Rio Tinto (kompanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rio Tinto
business group • konglomerita firmao vd
Dum 1873 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Ĉefestro(j) Simon Thompson • Jan du Plessis vd
Sidejo Melburno
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Jean-Sébastien Jacques • Sam Walsh • Tom Albanese • Jakob Stausholm
Agokampo aluminio
Posedata de Aluminum Corporation of China Limited • BlackRock vd
filiaj kompanioj Rio Tinto Alcan • Hathor Exploration • Pilbara Iron • Rio Tinto Aluminium • Rio Tinto (France) • Rio Tinto (United States) • Rio Tinto (Canada) vd
Partoprenanta Rio Tinto plc • Rio Tinto Limited vd
Posedataj kompanioj Rio Tinto Alcan • Anglesey Aluminium • Corumbá • Maison Alcan • Mount Tom Price mine • Rio Tinto Coal Australia • Rio Tinto Borax Mine vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Rio Tinto plc kaj Rio Tinto Limited alternative Rio Tinto Group estas brita - aŭstralia multnacia minindustria kompanio. La firmao estis fondita la 29an de marto 1873 kaj nuntempe estas unu el la plej grandaj minokompanioj de la mondo (post BHP) [1][2]. La kompanio estas plejparte aktiva en minado. Ĝi produktas ferercon, kupron, diamantojn, oron kaj uranion [3].

Kaj la firmao kaj la nomo originas de suda Hispanio, kie ekde antikvaj tempoj ekzistis minoj ĉe la rivero Río Tinto (hispane por "la ruĝa rivero").

En 1873, NM Rothschild & Sons de Londono kaj de Rothschild Frères de Parizo kaj aliaj investantoj interligis fortojn por aĉeti la neprofitajn minojn de la hispana registaro. La novaj posedantoj transformis la firmaon kaj igis ĝin enspeziga entrepreno. De 1877 ĝis 1891, Rio Tinto estis la plej elstara produktanto de kupro en la mondo.

Ekde tiam, la firmao kreskis per fuzioj kaj akiroj. Kvankam temas ĉefe pri akiro de mineraloj, Rio Tinto ankaŭ havas signifajn operaciojn en rafinado, precipe por rafinado de baŭksito kaj fererco. Rio Tinto havas komunajn ĉefsidejojn en Londono (tutmonda kaj "plc") kaj Melburno ("Limigita" - Aŭstralio) [4][5].

En 2007, BHP Billiton provis aĉeti la firmaon, sed la oferto estis malaprobita.

La firmao estis kritikita pro sia minado en Okcidenta Papuo, kie kupro kaj oro estas ĉerpitaj en la giganta subĉiela minejo nomata Grasberg [6][7][8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hotten, Russell, "History of Rio Tinto", Telegraph Media Group Limited, 12a de Julio 2007.
  2. "Rio Tinto sells its last Australian coalmine for $2.25bn", The Guardian, Guardian News & Media Limited, 28a de Marto 2018.
  3. Our Products. Rio Tinto web site. Rio Tinto. Arkivita el la originalo je 13 December 2010. Alirita 11 March 2009.
  4. "Contact Us Arkivigite je 2010-03-28 per la retarkivo Wayback Machine." Rio Tinto Group.
  5. "Suburbs & Postcodes." City of Melbourne.
  6. Norvega financministrio (9 September 2008) The Government Pension Fund divests its holdings in mining company.
  7. (1999) “Corporate and Public Responsibility, Stakeholder Theory and the Developing World”, Business Ethics: A European Review 8 (3), p. 151–162. doi:10.1111/1467-8608.00143. 
  8. "UK's SFO says opens investigation into Rio Tinto Group", Reuters, 24 July 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]