Notker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata
Notker
Notker der Stammler.jpg
Persona informo
Naskiĝo 840
en Jonschwil
Morto 6-an de aprilo 912 (0912-04-06)
en Sankt-Galo
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Karolida Imperio [#]
Profesio
Okupo poeto • komponisto • muzikologo • historiistoverkisto [#]
Beatulo
Beatigo 1512 de Julio la 2-a
Festotago 7-a de aprilo
Atributoj bastono, kapuĉmantelo, libro
Patroneco muzikistoj; kontraŭ balbutado
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Notker Balbulus, "Notker la Balbutulo" (naskiĝis 840 en JonschwilHeiligaŭ - kaj mortis 912 en la Princabatejo Sankt-Galo) estis benediktano de la abatejo en Sankt Gallen, poeto, komponisto, teologo kaj historiisto.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Notker naskiĝis en la regiono de Sankt-Galo aŭ en Heiligaŭ aŭ en Jonschwil ĉirkaŭ en la jaro 840 kiel filo de nobla familio. Li edukiĝis en la lernejo de la Monaĥejo Sankt-Galo, studante la tradiciajn trivium kaj quadrivium de la sistemo de la sep liberaj artoj. Poste Notker mem iĝis monaĥo, instruis en la monaĥeja lernejo kaj estis bibliotekisto. Notker estas konata kiel poeto (li verkis himnojn), komponisto (li estis inter la unuaj verkantoj de sekvencoj), muzikteoriisto kaj historiisto (oni atribuas al li la kolekton "Agoj de Karolo la Granda" ("Gesta Caroli Magni"), verkitan en la 880aj jaroj). Notker mortis en Sankt Gallen la 6-an de aprilo 912. Li estis beatigita en 1512 fare de la papo Julio la 2-a.