Funelo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Funelo aŭ enboteligilo estas ilo por enmeti fluidaĵojn aŭ pulvoron en ujon kun malgranda apertaĵo, la supra parto estas konusforma kaj finiĝas per rekta tub-forma kolo. Ĉe altvaloraj funeloj la kolo havas noĉon, por ke aero eliĝu el la ujo.
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas proverboj pri funelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Enpremi iun en funelon. ” „ Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo. ”
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-24.