Malkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marko kiu signifas handikapecon

Malkapablo (ankaŭ handikapoalikapableco) estas kondiĉo de homoj kaj bestoj, kiuj havas ian fizikan aŭ mensan, psikosocian difekton kiu malhelpas iajn normajn agadojn, aŭ plenan, efektivan kaj ekvalan agadon kun aliaj personoj. Tiel, oni povas suferi pro fizika malkapablo, sensa malkapablo, pensa malkapablo, intelegenteca malkapablo, mensa malsano, kaj variaj aliaj malsanoj. Pri homaj rajtoj de homoj kiuj suferas pro malkapablo, Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj estas adoptata la 13-an de decembro 2006.

La malkapablo ne estas malsano. Ofte ĝia kaŭzo estas malsano, do oni ofte nomas tiun malsanon malkapablo. Ankaŭ en bataloj aŭ akcidentoj povas oni malkapabliĝi. Neniu estas sekurigita pri sia kapableco. La malkapablo estas relativa; la interago de la kondiĉo kaj la medio determinas ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Die Krüppel (La kripluloj), Pieter Bruegel, 1568

En la grupoj de prahomoj ĉiu laboris tiun laboron, kiun li povis. La komunumo helpas ankaŭ tiujn, kiuj povas helpi tre malmulte aŭ neniun.

En la historio kiu povis ellerni iun metion, tiu laboris. Estas ankaŭ ekzemploj, ke ankaŭ armeestroj batalis blinde (ekzemple Jan Žižka), aŭ mute kaj paralizite je unu latero (Paŭlo Kinizsi). La diskriminacio estis kutima. En Romio la surduloj povis heredigi nur per testamento. La malkapabluloj facile glitis el la societo; ankaŭ se iu ne estiĝis almozulo, tiu povis ankaŭ tre malfacile ekigi rilatojn.

Pro kredo je justa mondo oni kredis, ke la malkapabluloj estas pli kulpaj, ol la kapabluloj. Ankaŭ la leĝoj helpis tiun kredon, ĉar ĝi ofte punigis per amputado. Se ili ne estu pli kulpaj, ili suferus senkulpe; do oni ne povus esti (false) sincera, ke li estas imuna al la malkapabloj. La plej malkapabloj ekiĝis en bataloj.

Iuj sklavoj estis handikapigitaj el puno aŭ el alia kialo. En la malnova epoko oni laborigis la blindajn sklavojn en sekmuelejoj. En la mezepoko kaj en la malnova novepoko iuj sklavoj de la sultano estis eŭnukoj surdigitaj en la frua infanaĝo. La ĉirkaŭaĵo de la sultano havis memstaran signolingvon. Nur la sultano rajtis havi tiujn sklavojn; aliaj turkoj uzis mutulojn.

Oni eninstitucias la malkapablulojn ekde 1600. La unua institucio estis la Salpêtrière. En iuj landoj multaj malkapabluloj vivas en grandaj institucioj, kie oni ne respektas ilian aŭtonomecon, kaj ofte uzas diversajn formojn de perforto. Tio faras la integradon malebla, kiun pravigas nenio. La internaciaj kontraktoj pri homaj rajtoj malpermesas tiujn institutojn.

Modeloj[redakti | redakti fonton]

Korbopilkado sur rulseĝo inter Sudafriko kaj Irano ĉe la Paralimpiko de 2008.

Ekde la renesanco regis la medicina modelo. En tiu modelo la malkapabloj estas kiel malsanoj resanigeblaj mankoj de homoj. Ĝi difinas la malkapablon kiel mankon, ekzemple la blindulo ne vidas. Oni pensas, ke oni devas kompati la malsanajn malkapablulojn, kaj estas bona virto helpi ilin. Ĝi gvidis al izolado de malkapabluloj, do la kapabluloj renkontas ilin tre malmulte, do ili timas, mokas aŭ evitas la malkapablojn kaj ilin. Tiel ĝi helpas neniun kontraŭ antaŭjuĝoj, kiuj diras ekzemple, ke la mutuloj estus ankaŭ intelekte malkapablaj. Tiu modelo kondukis al fundado de grandaj insitutoj por malkapabluloj. Ankaŭ tiuj malkapabluloj, kiuj restis hejme, estas konsideritaj, ke ili ne povas decidi, kaj la socio traktis ilin kiel infanoj.

La sociala modelo ekis ekde de la 1970-aj jaroj en la Unuiĝintaj Regnoj. Ĝi montras la relativecon de malkapabloj. Ĝi diras, ke ili ne ekas, aŭ ne ekas nur el la mankaj kapabloj, sed ankaŭ el la sociaj kaj mediaj malhelpoj, kiuj malhelpas la socian vivon de la malkapabluloj. Ĝi ne volas sanigi la malkapablulojn, sed aligi la socion kaj medion, ke ili ne malhelpu la malkapablulojn. Ĝi konstruas fizikajn (ekzemple rampojn) kaj infokomunikantajn helpilojn (ekzemple signolingvon) kontraŭ malhelpoj kiuj estas troveblaj en la medio. Ĝi uzas ankaŭ la modernan teĥnikon, ekzemple parolantajn ilojn. Ĝi gvidas la malkapablulojn el la institutoj kaj izoleco, kaj batalas kontraŭ antaŭjuĝoj, timo, moko, kaj evitado. Ĝi ankaŭ traktas la malkapablojn jure, kaj konstituas, ke ankaŭ la malkapabluloj devas havi ĉiujn jurajn rajtojn, kiujn la kapabluloj havas.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Vidmalkapabla junulino grimpanta rokon danke al tuŝado.

Ne estas internacia interkonsento, pri kiuj kondiĉoj estas malkapabloj. Tamen oni plimulte konsideras tiujn:

  • Fizikaj malkapabloj

Ofte la surduloj kaj bone funkciantaj aŭtistoj eldiras, ke ili ne sentas sin malkapablaj malgraŭ de iliaj komunikadaj problemoj. La surduloj difinas sin kiel lingva malplimulto.

Iuj kondiĉoj enhavas pliajn malkapablojn; tiaj estas ekzemple la surdblindeco. Tiuj kondiĉoj signifante diferencas el iliaj faktoroj, do ili estas praktike aliaj tipoj.

Ne konsideras ilin kien kunsortanoj la malkapabluloj kiuj havas aliajn specojn de malkapablo. Nur surduloj kaj blinduloj rekonas similecon de iliaj malkapabloj.

Vidmalkapablo[redakti | redakti fonton]

Homo kun bastono. La blinduloj uzas la blankan bastonon ankaŭ kiel simbolon

La vidmalkapablo signifikas tre malbonan vidadon. Plejfoje ĝi estas mezurita per la vidakreco. Foje ankaŭ la ne vidado de la spaco povas ĝin karakterizi. En iuj kazoj oni vidas tre malmultan kolorojn, aŭ la vidkampo estas tre malgranda.[1] Povas esti, ke la okuloj vidas tre malsame. Plejofte la okuloj povas helpi sin, aŭ la vidado estas korektebla per okulvitroj aŭ kontaktlensoj. La vidmalkapablo estas tre malpli korektebla, ankaŭ per la plej bonaj iloj. Iuj perturboj de vidado estas portempaj, sed la vidmalkapablo estas konstanta, aŭ malboniganta. Iuj malsanoj aŭ drogoj povas portempe perturbi la vidadon.[2][3]

Aŭdmalkapablo[redakti | redakti fonton]

La aŭdmalkapablo estas difekto de la aŭdsento. Ĝi estas mezurita en la frekvencoj de parolo, sed ĝi povas etendi al aliaj frekvencoj. Ĝia mezuruno estas la decibelo, kaj oni mezuras ĝin po orele. Ĝi povas esti unu aŭ bilaterala. La malgranda kaj unulaterala difekto de aŭdo ne estas malkapablo. La aŭdmalkapablo estas malfacila aŭdo, se ĝi estas 30-90 decibeloj ĉe ambaŭ oreloj,[4] kaj surdeco, se ĝi estas pli severa ol 90 decibeloj.[5]

Movmalkapablo[redakti | redakti fonton]

La movmalkapablo estas fiziologa malkapablo, kiun oni povas malfacile trakti kiel unuecan kategorion, ĉar la efiko de la malsanoj al la movoj kaj movorganoj ne samas. Al la movkapabloj efikas ankaŭ la amplekso kaj la graveco de la difektoj.

Lernado, rehabilitado kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Viro senkrura ekzercas ĝuante protezan kruron.

Tradicie la malkapablaj infanoj lernas je sanpedagogiaj internejoj, institucioj. Ili lernas ne nur la kutiman lernostudaron, sed ankaŭ teĥnikojn, kiuj povas helpi ilin memstare vivi. Ofte tiuj teĥnikoj estas preferitaj al la kutima lernado, ekzemple estas pli grava la parolo ol la landa lingvo mem. Tiuj institucioj estas laŭ la specoj. En iuj lernejoj la malkapablaj infanoj povas lerni kun kapablaj infanoj, sed ne ĉiam estas sufiĉa la fakosciado de normalaj instruistoj. Se ili povas bone fari, tio povas helpi eduki la intelektularon de la malkapabluloj.

La malkapabluloj trovas tre malfacile laborpostenojn, kaj vivas je subvencioj donitaj de la lando aŭ de aliaj institucioj, aŭ laboras ĉe specialaj laborejoj kiun subtenas la ŝtato; do ili estas tre malriĉaj. Oni povus helpi ilin per internaciaj normoj kunordigitaj integritaj laborejoj.

Diskriminacio kontraŭ malkapabluloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kapablismo.

Diskriminado kaj socia antaŭjuĝado kontraŭ homoj kun malkapabloj nomiĝas kapablismo. Kapablismo karakterizas homojn kiel difinitaj per siaj malkapabloj kaj kiel malsuperaj al la nemalkapabluloj.[6] Samtempe al tiuj homoj, pro tiu sinteno, iuj perceptitaj kapabloj, lertaĵoj, kaj/aŭ karakteraj trajtoj estas asignitaj aŭ negitaj. Diskriminado kontraŭ homoj, kies malkapablo estas psika, ankaŭ pli precize nomiĝas sanpsikismo aldone al kapablismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arditi, A.; Rosenthal, B. (1998). Developing an objective definition of visual impairment. Vision '96: Proceedings of the International Low Vision Conference. Madrid, Spain: ONCE. pp. 331–334.
  • Burkhauser, Richard V.; Schmeiser, Maximilian D.; Weathers II, Robert R. (Jan 2012). "The Importance of Anti-Discrimination and Workers' Compensation Laws on the Provision of Workplace Accommodations Following the Onset of a Disability". Industrial & Labor Relations Review 65 (1).
  • Darling, Peter (Aug 2007). "Disabilities and the Workplace". Business NH Magazine 24 (8).
  • DePoy, Elizabeth; Gilson, Stephen French (2004). Rethinking Disability: Principles for Professional and Social Change. Pacific Grove, CA: Brooks Cole. ISBN 978-0-534-54929-9.
  • Donovan, Rich (March 1, 2012). "The Global Economics of Disability" (PDF). Return on Disability. Retrieved August 11, 2012.
  • Ducy, Elizabeth McAdams; Stough, Laura M.; Clark, M. Carolyn (2012). "Choosing Agency in the Midst of Vulnerability: Using Critical Disability Theory to Examine a Disaster Narrative". In Steinberg, Shirley R.; Cannella, Gaile S. Critical Qualitative Research Reader. New York: Peter Lang. ISBN 978-1-4331-0688-0.
  • Miles, Albert S (1994). "Brown v. Board of Education and the American with Disabilities Act: Vistas of equal educational opportunities for African Americans". Journal of Negro Education 63 (3).
  • Nikora, Linda Waimari; Karapu, Rolinda; Hickey, Huhana; Te Awekotuku, Ngahuia (2004). "Disabled Maori and Disability Support Options" (PDF). Maori & Psychology Research Unit, University of Waikato. Konsultita la 11an de Aŭgusto, 2012.
  • Stough, Laura M. (2009). "The Effects of Disaster on the Mental Health of Individuals With Disabilities". In Neria, Yuval; Galea, Sandro; Norris, Fran H. Mental Health and Disasters. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-41282-8.
  • Yeo, Rebecca (2005). "Disability, poverty, and the new development agenda" (PDF). Disability Knowledge and Research Programme. Konsultita la 19an de Junio, 2013.

Referencoj[redakti | redakti fonton]