Minado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Interno de subtera mino.
Antikva maŝinaro uzita en Minas de Riotinto.

Minado estas la ekspluatado de enteraj aŭ subteraj substancoj. La loko kie troveblas la ekspluateblaj substancoj nomiĝas mino. Ministoj elfosas ilin per hakado, pulveksplodo aŭ borado kaj fortransportas ilin. La tuto de la instalaĵoj, galerioj ktp. aranĝita por la ekspluatado de mino nomiĝas minejo. La senvalora ŝtonaĵo estas forigita je ŝutmonto aŭ uzita por konstruceloj.

Fajrmetado aŭ mineja fajrmetado estas metodo de tradicia minado uzita plej ofte el prahistoriaj epokoj ĝis la Mezepoko. Oni metis fajron kontraŭ roko por varmigi rokaĵojn, kiuj estis poste trempitaj per likvoj, kaŭzante ke la ŝtono rompiĝu pro temperatura frapo.

Subĉiela minado estas tekniko por surfaca minado kaj elfosado de rokojmineraloj el la tero pere de ties removado el malferma truo aŭ ŝtonminejo.

Produktagadoj[redakti | redakti fonton]

  • La termino ekspluato signifas en minado la ekspluaton de minoj, t.e. la kompleta elsolvado de la uzebla enhavo de geologia kuŝejo el la kromrokaĵo.
  • La profunda minado estas en la subtera minado la ekspluato de krudmaterialoj en pli granda profundo, je kio la minkonstruaĵoj lokas tute aŭ parte malsupre de la mingaleria planko plejeble profunda sur la loko.
  • Ŝaktotransporto estas en la minado la movado de produktoj, replenigaĵo, materialo kaj personoj kaj en vertikala kaj ankaŭ en oblikvaj ŝaktoj kaj blindŝaktoj.

Minejaj instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝakto en Heerlen: Malakov-Turo kun poste enkonstruita liftotrabaro

Tipoj de minoj[redakti | redakti fonton]

Subĉiela minejo aŭ surfaca minejo estas minejo kiu funkcias subĉiele, tio estas sur la surfaco de la tereno, diference de la subteraj, kiuj funkcias sub tiu.

Minadaj terminoj[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj minoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]