Aŭdmalkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La aŭdmalkapablo estas difekto de la aŭdado. Ĝi estas mezurita en la frekvencoj de parolo, sed ĝi povas ekstendi al aliaj frekvencoj. Ĝia mezuruno estas la decibelo, kaj oni mezuras ĝin po orele. Ĝi povas esti unu aŭ bilaterala.

La malgranda kaj unilaterala difekto de aŭdo ne estas malkapablo. La aŭdmalkapablo estas malfacila aŭdo, se ĝi estas 30-90 decibeloj ĉe ambaŭ oreloj,[1] kaj surdeco, se ĝi estas pli severa ol 90 decibel.[2] La plej pli surdulo havas rezidualan audxon en la malaltajn frekvencoj, per kiu ili ne povas inteligi paroladon.

La aŭdmalkapablo povas havi multajn kaŭzojn. Ĝi povas eki per malsanoj, ekzemple morbilo, meningito,[3] mumpso, aŭ sifiliso[4]. La genetikaj kialoj povas esti sindromaj aŭ nesindromaj. La plej pli konita sindromo kiu kaŭzas surdecon estas la sindromo de Usher. Ĝi povas esti sekvo de granda bruo,[5] aŭ venas kun la maljuniĝo.[6] Aliaj kaŭzoj estas drogoj,[7] ekzemple la alkoholismo de patrino dum la gravideco; aliaj ĥemiaĵoj,[8] aŭ traŭmatoj.[9]

Laŭ tipo ĝi povas esti nerva aŭ konduka. La konduka ekas per difekto de la ekstera aŭ meza orelo; la nervan okazas la difekto de heliko aŭ de la aŭdnervo. Laŭ tempo de ekado ĝi pvas esti antaŭlingva aŭ postlingva. La malgranda grupo de perilingvalaj surduloj dum la tuta infaneco batalas por lia aŭdebla patrina lingvo.[10]

La tempo de ekigo de surdeco gravas el lingva vidpunkto.[2] La antaŭlingaj surduloj ne povas mem lerni aŭdeblan lingvon; ili lernas ilian nacian lingvon lerneje. Plejfoje ilia patrina lingvo estas ia signolingvo. Ĉirkaŭ tiuj lingvoj ekigis la internacia surdkulturo.[11] Kelkaj el ili estas edukitaj sen ia signolingvo. Oni sukcesas instrui al kelkaj el ili la nacian lingvon, sed plimulte la provo kondukas al gravaj problemoj de la lingvo kaj parolo. En malriĉaj, primitivaj komunumoj restas la antaŭlingvaj surduloj senlingve. La signuma komunumo riproĉas tiujn, kaj parolas pri la rajto de surduloj al ia signolingvo. La patrina lingvo de postlingvalaj surduloj estas plej plie iu parollingvo..[2] Al ili estas signolingvo fremda lingvo. Ili estas isolitaj el iliaj fratoj kaj familianoj, do ili devas serĉi novan komunumon. En iuj landoj ili asimiliĝas en la signumanta komunumo, en aliaj landoj ili enigas en la komunumo de la parollingve parolantaj surduloj, ĉar la signumanta komunumo ne entenas ilin pli ol aŭdantuloj.

La parolo de malfacile aŭdantaj uloj estas difektita laŭ ilia aŭda malkapablo. La fakuloj povas estimi la severeco kaj tipo de ilia aŭdmalkapablo laŭ ilia parolo. Ilia patrina lingvo estas lautlingvo, sed oni devas evolvi ĝin.[12] Oni devas korigi la parolon kaj riĉigi vortostokon.

Iuj difektojn de inteligado de parolo oni ne povas mezuri en decibeloj. Oni povas aŭdi ĉiujn aŭdeblan frekvencojn bone, sed ne aŭ malpli inteligi paroladon.[13] La amusio estas la difekto daŭdi musikon. Ĝi malhelpas inteligi la musikon. Ankaŭ tiu estas sendependa de decibelaj aŭdaj difektoj.[14]

Laŭ iuj estimoj oni povus antaŭmalhelpi la duonon de aŭdaj difektoj.[15] Per vakcioj oni povus antaŭmalhelpi rubeolon, kaj infekcioj per H. influenza kaj S. pneumoniae. La rubeolo de patrino povas difekti la audxdadon de feto. La H. influenza kaj S. pneumoniae povas okazi inflamon de meza orelo.[15] Ankaŭ kontraŭ la bruo estas iloj[16]

La aŭdiloj laŭtigas la sonojn selektive, kaj povas ilin ŝanĝiĝi por la rezidua aŭdado, sed per tiu deformas ilin. Per tiuj funcionoj la malfacile aŭdantaj uloj povas pli bene aŭdi. La koĥlea enplanto helpas aŭdi la surduloj; ĝi povas plej pli helpi al beboj aŭ al novuloj. Ĝiaj avantaĝoj kaj disavantaĝoj estas disputitaj.

La aŭdado de 10% de homoj estas difektitaj. En 2004 fariĝis 124,2 miliono homoj aŭdmalkapablaj.[5] El ili vivis 107,9 miliono en meze kaj malplie evoluitaj landoj,[17] kaj 65 miliono homoj estis aŭdmalkapablaj ekde infaneco.[15] En la evoluitaj landoj naskigis 3 beboj el 1000 aŭdmalkapable, kaj en la evolviĝantaj pli ol 6 el 1000.[15] La plimulto de aŭdmalkapabloj estas partaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.egeszsegkalauz.hu/keresok/betegseg-es-tunet/nagyothallas-103144.html
  2. 2,0 2,1 2,2 http://napidoktor.hu/cikk/105.20225/Siketseg-es-nagyothallas
  3. http://www.biogyogyulas.hu/agyhartyagyulladas
  4. http://www.egeszsegvilag.hu/betegseg/szifilisz
  5. 5,0 5,1 (2011 Jun) “Emerging treatments for noise-induced hearing loss”, Expert opinion on emerging drugs 16 (2), p. 235–45. 
  6. (1979) “Age effect in hearing - a comparative analysis of published threshold data”, Audiology : official organ of the International Society of Audiology 18 (4), p. 320–34. 
  7. Analgesic Use and the Risk of Hearing Loss in Women. Oxford Journals: American Journal of EPIDEMIOLOGY (2012-02-29).
  8. Tox Town – Toluene – Toxic chemicals and environmental health risks where you live and work – Text Version. toxtown.nlm.nih.gov. Alirita 2010-06-09.
  9. "The World of the Deaf," The Washington Post, February 26, 1978, p. G1.
  10. http://www.sinoszhangforras.hu/tartalom/hall-ss-r-l-sr-l
  11. http://www.hallasvilaga.hu/?parent_id=102&module=220
  12. http://prae.hu/prae/gyosze.php?menu_id=102&jid=3&jaid=19
  13. http://www.szobeszedmagazin.hu/?q=node/27
  14. http://www.zenci.hu/szocikk/amuzia
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Peads2011; $2
  16. (2012-04-18) “Interventions to promote the wearing of hearing protection”, Cochrane database of systematic reviews (Online) 4, p. CD005234. 
  17. WHO. (2008) The global burden of disease : 2004 update. Geneva, Switzerland: World Health Organization, p. 35. ISBN 9789241563710.