Olimpiaj sportoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dwain Chambers (meze) en 100-metra kurado dum brita kvalifikiga konkuro por partopreno en la somera olimpiko 2008. 100-metra kurado estas unu el la plej popularaj sportoj en atletiko.

Olimpiaj sportoj konkuras en la Someraj Olimpikoj kaj en la Vintraj Olimpikoj. La Somera Olimpiko 2020 inkludis 33 sportojn;[1] la Vintra Olimpiko 2022 inkludos sep sportojn.[2][3] Ĉiu olimpika sporto estas reprezentata de sportkontrola institucio, nome internacia sporto-federacio (ISF-oj).[4]

Listigoj[redakti | redakti fonton]

En la someraj ludoj estas arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, golfo, halterlevo, ĵudo, kajakado-kanuado, karateo, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, naĝado, pafado, rajdado, remado, rugbeo sepopa, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.

En la vintraj ludoj estas arta sketado, biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sledado.

La Olimpika programo konsistas ĝenerale el 35 sportoj, 30 fakoj kaj 408 eventoj. Por ekzemplo, Luktado estas somerolimpia sporto, kiu enhavas du fakojn: nome grek-romia kaj liberstila luktadoj. Ĝi estas siavice subdividita en dekkvar eventoj por viroj kaj kvar eventoj por virinoj, ĉiuj el kiuj reprezentas diferencajn pezklasojn.[5] La programo de la Somera Olimpiko inkludas 26 sportojn, dum la Vintra Olimpiko konsistas el 15 sportoj.[3] Atletiko, naĝado, skermo, kaj gimnastikoestas la nuraj somerolimpiaj sportoj kiuj neniam forestis el la olimpika programo. Skikurado, arta sketado, glacihokeo, Nordia kombino, skisaltado, kaj rapid-sketado aperis en la programoj de ĉiu Vintra Olimpiko ekde ties starto en 1924. Nuntempaj olimpiaj sportoj, kiel badmintono, korbopilko, kaj volejbalo, aperis por la unua fojo en la programo kiel montrosportoj, kaj estis poste promociitaj al plenaj olimpiaj sportoj. Kelkaj sportoj kiuj estis konkurencitaj en pli fruaj Olimpiaj ludoj estis poste forfaligitaj el la programo.[6]

Revizioj kaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Olimpiaj sportoj estas kontrolitaj de internaciaj sporto-federacioj (ISF-oj) agnoskitaj de la IOK kiel tutmondaj kontrolistoj de tiuj sportoj. Estas 35 federacioj reprezentataj ĉe la IOK.[7] Estas sportoj agnoskitaj de la IOK kiuj ne estas inkluditaj en la olimpika programo. Tiuj sportoj ne estas konsiderataj olimpiaj sportoj, sed ili povas esti promociitaj al tiu statuso dum programrevizio kiu okazas en la unua sesio de la IOK post la okazigo de la Olimpiaj ludoj.[8][9] Dum tiaj revizioj, sportoj povas esti ekskluditaj aŭ inkluditaj en la programon surbaze de dutriona majoritata voĉdonado de la membroj de la IOK.[10] Estas agnoskitaj sportoj kiuj neniam estis en olimpika programo en ajna fako, ekzemple skvaŝo.[11]

Starto de 4×100 metroj por viroj dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

En Oktobro kaj Novembro 2004, la IOK establis Olimpikan Programan Komisionon, kiu ricevis la taskon revizii la sportojn de la Olimpia programo kaj de ĉiuj ne-Olimpiaj agnoskitaj sportoj. La celo estis apliki sisteman alproksimigon al establado de la Olimpia programo por ĉiu okazigo de la ludoj.[12] La komisiono formulis sep kriteriojn por pritaksi ĉu sporto estu inkludita en la Olimpian programon.[12] Tiuj kriterioj estas historio kaj tradicio de la sporto, universaleco, populareco de la sporto, ĝenerala montrobildo, sano de la atletoj, disvolvigo de la koncerna Internacia Federacio kiu kontrolas tiun sporton, kaj kostoj de la organizado de la sporto.[12] El tiu studo kvin agnoskitaj sportoj aperis kiel kandidatoj por inkludo en la Somera Olimpiko 2012: nome golfo, karateo, rugbeo 7, rultabulado kaj skvaŝo.[12] Tiuj sportoj estis reviziitaj de la Plenumkomitato de la IOK kaj poste referencataj al la Ĝenerale Sesio en Singapuro en Julio 2005. El la kvin sportoj rekomenditaj por inkludo nur du estis elektitaj kiel finalistoj: nome karateo kaj skvaŝo.[12] Neniu sportoj atingis la postulitan dutriona majoritata voĉdonado de la membroj de la IOK kaj konsevence ili ne estis promociitaj al la Olimpia programo.[12] En Oktobro 2009 la IOK voĉdonis instali golfon kaj rugbeon 7 kiel olimpiaj sportoj por la Someraj Olimpikoj de 2016 kaj de 2020.[13]

La 114-a sesio de la IOK, en 2002, limigis la somerolimpikan programon al maksimumo de 28 sportoj, 301 eventoj, kaj 10 500 atletoj.[12] Tri jarojn poste, en la 117-a IOK-sesio, oni faris la unuan plej gravan programrevizion, kiu rezultis en la ekskludo de basbalo kaj de softbalo el la oficiala programo de la Londonaj Ludoj de 2012. Ekde tiam ne estis interkonsento por la promocio de aliaj du sportoj: la programo de 2012 aperigis ĝuste 26 sportojn.[12] La ludoj de 2016 kaj 2020 revenis al maksimumo de 28 sportoj kun aldono de rugbeo kaj golfo.[13]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruner, Raisa. Everything You Need to Know About the 2020 Summer Olympics. Time magazine (24a de Marto 2020). Alirita 16a de Septembro 2021. “The 2020 Summer Olympics will award medals across 339 events, representing 33 different sports.”.
  2. . Beijing 2022: Here’s what you need to know about the next Winter Olympic Games. International Olympic Committee (17a de Aŭgusto 2021). Alirita 16a de Septembro 2021. “A total of 109 medal events across seven Olympic winter sports will be held...”.
  3. 3,0 3,1 Olympic Sports. International Olympic Committee. Alirita 13a de Marto 2010.
  4. Olympic Sports, Disciplines & Events. HickokSports.com (4a de Februaro 2005). Arkivita el la originalo je 18a de Aprilo 2007. Alirita 18a de Marto 2007. Arkivigite je 2007-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-18. Alirita 2021-12-31.
  5. Wrestling. The Beijing Organizing Committee for the Games of the XXIX Olympiad. Arkivita el la originalo je 26a de Februaro 2009. Alirita 25a de Marto 2009. Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-26. Alirita 2021-12-31.
  6. Olympic Sports of the Past. Arkivita el la originalo je 2008-12-18. Alirita 10a de Februaro 2009.
  7. Olympic Charter 2007, pp. 88–90.
  8. International Sports Federations. International Olympic Committee. Alirita 8a de Februaro 2009.
  9. Olympic Charter 2007, p. 87.
  10. Factsheet: The sessions. International Olympic Committee. Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2011. Alirita 8 February 2009.
  11. "Recognised Sports". olympic.org. Arkivita el la originalo la 24an de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 12,7 "Factsheet: The sports on the Olympic programme" (PDF). International Olympic Committee. Februaro 2008. Arkivita el la originalo (PDF) en 25a de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  13. 13,0 13,1 "Golf, rugby added for 2016 and 2020". ESPN. Associated Press. 9a de Oktobro 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]