http://www.apsidium.com/elements/109.htm Arkivigite je 2007-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.webelements.com/webelements/elements/text/Mt/key.html
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||