Mingalerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minkalerio krucanta du krute deklivajn mineraltavolojn

Mingalerio estas minkavo, kiu estas horizontale aŭ iomete suprendeklive fosata en monton. Mingalerioj estas en la minado aliroj al la subtero kaj al la serĉo, trovo kaj ekspluato de geologiaj kuŝejoj. Se minejo transiras al profunda minado, la mingalerioj perdas iom post iom sian gravecon.

Mingalerioj estas konstruataj por plenumi diversajn taskojn. Alie ol tuneloj mingalerioj havas nur unu aliron. Mingaleriojn oni instalas kutime en monta tereno je kiel eble plej malalta loko den valo. Je la esplorado de geologiaj kuŝejoj mingalerioj estas komence la ununuraj minkavoj de minejo. Minejo konsistanta el mingalerio nomiĝas galeriminejo. Galeriminejo povas konsisti el unu aŭ pluraj galerioj. Pli grandaj minejoj kutime havas plurajn galeriojn. La plej grava galerio estas la ĉefgalerio, la aliaj galerioj nomiĝas flankgalerioj. Antaŭ la galeria enirejo troviĝis kabano konstruita el tabuloj. Ĝi estis tiel lokita, ke ĝi kongruis en laŭlonga direkto kun la horizonta pozicio de la galerio kaj kaŝis la galerian enirejon. Proksime de la galerio amasiĝis la senvalora ŝtonaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]