Vaporturbino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotaciilo de moderna vaporturbino uzata en elektrocentralo, produktita de Siemens, Germanio.
Rotoro de turbino kun dua fluo: vaporo eniras meze de la ŝafto kaj foriras al la ekstremoj, ekvilibrigante la aksajn fortojn.

Vaporturbino estas maŝino kiu elprenas varmoenergion el premita vaporo kaj uzas ĝin por produkti mekanikan laboron sur rotacia aparato. Ĝian modernan version inventis Charles Parsons en 1884.[1][2] Fabrikado de modernaj vaporturbinoj postulas antaŭenigitan metallaboradon por krei altgradajn ŝtalalojojn en tre precizajn partojn uzante teknologiojn kiuj estis disponeblaj por la unua fojo nur jam en la 20-a jarcento; kontinuaj antaŭeniroj en daŭreco kaj efikeco de la vaporturbinoj restis ŝlosilaj por la energia ekonomiko de la 21-a jarcento.

Vaporturbino estas formo de varmomotoro kiu deriviĝas multe de sia plibonigo en termodinamika efikeco el la uzado de pluraj stadioj en la ekspansio de la vaporo, kio rezultas en pli proksima alproksimiĝo al la ideala revertebla ekspansiprocezo.

Ĉar la turbino generas rotacian movadon, ĝi povas estis kongruigita al elektra generatoro por konverti sian movadon en elektron. Tiaj turbingeneratoroj estas la kerno de termoelektraj centraloj kiuj povas uzi energion de fosiliaj brulaĵoj, nukleaj centraloj, geotermaj, aŭ de sunaj energioj. Ĉirkaŭ 85% el la elektro generita en Usono en la jaro 2014 devenis el uzado de vaporturbinoj.[3]

Teknikaj defioj estas la rotacia malekvilibro, la vibrado, la lagromovo, kaj neegala ekspansio (variaj formoj de varmokolapso). En grandaj instalaĵoj, eĉ la plej fortika turbino skuas aparte se funkciigita eksterkontrole.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stodola 1927.
  2. Sir Charles Algernon Parsons (n.d.). Alirita 19a de Septembro 2010.
  3. Electricity Net Generation (Marto 2015).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • "Steam Turbine",The Engineer Guy [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Steam turbine en la angla Vikipedio.