Vidmalkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vidmalkapablo signifikas tre malbonan vidadon. Plejfoje ĝi estas mezurita per la vidakreco. Foje ankaŭ la ne vidado de la spaco povas ĝin karakterizi. En iuj kazoj oni vidas tre malmultan kolorojn, aŭ la vidkampo estas tre malgranda.[1] Povas esti, ke la okuloj vidas tre malsame. Plejofte la okuloj povas helpi sin, aŭ la vidado estas korektebla per okulvitro aŭ kontaktlensoj. La vidmalkapablo estas tre malpli korektebla, ankaŭ per la plej bonaj iloj. Iuj perturboj de vidado estas portempaj, sed la vidmalkapablo estas konstanta, aŭ malboniganta. Iuj malsanoj aŭ drogoj povas portempe perturbi la vidadon.[2][3]

Homo kun bastono. La blinduloj uzas la blankan bastonon ankaŭ kiel simbolon

La mezurunuo de vidakreco estas la viso. Oni povas kalkuli ĝin per V = d/D, kie d estas la distanco de la subjekto kaj tabulo, kaj D estas la distanco, el kiu la subjekto povas vidi la plej malgrandan figuron en 5 minuto de angulo.[4] La viso mezurita kun nearmita okulo estas la nepurigita viso.[5] Se la pli bone vidanta okulo per okulvitro korektite havas maksimume 33% vison, temas pri vidmalkapablo. Oni nomas la vidmalkapablon parta, se la viso estas 10-33%; sub tio la vidmalkapablo estas blindeco. La limoj ne estas rigidaj, ankaŭ la aliaj faktoroj estas konsideritaj. Ekzemple se la subjekto povas vidi nur 5% de normala vidkampo, li estas konsiderita blinda. Oni ne konsideras, se la subjekto ne povas aĉeti okulvitron. En tiu kazoj povas helporganizoj helpi. En la kortikala blindeco la subjekto ne vidas konscience.

Simbolo de vidmalkapablo: en flavo du nigraj punktoj malsupren kaj unu supren

Aliaj faktoroj de la vidmalkapablo estas la perturboj de la kolorvidado. Oni ofte nomas ankaŭ la dikromacion kolorblindecon, sed tiu estas trompa. Ankaŭ la dikromacio malhelpas la elektadon de profesio, ĉar oni bezonas por multaj profesioj bonan kolorvidadon.[6] Ĝi estas korektebla per kolorfiltro.[7] Ofte aliĝas malgranda vidakreco kaj sensibleco de lumo al kolorblindeco.[8]

Preter la maljuniĝo povas multaj malsanoj okazi vidmalkapablon. La plej konitaj estas la diabeto,[8][9] la katarakto,[10] la glaŭkomo,,[11] la retinitis pigmentosa kaj la retinoschisis.[12] Malpli konita estas la trachoma. En la sindromo de Usher la retinitis pigmentosa akompanas la aŭdmalkapablon.[13] La malesto de vitamino A unue malbonigas la vidadon en la krepusko, sed en la evolvigantaj landoj ĝi ofte kaŭzas blindecon.[14] Ankaŭ drogoj povas fari vidajn perturbojn.[3] Nervaj perturboj okazas la makropsion,,[15] la sindromon de Bálint,[16] la kortikalan blindecon[17] kaj la blindecon de movado.[18] Ankaŭ la albinismo malbonigas la vidadon, se ĝi ankaŭ estas en la okulo.[19] Ankaŭ la UV-radiado estas malamiko de vidado.[20]

La perturbo vidi spacon povas havi nervajn kialojn, aŭ povas kaŭzi strabismo. Se la infano estas straba, lia plej malbona okulo pigras, kaj sen kuracado ĝi ĉiam vidos malakre. Se iu perturbo de vidado de infano estas ne aŭ malbone aŭ tre malfrue kuracita, liaj ambaŭ okuloj povas resti ambliopiaj.[21] Ankaŭ la perdo de unu okulo povas rezulti la perdon de la spacvidadon.

La perturboj de vidado estas konsiderantaj laŭ la okazintaj problemoj en la legado, en la orientado, aŭ en simplaj agadoj. La spektro de helpiloj estas tre ampleksa; la malgrandajn perturbojn kompenzas okulvitroj aŭ kontaktlensoj. La parte vide malkapablaj uloj uzas lupeon kaj televidon je legado.[22] Ili vidas la grande kontrastitajn tekstojn pli bone ol la normale kontrastitajn.[23] Kun la evolvigado de rehabilitado kaj iloj ankaŭ tiuj povas uzi iliajn restan vidadon, kiuj frue estas konsideritaj blindulojn.[22] Iuj povas legi la planskribon. Ankaŭ la aliaj blinduloj povas legi voĉajn librojn aŭ uzi ekranlegilojn por komputado. La brajlon scipovas nur la 10% de blinduloj. La brajlekrano estas tre multekosta.

Kiuj estas parte vide malkapablaj, tiuj povas sin orientigi laŭ vidado. La blindulojn povas helpi blanka bastono, aŭ hundo, aŭ aliaj helpiloj kiuj uzas la restan vidadon.[22] La rehabilitado instruas por ili teĥnikojn por helpi aŭ antatŭi la vidadon, sed ofte ili ankaŭ bezonas aldonan helpon.[24]

La kuracado dependas de la malsano. Iuj perturboj malaperigas post la sanigado; aliaj estas korekteblaj, kiel la refrakciaj difektoj, aŭ estas opereblaj, kiel la katarakto aŭ la strabismo. Oni ofte devas la malsanon plej frue rekoni, por haltigi la pluan malbonigadon.

La plej vidmalkapablo estas kaŭzita per diabeto, do oni povus en multaj kazoj antaŭmalhelpi la blindecon per antaŭmalhelpado de diabeto aŭ tre bone kuraci ĝin. Ankaŭ la defendo kontraŭ UV radiado kaj la vitaminoj povas antaŭmalhelpi multan kazojn de vidmalkapablo. Per kuracado de multaj malsanoj oni povus antaŭmalhelpi la blindecon en multaj kazoj.[25][26]

Laŭ WHO en 2012 vivis 285 milionoj da vidmalkapabluloj; el ili estis 39 miliono blindaj kaj 246 milionoj parte vida malkapablaj. Ilia 90% vivis en disvolviĝantaj landoj. Globale la kialo estis plejfoje refrakciaj difektoj, sed ankaŭ la katarakto kaj glaukomo estis grandaj faktoroj. En la 80% de kazoj oni povus antaŭmalhelpi aŭ kuraci la vidmalkapablon.[27]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2014-12-28.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-17. Alirita 2014-12-28.
  3. 3,0 3,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-10. Alirita 2014-12-28.
  4. http://phys.bio.u-szeged.hu/DT/elettan/ch10s04.html
  5. http://www.weborvos.hu/orvos_valaszol/nyers_visus/40824/
  6. http://www.citymed.hu/cikkreszletes.php?actmenu=5&actsubmenu=2&id=17
  7. http://mono.eik.bme.hu/~samu/tudomany/szintev.htm
  8. 8,0 8,1 http://www.soosfoto.hu/hirek/2011/04/nehany-jellegzetes-csokkentlatasi-problema
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-29. Alirita 2014-12-28.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-28. Alirita 2014-12-28.
  11. http://www.hazipatika.com/betegsegek_a_z/glaukoma_zold_halyog/108
  12. http://www.szempontgyor.hu/retinitis-pigmentosa
  13. http://www.deafblind.com/nidcd.html
  14. http://www.webbeteg.hu/cikkek/egeszseges/2185/az-a-vitamin-elonyok-es-hatranyok
  15. http://www.springerreference.com/docs/html/chapterdbid/184102.html
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-31. Alirita 2014-12-28.
  17. http://www.behav.org/student_essay/sensory/nemet_kinga_vaklatas.pdf
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2014-12-28.
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-06. Alirita 2014-12-28.
  20. http://www.csakmiketten.hu/index.php/component/content/1006?task=view[rompita ligilo]
  21. http://www.babanet.hu/publ/tompalatas.htm
  22. 22,0 22,1 22,2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-17. Alirita 2014-12-28.
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 2015-12-24.
  24. http://www.vakokintezete.hu/index.php?oldal=csoportok_vercs
  25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-23. Alirita 2014-12-28.
  26. http://www.medicalonline.hu/gyogyitas/cikk/osszefogas_a_folyami_vaksag_ellen__18_millio_ember_szenved_onchocerciasisban
  27. http://www.who.int/mediacentre/factsheets/fs282/en/