Varmointerŝanĝilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekco de varmointerŝanĝilo de tubara tipo. Anglalingva terminaro.

La varmointerŝanĝilo (ankaŭ varmotransdonilo) estas aparato, kiu varmon t.e. varmoenergion transdonas de unu materialfluo al alia.

Oni dividas la varmointerŝanĝilojn jene:

  • rekta varmotransdono baziĝas je kombinita varmo- kaj materialtransdono ĉe divideblaj materialfluoj. Ekzemplo estas la malseka malvarmiga turo, kiu uzas akvon.
  • nerekta varmotransdono estas karakterizata je tio, ke la materialfluo okazas dividite per varmotralasa muro. Ekzemplo estas la malvarmigiloj en la aŭtomobiloj.
  • duonrekta varmotransdono eluzas la proprecojn de varmorezervilo. Tiam ambaŭ materialoj kontaktas la varmorezervilon en diversa tempo, tiel la rezervilo unufoje varmiĝas kaj poste malvarmiĝas. Ekzemplo por tio estas la varmorado (rotacianta).

La materialfluo povas okazi paralele kun aŭ kontraŭ kaj kruce. La paralele kunfluanta materialo povas plej efike transdoni la varmon.

La ekstera ŝelo de la varmotrandonilo povas konsisti plej ofte el metalo (kupro, aluminio, nobla ŝtalo), emajlo, plasto, vitro aŭ silicia karbido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]