Termoelektra centralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Respublika elektra centralo, termoelektra stacio en Pernik, Bulgario.
Mohave elektra centralo, termoelektra stacio de 1 580 MW ĉe Laughlin, Nevada, energinutrita per karbo.
Atoma termoelektra centralo en Bavario, Germanio.

Termoelektra centralo estas elektra centralo en kiu estas ĉefa energio el vaporo. Akvo estas varmigita, transformita en vaporon, kiu turnigas vaporturbinon kiu kondukas elektran generatoron. Post sia paso tra la turbino, la vaporo estas kondensata en kondensilo kaj reciklita en la kaldronon, kie ĝi estas varmigota; tiu termodinamika ciklo estas konata kiel ciklo de Rankine.

La plej granda variaĵo en la desegno de termoelektraj centraloj estis rilata al la diferencaj fosilibrulaj rimedoj ĝenerale uzataj por varmigi akvon. Kelkaj preferas uzi la termino energicentro, ĉar tiaj facilaĵoj konvertas formojn de varmo-energio en elektran energion.[1] Kelkaj termoelektraj centraloj ankaŭ estas desegnataj por produkti varmenergion por industriaj celoj de urbohejtado, aŭ sensaligo de akvo, en aldono al generado de elektra energio; oni parolas pri kun-generado de tiaj varmoelektraj centraloj. Tutmonde, brulenergiaj elektrejoj produktas grandan parton da hom-farita elsendaxjoj de CO2 al la atmosfero, kaj penas por malpliigi tiujn tiele disvastigitajn.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Tipa karba termoelektra centralo[redakti | redakti fonton]

Diagramo de tipa karba termoelektra centralo
1. Malvarmiga turo 10. Kontrolvalvo de vaporo 19. Superhejtilo
2. Akvopumpilo de malvarmiga turo 11. Vaporturbino (alta premo) 20. Ventolilo de primara aero
3. Trifaza alttensia lineo 12. Forigilo de solvitaj gasoj 21. Rehejtilo
4. Transformatoro altigante la tension 13. Antaŭhejtigilo de purigita akvo 22. Eniro de bruliga aero
5. Alternatoro 14. Karbotransportilo 23. Ŝparilo pri reciklata akvo
6. Vaporturbino (malalta premo) 15. Karbofunelo 24. Aerohejtilo
7. Pumpilo post eltiro de kondensaĵoj 16.Karbopistilo 25. Aerfiltrilo
8. Kondensilo 17. Balono de la vaporkaldrono 26. Ventolilo de elira aero
9. Vaporturbino (meza premo) 18. Malsupra cindrofunelo 27. Fumtubo

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]