Ritma gimnastiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ritma gimnastiko
sporta fako • olimpika sporto
gimnastiko • ritma gimnastiko • gimnastiko
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Ritma gimnastiko

Ritma gimnastiko estas sportbranĉo, muzikakompana plenumado de diversaj gimnastikaj kaj dancaj ekzercoj tiel sen objekto, kiel uzante unu aŭ du el diversaj objektoj po unu aŭ du por ĉiu ludanto (saltoŝnuro, ringo, pilko, svingoklaboj, rubando).

Lastatempe oni ne aranĝas elpaŝojn sen objektoj en la mondaj konkursoj. Dum la grupaj elpaŝoj oni uzas aŭ samtempe du specojn de objektoj (ekzemple hulringoj kaj pilkoj) aŭ unu specon (kvin pilkoj, kvin paroj de svingoklaboj). Oni determinas venkinton de la poliatlono, de la apartaj kaj grupaj specoj de ekzercadoj. Oni taksas elpaŝojn laŭ dudekpoenta sistemo.

Ĉiuj ekzercadoj okazas kun muzika akompano. Pli frue oni elpaŝis kun akompano de piano. Nuntempe uzatas fonmuzikoj. Elekto de muziko dependas de deziroj de gimnastino(j) kaj trejnisto. Tamen ĉiu ekzercado devas esti ne pli ol unu minuto kaj duono. La konkursoj iras sur la gimnastika tapiŝo granda je 13x13 metroj. La klasika poliatlono (4 ekzercadoj) estas olimpika sporto. Krom la poliatlono de la gimnastiko, elpaŝantoj de individua ĉampioneco tradicie disgajnas kompleton da rekompencoj pri apartaj specoj de ekzercadoj (krom Olimpiaj ludoj).

Ritma gimnastiko estas unu el plej spektokaptaj kaj graciaj sportoj. Ekde 1984 ĝi estas olimpika sportbranĉo. Ĝis antaŭnelonga tempo ĝi estis ekskluzive virina sporto, tamen ekde la fino de la 20-a jarcento dank'al penoj de japanaj gimnastoj oni komencis aranĝi konkursojn ankaŭ inter viroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]