Afonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La afonio estas la severa formo de la disfonio, kiu signifikas perdon de la voĉo. La laringo estas ennervata de la nervus laryngeus de la vago. La ĉefa kaŭzo de la afonio estas la ambaŭflanka traŭmo de tiu nerva branĉo. La traŭmo povas esti kaŭzita inter alia de operacio, aŭ tumoro. La afonio ne signifikas, ke la subjekto estas muta; ofte li povas flustri.

Psika afonio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ofta ĉe psikaj malsanuloj. Laŭ la laringa ekzameno se la malsanulo volas eldoni sonon, la voĉkordoj ne povas atingi la mezlinion de la laringo. Se li ekzemple tusas, ili atingas ĝin. Por la korekcio oni bezonas logopediiston, eventuale ankaŭ psiĥologon.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La afonio povas havi multan kauzojn, sed ĝi ĉefe estas kauzita de traŭmo de la laringo. Ankaŭ la timo povas fari afonion. Se nur la voĉkordoj estas difektitaj, oni povas flustri, ĉar oni flustras per pseudovoĉkordoj. Se la nervus laryngeus estas difektita ambaŭflanken, la voĉo estas plene perdita, kaj la subjekto ne povas eĉ flustri. La voĉon al la parolo kaj kantado donas la voĉkordoj, se ili iras unu al la alia, kaj rezonas. Se ili ne povas tiun fari, la voĉo estas perdita.

Fonto[redakti | redakti fonton]