Balbutado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Balbutado estas parola malkapablo, problemo de fluenco. Oni nevole ripetas aŭ trolongas sonojn, vortojn kaj silabojn aŭ blokiĝas ĉe silaboj. Tiuj blokoj malhelpas sonadon, kaj okazas nevolajn kaj nekutimajn paŭzojn dum parolado. Ĝi enhavas ankaŭ tro longajn paŭzojn ĝis kiam la ulo komencas paroli. Ĝi estas parenca al la taĥilalio. Watkins kaj liaj kolegoj definias balbutadon kiel perturbo de elektado, starto kaj ekzekuto de motoraj procezoj bezonataj por parolo.[1] Por multa balbutantoj estas la plej granda problemo la ripetado. Balbutado povas havi varian severecon, kaj enhavas ankaŭ etaj malhelpojn, kiuj kovras pli severajn simptomojn, malhelpantajn de parolon. Ĝi ne estas fizika problemo de pronuncado, aŭ uzi vortojn laŭ ilia signifikoj.

Nombro de balbutantoj estas estimita al 70 000 000,[2] kiu estas unu percento de monda populo.[1] Rato de seksoj estas 3:1 por viroj. En 65% ĝi komencas ĝis la tria vivjaro, kaj en 85% ĝis la 3,5 vivjaro.[3]

Ĝi povas kaŭzi sociaj, psikologiajn kaj profesiajn damaĝojn. Psikologie la balbutado efikas al emocioj kaj karaktero. La ulo povas timi elparoli iujn konsonantojn aŭ vokalojn, aŭ timi balbutadon mem, kaj isodalon, streson, honton, ĉikanadon. Li povas anstataŭigi vortojn kaj reordigi frazojn por kaŝi balbutadon. Li povas senti malgajnon de kontrolo dum parolado.

Oni ofte rigardas, ke balbutado estas simptomo esti nervoza, sed tiu estas eraro. Inverse, balbutado povas plifortigi sociajn timojn. Aktuale, la ulo povas reagi per balbutado al sociaj eventoj, kiu venas kun paniko kaj malesto de kontrolo. La kialo estas interago de balbutado kaj socia fobio. Tiu estas sindromo de balbutanta parolo.[4]

Balbutado ofte fluktuas, balbuntantoj havas pli bonajn kaj pli malbonajn tagojn, eĉ tagojn sen balbutado. Parentoj de balbutantaj infanoj ofte diras, ke se la infano lacas, balbutado plifortiĝas. La fluktuado ŝajnas esti tute hazarda.[5] Oni ne konas kialojn de balbutado bone, sed ĝi povas havi genetikajn kaj neŭrofiziologiajn kialojn. Oni trovis ĉe 70 percentoj de balbutantoj genetikajn kialojn. Ili evolviĝas alie ol la plimulto, dominanco de unu hemisfero estas nenormala. Normale neŭronoj por lingva planado aperiĝas antaŭ ol centralaj regionoj de cerbo komencas okupiĝi kun parolo. Ĉe balbutantoj tiu ne estas nepre tiel.[6]

La kaŭzo de balbutado restas ne certa (rimarkinde estas pli ofta balbutado ĉe viroj kaj ĉe maldekstruloj), kaj la kuracoj estas diversaj kaj bedaŭrinde ofte refaliĝemaj. Inter la famaj balbutantoj estis Moseo kaj Winston Churchill. La balbutantoj ne balbutas, kiam ili kantas,[7] deklamas, flustras, aŭ kriadas.

Logopedio ne konas metodon, kiu tute resanigus balbutadon. Estas terapioj, kiuj mildas balbutadon, ke laikoj ne povas aŭdi balbutadon. Oni povas estimi longon de terapion per severeco de balbutado. Se ĝi estas severa, ĝi bezonas longan terapion kaj multan kunlaboron.[6]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la fakliteraturo ekzistas primaraj kaj sekondaraj simptomoj.[8][9] La primaraj faras la propran balbutadon, kaj la sekondaraj estas reakcioj al la balbutado.

Al la primaraj simptomoj apartenas:

  • ofta ripetado de la sonoj, silaboj kaj vortoj
  • plilongigado de la sonoj
  • silentaj aŭ voĉaj blokadoj

La sekondaraj simptomoj servas al venkado de la primaraj simptomoj. Por paroli helpas la streĉado de la muskoloj, la grimacoj, la enkondunkindaj tekstoj, kaj la evitado de la plozivoj.

Ofta estas la timo de la blokiĝado, la honto, kaj la sento ne esti tiel valora kiel aliaj homoj.

Baza sinteno[redakti | redakti fonton]

Baza sinteno estas karakterizita per evidentaj kaj aŭdeblaj misfluoj en parolo, kiuj estas ripetado de sonoj, silaboj, vortoj kaj esprimoj, silentaj blokadoj kaj plilongado de sonoj. En balbutado tiuj estas pli longaj, pli oftaj kaj havas variablan kvaliton. Oni bezonas pli strebon por venki ilin per ripetado, pozicio kaj kunagado. Oni uzas subkategoriojn por ili:

  • Ripetado:
  • Ripetado de vorto kun unu silabo
  • Ripetado de unua silabo de vorto
  • Ripetado de parto de silabo, kiu estas unu konsonanto en komenco de vorto
  • Pli longa ripetado, unu vorto aŭ esprimo estas ripetita
  • Pozicio:
  • Aŭdebla: plilongado de unu sono
  • Silenta: la balbutanto ne sukcesas paroli dum blokado
  • Kunagado:
  • Verbala: ĝi povas esti interjekcio aŭ plibonigado
  • Neverbala: videblaj aŭ aŭdeblaj kunagadoj kiel ŝmacado, kraĉotusado aŭ taŭzado de kapo.
Per tiuj volas la balbutanto eskapi aŭ malhelpi balbutantajn ciklojn.

Variableco[redakti | redakti fonton]

Severo de balbutado varias, eĉ en severaj balbutantoj. Ĝi dependas de situo, de emocioj, kaj de nekonataj faktoroj. Balbutantoj ofte parolas pli flue, kiam ili parolas kun alia persono, eĥoas, flustras, kantas, komedias, parolas al malgrandaj infanoj, aŭ parolas al mem. Kontraŭe, telefonado aŭ publika parolo vekas timon, kaj plifortigas balbutadon.

Emocioj kaj atitudo[redakti | redakti fonton]

Balbutado negative efikas al pensoj kaj emocioj. Oni ofte similas balbutadon al glacimonto, ĉar aŭdeblaj kaj videblaj simptomoj ofte manifestas subite en surfaco, kaj en profundo estas aliaj simptomoj, kiuj estas negativaj emocioj. En balbutantoj ofte vekas negativaj emocioj kiel honto, frustrado, timo, nervozo kaj pento, kaj pligrandigas premon, kiu plifortigas balbutadon. Post iu tempo tiuj povas destrui konfidon en parolo. Oni ofte pensas, ke inteligento de balbutantoj estas malbone, sed tiu estas eraro. Fakte, balbutado estas sendependa de inteligento. Infanoj, kiuj ricevas fruan evolvigadon, ofte havas pli bonan inteligenton, do oni povas pensi alie, ke balbutantoj havas pli bonan inteligenton.

Balbutantoj ofte projekcias ilian atitudon ekstere, do ili ofte pensas, ke oni pensas, ke ili estas nervozaj aŭ malpli inteligentaj. Ne malofte estas granda emocia ŝarĝo ripeti, havi longajn paŭsojn, aŭ probi eldiri vorton kun grimacoj. Iuj regulas ilian vivon por bezoni paroli malmultan, sed tiu kostas grandan emocian valoron, kaj kaŭzas problemojn dum laboro kaj en amrilatoj. Dum terapio ankaŭ tiuj emocioj devas pritraktitaj.

Fluenco kaj disfluenco[redakti | redakti fonton]

Lingvaj taskoj povas igi disfuencon, se ili bezonas lingvan planadon. Aŭtomata prilaboro ofte estas plenumitaj flue, ĉar ili ne bezonas kontrolitan lingvan planadon. Tiel estas kanti konatan kanton, aŭ deklami konatan poemon. Kontraŭe, spontana, kontrolita parolo aŭ laŭta legado bezonas transformadon de pensojn en vortoj, en sintaktikaj kaj prozodiaj elementoj. Iuj scienculoj pensas, ke kontrolita lingva planado ĝenerale estas malbona en balbutantoj, kontraŭe de aliuloj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj faktoroj de la inklino por la balbutado estas la anomalioj de la evolvado de la parolo, la sentema nerva sistemo, la transkutimado de la maldekstramanuloj; la ĉefaj kialoj estas la daŭra anksio, la ektimo, la tomo, kaj la daŭra sentima tensio.

Scienco ne konas kialon, kiu povus esti la unua. Estas teorioj, kiuj eligas iujn faktorojn. Oni montras genetikajn kialojn. Krom anomalio de neŭrona organizado povas kontribui sensitiveco. Laŭ genealogioj, se unu relativo en familio balbutas, kreskas je faktoro tri la hazardo, ke ankaŭ la infano balbutas. Sed oni povas havi ankaŭ balbutantajn infanojn en aliaj familioj. Laŭ esploroj de ĝemeloj kontribuas ankaŭ la ĉirkaŭaĵo al balbutado. Mem la genoj ne kaŭzas balbutadon, tiu bezonas alian faktoron por igi balbutadon, ekzemple streson antaŭ naskiĝado, malfrua parolevolvo, aŭ komunika preso en familio. Estas pruvaĵo, ke ĝi ofte venas kun aliaj lingvaj problemojn, lernaj malkapabloj (disleksio, disgrafio, diskalkulio kaj aliaj) aŭ mallerteco. Laŭ Robert West la genetiko de balbutado povas klarigita per tiu, ke la parolo estis la lasta grava rezulto de evoluo de homo. Li estas pioniro de genetiko de balbutado.

Laŭ alia teorio estas balbutado komponita tic, kiu igas per ripetado de silaboj aŭ vortoj.

Infanoj amas ripeti, kaj uzas ĝin por trankvili sin. Je pli streĉitaj ili estas, desto pli kaj pli ili ripetas; kiu estas inteligebla kaj normala realigo. Ili povas ripeti kaj kopii ĉiun konduton. Je pli streĉita estas iu, desto malpli amas li sanĝi. Je pli granda estas sanĝado, desto pli ripetado povas esti eligitaj. Kiam 3-jara infano plene inteligas, ke venis nova gefrato, kiu restos ĝisviva, li povas ripeti sonojn. Ripetado povas esti kondicigita, aŭtomatigita, kaj luktado kontraŭ ĝi povas plilongigi vortojn kaj malhelpi fluencon.

Proporcio de seksoj povas esti klarigita per tiu, ke vira akso de hipotalamo-hipofizo-surrena glando (Hypothalamic-Pituritary-Adrenal, HPA) estas pli aktiva. Organismo de same incitate viroj igas pli kortizolon, kaj faras viron pli inicitataj, streĉitaj kaj anksiaj, ol virinioj. Tiu igas pli ripetadon ĉe ili.

En artikolo en 2010, oni trovis ligon kun balbutado kaj tri genoj: GNPTAB, GNPTG kaj NAGPA.

En iuj balbutantoj, aliaj ĉirkaŭnataj faktoroj povas eligi balbutadon: cerebral palsy, fizikaj traŭmatoj kaj lernaj problemoj.

Estas pruvoj, ke cerebro de balbutantoj enhavas strukturajn kaj funkcionalajn diferencojn. Tiuj povas esti kialoj, sed povas ankaŭ igi pri balbutado.

Alia kialo povas esti deficitoj de aŭdado. Tiu ne signifikas, ke balbutantoj aŭdas malbone. Surduloj kaj malfacile aŭdantaj uloj tre malofte balbutas. Balbutado povas esti mitigita per maskoj, per malfruigita aŭda retrokupo (DAF), aŭ sanĝigita frekvencia retrokupo.

Estas pruvoj pri diferencoj de aŭda prilaboro en adultoj. Dum parolado aktivigis dekstra hemisfero (kiu prilaboras emociojn) pli, kaj maldekstra aŭda krusto malpli.

Oni sugestas modelon pri kapacitoj kaj atendoj por klarigi ŝanĝadon de balbutado. Laŭ tiu modelo, la fluenco dependas je momenta fluenco kaj atendoj de ĉirkaŭaĵo. Kapablo de fluenta parolo estas influita je pli faktoroj, emo por inklino, audxa prilaboro, deficitoj de kontinua parolo, kognitivaj kaj afektivaj problemoj. Eksteraj atendoj povas severigitaj per internaj faktoroj, malestado de memkonfido, malforta memestimado, pli malbonaj lingvaj kapabloj. Eksteraj faktoroj povas esti preso de tempo, de socioj, stresaj situoj, insisto al senmanka parolo, kaj similaj. La kapacito ne estas definita, sed se la atendoj estas troaj, la kapacito ne povas konformi, kaj balbutado plifortigas.

Elformiĝado[redakti | redakti fonton]

Ĉe infanoj estas la raciono de la knaboj kaj knabinoj ĉirkaŭ 2:1. Ĉe adoltoj estas tiu raciono (viroj: virinoj) ĉirkaŭ 4:1 kaj 5:1. La neurologie malsanuloj balbutas pli ofte, ol la sanuloj.

La balbutado komencas antaŭ de la 12-a jaro de la subjekto. La duono de la babultantuloj komencis balbuti kiam ili estis inter 3 kaj 4 jaroj, kaj la 90% de la balbutantuloj balbutis, kiam estis 6 jara. Plej ofte ĝi elfalas kun la komenco de la puberto. Ĉe la knabinoj ĝi pli ofte elfalas, ol ĉe la knaboj. La balbutado de la plenkreskuloj estas malfacile korektebla.

Fizologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ bildigantaj procedoj montris, ke dum balbutado la cerbaj procedoj ŝanĝas. Oni trovis multan diferencon inter cerbajn aktivojn ne parolante, parolante flue kaj balbutante en fluente parolantaj kaj balbutantaj uloj. En balbutantuloj aktiviĝas motoraj programoj antaŭ artikulado kaj lingva procesado. Esploroj ekzamenis precipe adultoj, do oni ne scias, ĉu la trovitaj diferencoj inter balbutantuloj kaj fluente parolantaj uloj estas kialoj aŭ sekvoj de balbutado. Esploroj uzante PET montris, ke balbutantoj dum taskoj uzas pli la motorajn kaj malpli la lingvajn regionojn. Esploro pri balbutanta periodo montris per PET, ke igis granda aktiveco en grandcerbo, en cerbero kaj malgranda en aŭda centro de maldekstra hemisfero kaj fronto-temporala regiono.

Oni montris per fMRI diferentan aktivecon en regiono de dekstra frontala operkulum, kiu respondas al estimado de tempo kaj kontribuas al fluenta parolo.

Per MEG oni montris, ke en taskoj, dum oni devis rekoni unu vorton, en fluente parolantaj uloj aktiviĝis precipe occipita regiono, poste maldekstra inferior-frontala regiono, ekzemple Broca-regiono, fine motora kaj premotora regionoj. En balbutantuloj, unue aktiviĝas recipe occipita regiono, sed poste reagis motora kaj premotora regionoj antaŭ maldekstra inferior-frontala regiono.

Oni povas montri, ke en balbutantuloj tro aktiviĝas anterior insulo, cerbero kaj bilaterala meza cerbo. Ventrala premotora krusto, Rolandic operkulum, bilaterala szenzomotora krusto kaj Heschl-heliksoj aktiviĝas tre malmulte. Parolado aktivas motoran kaj premotoran regionojn malmulte.

Kunlaboro de hemisferoj[redakti | redakti fonton]

Bildigantaj procedoj pruvas teorion, ke dekstra hemisfero malhelpas paroli la maldekstran. Sed oni povas vidi diferencon nur en adultoj, kiuj balbutis en ilia tuta vivo.

Oni povas trovi anatomiajn diferencojn heliksoj de perisylviajn frontotemporalajn regionoj. En dektra hemisfero estas pli multa blanka substanco, ankaŭ en regiono de supra temporala helikso. Oni trovis tiujn per VBM. Estas malpli blanka substanco en maldekstra malsupra arka fasko, kiu kunligas temporalajn kaj frontalajn regionojn en balbutantaj adultoj. Laŭ rezultoj estas malforta la kunordigo en maldekstra hemisfero de parolprojektantaj kaj parolmovantaj regionoj. Tiu diferenco estas pli granda en virinoj. En vitoj oni povas trovi motoran kunligon dekstre.

Laŭ PET ekzamenoj en fluente parolantaj uloj erstas ambaŭ hemisferoj aktivaj, sed povas pli aktiviĝi la maldekstra. En balbutantoj la pli aktiva dekstra hemisfero povas malhelpi parolproduktadon de la maldekstra. Oni mezuris per aliaj aparatoj, ke anterior frontalaj regionoj estas pli aktivaj, kaj post-rolandic malpli aktivaj.

Kiam oni komparis balbutantajn kaj ne balbutantajn ulojn, trovis ambaŭflankan kreskon kaj nekutiman asimetrion en planum temporale regiono. Tiuj ekzamenoj trovis anatomiajn diferencojn en Rolandi operkuláraj kaj arkaj faskoj.

Aliaj anatomiaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

En cerbo dekstra kaj maldekstra hemisferoj komunikas per corpus callosum. La corpus callosum, la rostrum kaj la anterior media parto estas pli granda en balbutantoj, ol en fluente parolantaj uloj. Tiu povas esti sekvo de malkutima cerba aranĝado kaj povas influi rezultojn de lingvaj taskoj. Aliaj fruaj esploroj montris, ke cerbo de balbutantaj adultoj enhavas nekutiman proporcion kaj distribuon de blanka kaj griza substancoj.

Dopamin[redakti | redakti fonton]

Novaj esploroj montris, ke en balbutantaj adultoj estas pli transmitteroj por dopamino, kaj trovis anatagonistojn de dopamino, kiuj mildas balbutadon. Ni skribos pri tiuj poste. Oni trovis trolaboron en meza cerbo en nivelo de substantia nigra, kiu disvastiĝas al ruĝa kaj subthalamicus kernoj. Tiuj kontribuas al troa produktado de dopamino.

Nivelo de dopamino ne nepre signifikas pluan aktivadon, ĉar ĝi povas ankaŭ malakceli, depende de receptoroj (D1-D5).

Rekonado[redakti | redakti fonton]

Laŭ BNO estas karakteraj por balbutado la ofta plilongado kaj ripetado de elementoj de la parolado, kaj oftaj paŭzoj, kiuj rompas fluencon de la parolado, kaj tiuj simptomoj daŭras minimume tri monatoj.

Por diagnozo oni devas havi reprezentajn datojn pri fluenco de parolo, ĉar povas esti, ke la balbutantulo parolas en iuj situoj pli flue, ol alie. Por tio ankaŭ la familio estas demandita. Bonas, se estas rekordoj pri parolo en kutimaj situoj.

Nespertaj oreloj ofte ne povas rekoni karakterajn simptomojn. Tiu signifikas, ke rekonado bezonas eksperton (speech-language pathologist). Li informiĝas pri anamnezo de ĉirkaŭo de la paciento kaj direkta observado. Povas esti, ke li bezonas plian ekzamenojn. Se temas pri infano, la logopediisto ekscias anamnezon interparolante kun gepatroj. Li povas observi rilaton de gepatroj kaj infano, kaj aŭdi gepatran parolon. ĉefaj celoj estas trovi obstaklojn dum parolado, kaj trovi terapion.

La logopedo analizas aspektojn kaj personajn karakterojn dum parolo. Li ekzaminas per testoj multan faktorojn, kiel artojn, oftecon, daŭron, raton de obstaklojn, kaj rapidon de parolo. Aliaj faktoroj estas fluenco kaj natureco de parolo. Estas testoj por mezuri severecon kaj direkton. Por infanoj estas testo nomita Ilo por prognozo de balbutado de malgrandaj infanoj. Tiu analizas anamnezon, ripetadon kaj prologadon de partojn de vortojn, oftecon de balbutado por mezuri severon de disfluenco kaj donas prognozon.

Balbutado estas kompleksa perturbo kun multa faktoroj, kiu influas vivon de subjekto grave. Oni observas infanojn kaj adultojn, kaj analizas la observadon. Oni volas trovi pruvojn pri socialaj, psiĥologaj kaj emociaj signoj, kiuj povas akompani la perturbojn. Iuj ekzamenoj mezuras faktorojn kiel ankscioj, atitudo, memobservado de subjekto, kvalito de vivo, konduto kaj mentala sano.

La logopedo kolektas kaj resumas informojn por fari diagnozon pri fluenca disordo, kaj priskribas terapion.

Ekspertoj povas rekoni balbutadon ankaŭ laŭ DSM-5. Plej nova DSM-5 nomas evolvan balbutadon per vortoj Perturbo de fluenco de parolado komencita en infaneco (balbutado). Por balbutado komencita en adulteco estas nomo Perturbo de fluenco de parolado komencita en adulteco. La Amerika Psiĥologia Asocio perturbis la profesion per ĝiaj publikoj, do fluenco kaj disfluenco ne estis korekte difinitaj.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

Evolva balbutado iĝas dum tempo kiam infano lernas paroli.

Aliaj perturboj povas havi similajn simptomojn: aŭtismo, taĥilalio, Parkinsona malsano, esenciala tremor, palilaia, sardona difonio, mutismo, kaj socialaj ankscioj.

Evolva balbutado[redakti | redakti fonton]

Balbutado estas precipe evolva perturbo, kiu igas dum infaneco. El tiuj infanoj balbutas 20% ankaŭ in adulteco. Pleje balbutado manifestiĝas ĉirkaŭ en 30 monata aĝo (kiu signifikas ĉirkaŭ 4 kaj douona jaroj). La simptomoj estas variaj, komence estas karakteraj ripetado de vortoj kaj silaboj, sekondaraj simptomoj (ankscioj, evitado, fuĝo) malestas. Plimulto de infanoj konas pri paŭzoj. La simptomoj povas esti epizodaj, kaj balbutandaj periodoj povas esti sekvitaj per pli fluentaj periodoj.

Dum infaneco balbutado ofte malaperas, sed iufoje el facilaj kaj trankvilaj ripetadoj iĝas pli streĉa kaj forta balbutado; iĝas ankaŭ obstakloj kaj plilonĝigadoj. Laŭ iuj teorioj, ankaŭ parentoj povas influi balbutadon. Iuj sugestoj estas pensitaj helpantaj, sed ili malhelpas paroli la infanon. Tiel estas ekzemple: Diru ankaŭfoje; malrapidu; aŭ ŝpiru profunde. Tiuj sugestoj igas angstojn, kiuj plifortas balbutadon. Per tiu komenciĝas malvirta ciklo de balbutado. Poste igas norvozaj sekondaraj simptomoj. Iuj scias, ke ili balbutas, do ili nomiĝas ilin balbutantoj. Per tiu ili pligrandigas iliajn angstojn, perturbon kaj honto. Estas ankaŭ netipikaj formoj, ekzemple subite ne povi paroli. La infano ne povas eldiri ankaŭ la unuan voĉon, kaj akompanite kun konscia frustrado. Estas alia formo, kiu ripetas oftajn vortojn kaj esprimojn sen sekondaraj simptomoj.

Multa de infanetoj balbutas dum lernado de parolo. Pleje tiu balbutado malaperas, kaj la infano parolas flue. Oni konsideras tiun balbutadon parto de parollernado, kaj nomiĝas tiun kiel nefluan parolon kaj evolva balbutado. Dum lernado de parolo, ili ripetas voĉojn, silabojn, kaj vortojn; ili hezitas diri vortojn; ili komutas voĉojn, anstataŭas voĉojn, eldiras vortojn malĝuste kaj ne povas eldiri iujn voĉojn. Pleje estas tiuj ripetadoj facilaj, sed balbutado fluktuas facile dum elĉerpado, zorgoj aŭ ŝterco, Balbutado estas iĝi el neuropsiĥologaj kialoj. Neŭrogena balbutado estas perturbo de fluenco, kiu malhelpas normalan fluentan parolon. La ulo parolas fragmente aŭ hezitante, eldirante iujn vortojn malfacile, sed sen peno aŭ sufero. Ĝi iĝas post malsano aŭ lezio de centrala nerva sistemo. Tiuj koncernas spinon, kruston, regionoj sub krusto, cerbeton kaj regionojn de blanka substanco.

Akirita balbutado[redakti | redakti fonton]

Estas pli rare, ke adulto komencas balbuti post neŭrologa traŭmo. Tiu povas igi per lezio de kapo, tumoro, stroko, aŭ uzado de drogoj. Ĝiaj simptomoj estas aliaj: la ulo ripetas partojn de vortojn aŭ voĉojn, sekondaraj simptomoj malestas. Teĥnikoj, kiuj helpas en kazo de evolva balbutado, ne uzas en akirita balbutado.

Psiĥogena balbutado povas ekiĝi el psika traŭmo aŭ fizika lezio. Ĝi havas homogenajn simptomojn: balbutado komenciĝas subite, kaj ne influas variaj situoj. Oni povas trovi la eventon, kiu eligis ĝin. Ĝi estas karakterizita per ĉagrenoj kaj malgranda konscio de la ulo.

Terapio[redakti | redakti fonton]

Oni ne havas unu metodon por terapii balbutadon, do oni bezonas logopedian ekzaminojn. Celo estas, ke la balbutanto povu pli bene kontroli lian parolon.

Multa terapioj celas lernajn strategiojn por malkreski balbutadon per pli malrapida parolo kaj kontroloado de spirado per grada evolvigado. Komence oni uzas unusilabajn vortojn, poste pli kaj pli longajn vortojn, esprimojn kaj fine longajn frazojn.

Pli terapioj helpas terapii anksciojn.

Metodo nomita komprenebla solvo celas atitudon al parolado, kaj minimas efikon de balbutado al vivo.

Parolterapio estas advantaĝa kaj efika por ĉiu balbutanto sendepende de aĝo.

Logopoediistoj instruas iliajn klientojn atendi kaj gvidi ilian parolritmon. Balbutantoj lernas eldiri vortojn pli malrapide kaj malpli forte. Ili devas ankaŭ lerni atendon kaj regadon de spirado. Komence la balbutanto devas elparoli mallongajn frazojn kaj esprimojn tre malrapide. Poste la tempo igas pli rapida, frazoj pli longaj kaj situoj pli diversaj, ĝis kiam parolo igas natura kaj flua. Laŭ esploristoj la lagopediisto devas ekzameni en ĉiu tri monatoj, ĉu lia elektita metodo estas la plej bona.

Post fino de terapio oni devus sekvi liajn klientojn, por ke ilia balbutado ne rekomencigu.

Hipnoto[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ankaŭ metodojon kiel hipnoton kaj relaksadon. La balbutanto lernas sugesti mem, per kiu malkreskas timo de parolo. Relaksado helpas venki spasmajn movojn.

Terapio por formado de ruleblo[redakti | redakti fonton]

Tiu terapio estas alternative nomiĝita kiel Parolu pli fluente; Plilongigita parolo; aŭ Kohera parolo. Ĝi instruas stiradon de spirado, de artikulacio kaj parolorganoj per operanta kondicionado. Balbutantoj lernas malrapidi ilian parolritmon per plilongado de vokaloj kaj konsonantoj, kaj uzas teĥnikojn por malkreski malhelpojn, ekzemple kontinua fluo de aero kaj mola parolkontakto. Rezulto estas fluenta, sed malrapida kaj monotona parolo. Per lernado de tiuj metodoj la balbutanto povas plibonigi lian parolon. Poste li lernas uzi tiun parolon ekster de parolkliniko. Ofte la intonado ne aŭdiĝas natura ankaŭ post fino de terapio. Oni ofte devas ekzercii du aŭ tri semajnojn en parolkliniko en grupo. Simila metodo estas CAMPERDOWN, kiu bezonas pli mallongan tempon.

Ĉarto de rajtoj kaj responsoj por balbutantoj[redakti | redakti fonton]

  • Rajto balbuti ĝis la flueca nivelo de via elekto kaj kapablo.
  • Rajto komuniki kaj aŭskultiĝi sendepende de via balbutnivelo.
  • Rajto al digno kaj respekto fare de individuoj, grupoj, instancoj, kaj gazetaro sendepende de via balbutnivelo.
  • Rajto havi leĝajn rajtojn samkiel aliaj civitanoj havas, sendepende de via balbutnivelo.
  • Rajto rebonigi dokumentitajn mistraktojn de digno respekto leĝo.
  • Rajto plene informiĝi pri terapio, inkluzive de probableco de sukceso malsukceso kaj refalo.
  • Rajti ricevi terapion taŭgan al siaj propraj bezonoj de profesiaj pribalbutaj terapiistoj.
  • Rajto elekti kaj partopreni en terapio, rajto malelekti kaj malpartopreni, rajto ŝanĝi terapiistojn, senantaŭjuĝe, senpune.
  • Responso kompreni ke aŭskultantoj povas esti subinformitaj pri balbutado aŭ povas malsamopinii pri balbutado.
  • Responso diferencigi aŭskultantajn reagojn kiuj rezultas el manko de scioj pri balbutado (surprizo, mishelpaj komentoj, ks), disde reagoj kiuj rezultas el manko de respekto kaj justeco (mokado, tiranado, diskriminacio, ks).
  • Responso informi aŭskultantojn se vi bezonas pli da tempo por komuniki.
  • Responso komenci profesian terapion, malferme kunlaboreme honore.
  • Responso provi venki, bonhumore kaj realisme, viajn pro-balbutajn problemojn en via vivo.
  • Responso laŭeble helpi eduki la publikon pri balbutado kaj ĝiaj sekvoj.
  • Responso opinii kaj trakti aliulojn juste digne respektoplene sendepende de la aliulaj handikaptaĵoj.

Konsiloj pri maloftigo de balbutado[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj metodoj, kaj plena solvaĵo estas malfacila kaj varia laŭ homo, sed jen kelkaj konsiloj:

  • Staru memfide kaj malstreĉe; kaj ne evitu la okulojn de aliaj se eble
  • Pensu pri la frazo, ne pri la balbuto mem, nek pri la aŭskultantaro
  • Spiru bone, neniam provu paroli sen aero en la pulmoj
  • Nepre parolu malrapide; kaj ne tre softe se eble
  • Kontaktoj de la lango estu molaj kaj flue arigitaj

La korektado de la balbutado estas en la infanaĝo facila, en adoltaĝo malfacila, aŭ neebla. La subjektoj multe suferas pro ilia paroleraro, do ili ellaboris multan metodon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 [Carlson, N. (2013). Human Communication. In Physiology of behavior (11th ed., pp. 497–500). Boston: Allyn and Bacon.]
  2. "11 Facts About Stuttering". Archived from the original on 19 July 2014. Retrieved 15 July 2014. https://www.dosomething.org/facts/11-facts-about-stuttering
  3. Stuttering Foundation https://www.stutteringhelp.org/differential-diagnosisTheŜablono:Halott link
  4. Stuttered Speech Syndrome | Stuttered Speech Syndrome (en-US). stutteredspeechsyndrome.com. Alirita 2018-05-19.
  5. . Information for Families: Stuttering - What can be done about it? (en-gb). speech-language-therapy.com. Alirita 2018-05-19.
  6. 6,0 6,1 Ashurst, John V. (2011-10-01). “Developmental and Persistent Developmental Stuttering: An Overview for Primary Care Physicians”, The Journal of the American Osteopathic Association (en) 111 (10), p. 576–580. doi:10.7556/jaoa.2011.111.10.576. 
  7. Dr. Kétly László: A család egészsége. Dante kiadás, Budapest, 1928.
  8. Ptok, M., Natke, U. & Oertle, H. M. Stottern – Pathogenese und Therapie. In: Deutsches Ärzteblatt, 18, A1216-1221. http://www.aerzteblatt.de/v4/archiv/artikel.asp?id=51277
  9. Stachelski, D.J.: Information on Stuttering.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]