Badmintono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Volanludo)
Badmintono
Matĉo en badmintono
Matĉo en badmintono
speco de sporto • olimpika sporto
rakeda sporto • olimpika sporto
Fakoj
duopa ludo, kvaropa ludo, miksita kvaropa ludo
Kulminaj konkursoj
Olimpikaj ludoj ekde la jaro 1992
Monda ĉampioneco ekde la jaro 1977
Eŭropa ĉampioneco ekde la jaro 1968
Internacia federacio
Nomo: Internacia federacio de badmintono
Fondita: 1934
TTT: www.internationalbadminton.org
Rilataj paĝoj
Kategorio:Badmintono
vdr
Dana volanludisto Peter Gade.

Badmintono[1], ankaŭ nomata volanludo[2] estas rakedsportoj. Ties rekta antaŭulo estas hinda poona. Dum ludo du kontraŭuloj (respektive du duopoj) forpafas trans reto helpe de rakedo volanon klopodante devigi la kontraŭulon erarigi. Eraro estas ekludo de la volano ekster limigita teritorio aŭ neforludado fare de la kontraŭulo de la ĝuste forludita volano.

Badmintono estas unu el la plej rapidaj rakedsportoj. La ludanto devas havi observemon kaj bonegan fizikan staton. Dum unu matĉo li ofte kuros preskaŭ kelke da kilometrojn. Rapido de batego superas eĉ 300 km/h; neoficialan mondan rekordon tenas ĉino Fu Haifeng, kiu la 3-an de junio 2005 ekbategis per rapido 322 km/h, en duopa ludo tenanto de tiu ĉi rekordo estas indoneziano Taufik Hidayat (305 km/h).

Historio[redakti | redakti fonton]

Volanoj el naturaj plumoj.
Badmintonrakedo.

La unuaj mencioj de volanludoj estas la grotopentraĵoj en Barato el la tempo de naskiĝo de Kristo. Ankaŭ la aztekoj ludis similan ludon (tie oni ludis per ledaj batiloj). La unua eŭropa versio kaj la unuaj reguloj estis elpensataj en la jaro 1872 far la brita Princo de Beaufort sur bieno Badminton (el tio la nomo).

Materialo[redakti | redakti fonton]

Badmintonpilketo (volano)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Volano (sporto).

La ludantoj de badmintono interŝanĝas plumprovizitan pilketon nomita volano[2]. Ĝi estas tre malpeza, kun maksimuma pezo je 5 g.

Badmintonrakedo (volanbatilo)[redakti | redakti fonton]

La karakterizoj de la malpeza rakedo, ankaŭ nomita volanbatilo[2], estas la jenaj: pezo inter 75 kaj 100 g, longo 65 cm, larĝo de batsurfaco ĉ. 20 cm.

Badmintonreto[redakti | redakti fonton]

Inter la interbatalantoj estas reto, kies alto estas 1,55 m kun longo ol 6,1 m (reduktita al 5,18 m kiam estas nur unu ludanto ĉiuflanke de la reto).

Regularo[redakti | redakti fonton]

Por la ludo bezonatas minimume 2 personoj. Oni do povas tion ludi kiel ĉe teniso kun ĝis 4 personoj en duobla aŭ miksa ludo samtempe. Ludanto transbatas la volanon super la reto al la kontraŭula kampo. Se la kontraŭulo ne sukcesas la volanon rebati antaŭ ol tiu atingas la grundon, tio gajnigas unu poenton al la batinto, kiu havas la rajton pri ekbato.

Eraro estas, se la volano restas pendanta en la reto troviĝanta meze de la ludkampo aŭ tuŝas la eksterkampon. Ĉe "retorulanta" volano, la ludo daŭras. La volano ekipitas nur en la konkursa sporto per plumoj; volanoj por libertempo produktiĝas el plasto.

Ĉe para poentostato de la servironto (0, 2, 4...), la ekbato okazas el la dekstra kampoduono (sur la bildo ĝi estas signata sube per "l. Servirkampo"), ĉe nepara poentostato el la maldekstra. La ludanto dum unuopa ludo staras kutime sur la mezlinio, piedon malantaŭ la antaŭa servirlinio. Oni devas bati la "volano"n ĉe serviro al la diagonale-kontraŭsituanta servirkampo. Se la volano ne la konvenan areon tuŝas, oni notas tion kiel fuŝon kaj la kontraŭulo ricevas la ekbatan rajton.

Post ĉiu akirita poento, la servirkampo estas ŝanĝata (simile kiel en teniso) kaj konvene ŝanĝiĝas la kontraŭula servirkampo, kien la volano devos tuŝi.

La ludkampo[redakti | redakti fonton]

La ludkampo aspektas tiel:

Desegno: Mezurnombroj de volanluda ludkampo

Bordomintono[redakti | redakti fonton]

Variaĵo de tipa, enĉambra badmintono estas bordomintono aŭ angle Beachminton, ankaŭ konkursa volanludo sur sablo. La ludkampo estas pli malgranda ol ĉe tradicia badmintono (3,80 m * 12,30 m), sed la retalto restas la sama (1,55 m).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]