Malvarmiga turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Naturflua malseka malvarmiga turo de Nuklea Centralo Philippsburg

Malvarmiga turo estas konstruaĵo, en kiu la – en industrio aŭ en energiocentralo – varmiĝinta malvarmiga fluaĵo estas malvarmigita . La estiĝinta proceza varmo transdoniĝas al la ĉirkaŭaĵa medio per varmointerŝanĝilo.

Plej ofte, la malvarmigaj turo kaj akvo formas fermitan temodinamikan cirkulan procezon. Oni enkondukas en tiun procezon la varmegan akvon el la kondensilo, el la energioprodukta parto de la centralo.

Ĉe la suba malfermita fino de la malvarmiga turo troviĝas la varmointerŝanĝilo, kiu la plusvarmon transdonas al la aero. Tiu aero varmiĝas, altiĝas kaj entiras novan freŝan aeron. Estiĝas la kamena efiko. Oni uzas ventolilon – por helpi la kamenefikon – nur precipe ĉe etaj instalaĵoj, por grandigi ties efikon. La malvarmiga bezono de granda energicentralo estas pli ol 4 GW. Tiu varmokvanto transformas en la malvarmiga turo po ĉ. 1500 kilogramojn da akvo por sekundo al akvovaporo.

Oni povas uzi akvon en malfermita ciklo el natura fonto, kien oni reenkondukas la varman (kaj nevaporiĝintan) akvon. Kompreneble oni devas antaŭfiltri la akvon. Oni povas uzi akvon en fermita ciklo, sed tiukaze oni devas pli bone atenti pri la akvodensiĝo je mineraloj, plimultiĝo de bakterioj ks.

Skemo de malvamiga turo kun fermita cirkvito kaj akvumado de la varmointerŝanĝilo: maldekstre la cirkvito de la malvarmiga akvo, dekstre la cirkvito de la malvarmigita fluaĵo, la aero cirkulas per trudata konvekto.