Radiadilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hejma radiadilo el gisfero.
Aŭtomobila radiadilo

Radiadilo estas la aparato kiu ebligas interŝanĝi varmon inter du medioj, el kiuj unu estas la media aero. Ĝi utilas ĉu por disradiigi la nedeziratan varmon for el objekto aŭ maŝino por eviti ties trovarmigon aŭ por profiti ĝin, por varmigo de spaco aŭ objekto. Ĝenerale radiadilo funkcias per konvekto, sed ankaŭ per radiado, el kio venas ĝia nomo. Oni uzas tiun nomon ankaŭ por la varmointerŝanĝilo kiu donas, aŭ foje, ricevas, la varmon al aŭ el la media aero.

Laŭ Francisko Azorín radiadilo estas Aparato konsistanta el metala tubaro por centrigi k. distribui la varmon, kiun ĝi ricevas el kaldrono.[1] Li indikas etimologion el la latina radiare (disĵeti).[2]

La du ĉefaj konataj tipo de radiadiloj estas tiuj de aŭtomotoroj kaj tiuj por hejtadi ĉambron vintre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 176.
  2. Azorín, samloke.