Aŭtismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kresko de aŭtismo dum lastaj jaroj.

Aŭtismo estas spektra perturbo, kiu influas la korpan, socialan kaj parolan kapablojn ĉe homo.[1] La spektra vorto signifikas, ke ĝi havas multan formon, kaj ne ĉiu aŭtismuloj havas la samajn simptomojn. Ĝi manifestas en malmulta rilatoj, malbonaj kapabloj al komunikado, kaj intereso tre fokusigita al iu tre mallarĝa temo.

La perturbo probable havas genetikajn kaŭzojn, sed tiuj estas nepruvitaj, kaj oni esploras ĝiajn kaŭzojn. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en la 1940-aj jaroj por priskribi tiajn infanojn, kiuj estis troige retiriĝemaj kaj enmemiĝantaj. Hipokrato kaj la grekaj kuracistoj en lia tempo konis la aŭtismon, kaj imputas ĝin al diaj aŭ diablaj fortoj.[2]

Oni kalkulas, ke el ĉiuj 10.000 infanoj inter 1 kaj 15 estas aŭtismaj, el kiuj 15–20 % iĝas socie memstaraj laborantaj plenkreskuloj. La perturbo aperas 3- ĝis 4-oble pli ofte ĉe viroj ol ĉe virinoj, sed la kaŭzo de tio ankoraŭ ne estas sciata.

Ekzistas provoj kaj metodoj por mildigi la simptomojn de aŭtismo, sed la perturbo mem estas pro sia biologia esenco neniel kuracebla.

Kaŭzo[redakti | redakti fonton]

Iam oni kredis, ke la traktado de la infano de neamanta patrino aŭ neglektanta patrino produktis la perturbon, sed nuntempe oni scias ke la kaŭzo efektive estas genetika kaj ke ofte ĝi estas heredata. Laŭ la rezultoj ĝi havas multigenajn kaŭzojn, sed tio ne estas evidenta.[3] Oni ne konas, kiel igas aŭtismo el tiuj genoj. Ankaŭ la nombro de tiuj genoj ne estas konata, oni konas nur iujn genojn. Fakte, diligenta patrino aŭ patro povas modifiki diversajn nedezirindajn aŭ ĝenantajn kondutojn per pacienca kaj longdaŭra klopodado. En fruaj tempoj, kiam la aflikto estis tro grava, la malfeliĉuloj estis enmetataj en frenezulejojn. Hodiaŭ la traktado estas pli afabla kaj se la perturbo estas milda, la persono ĝuas preskaŭ normalan vivon.

Modernaj esploroj per skaniloj sugestas diferencojn en certaj regionoj de la cerbo, sed ankaŭ aliaj influoj, kiel la ĉirkaŭaĵo kaj edukado ankaŭ ŝajnas gravaj. Eble ekzistas ankaŭ speco de aŭtismo ĉe knabinoj, kiuj strikte kontrolas kaloriojn ĝis kiam ili suferas per anoreksio.

Oni ne konas, per kiuj procezoj evoluas la aŭtismo, sed la esploristoj konsentas, ke la malnova teorio de la frida patrino estas malvera. Carl H. Delacato montris, ke eĉ en la familioj povas esti sanaj infanoj, kiuj enhavas aŭtismajn infanojn. Ankaŭ tiu teorio estas falinta, kiu rekondukas la aŭtismon al la problemoj de la mamnutrado. Delacato esploris la Xinguojn kaj la Busmanojn, kaj li ne trovis aŭtismulojn en tiuj triboj, kvankam la patrinoj mamnutras senemocie.

Laŭ unu artikolo de la 2010 februara Autism Research la risko de la naskiĝado de la aŭtisma bebo kreskas je 18 percentoj kun la kreskado je 5 jaroj de la aĝo de la patrino. La 40 jara patrino naskas aŭtistan bebon kun la risko je 50% pli, ol la 25-29 jara.

Laŭ la artikolo de la Pediatrics online (2011. januaro 10), kiun skribis la esploristoj de la Columbia Universitato estas signifa ankaŭ la vicordo de la naskigado kaj la tempo pasita intertempe. Se la dua infano naskigis en malpli ol 3 jaroj post la unua, la aŭtismo de la dua infano estas signife pli granda. Se la dua infano estas je malpli ol unu jaro juna, la risko estas trifoje; se la diferenco estas ne malpli, ol 2 jaroj, estas la risko duobla.

Se la patrino estis pli ol 30 jara, la maljuneco de la patro ne kreskigis la riskon de la aŭtismo. Se la patro estas pli ol 30 jara, kaj la patrino malpli, ol 30 jara, estas la risko de la aŭtismo signife pli grava. Se la patro estas pli maljuna ol 40 jara, kaj la patrino malpli ol 25 jara, estas la risko de la aŭtismo duoble, ol en kazoj, en kiuj estas la patro inter 25 kaj 29 jaroj.[4]

Laŭ Andrew Wakefield la vakcinoj kontraŭ morbilo kaŭzis aŭtismon.[5][6] Li diris, ke tiŭj vakcionoj estas respondeca por tio, ke la nombro de la aŭtismuloj kreskis. Multaj gepatroj ne lasis vakcini iliajn infanojn, kaj en 2008 infektis la morbilo en la Unuiĝinta Reĝlando 1000 homojn. Oni ripetis la eksplorojn de Andrew Wakefield, sed trovis kontraŭan rezultojn. En 2008 iu artikolo de la Public Library of Science dementis la rezultojn de Andrew Wakefield, kaj senmaskigis Andrew Wakefieldon, ĉar li fraŭdis la rezultojn, kaj li esploris senetike.[7]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiu simptomoj ekas ĉe ĉiu aŭtismuloj.

La perturbo plie aperas antaŭ la dukajduona aĝo, sed la unuaj simptomoj estas tre mildaj. Komencaj simptomoj povas igi ankaŭ en unuaj monatoj; aliuj komencas evolvi normala, sed poste manifestas aŭtismo. Eblas, ke la infano malgajnas iujn kapablojn. La aŭtismaj infanetoj estas sen-tentaj aŭ rifuzemaj kontraŭ la emocia aŭ korpa kontaktoj, sed pli poste ofte elformiĝas insistemo al gepatroj aŭ al certaj plenkreskuloj. Ilia parolevoluo estas malrapida kaj nenormala (ofte senakcenta kaj ritme neregula), malofte ili tute ne kapablas paroli. Karakteriza povas esti daŭra ripetado de sensencaj vortoj de aliaj personoj - sendependa de la teksto - aŭ iu stranga mekanika voĉeligo anstataŭ parolo.

Aŭtismuloj povas nenormale insisti pri objektoj. Okazas, ke ili ne reagas al voĉoj, doloro, ne rekonas la verajn danĝerojn, kvankam la aŭtismaj infanoj estas tre sent-emaj. Ofte okazas, ke aŭtismulo trude evitas mediajn ŝanĝojn kaj aperas ritmaj korpomoviĝoj, kiel svingado aŭ aplaŭdado. En la malfrua pubereco, ĉe 25 % de la aŭtismaj infanoj aperas epilepsio. Oftas perturboj de dormado, de manĝado, fobioj, kaj aŭtoagresio. Ili malfacile komprenas ĝeneralajn vivsituojn.

Tipaj sindromoj de aŭtismo montriĝas, se la koncernulo:

  • aŭtisma soleco: ia spirita soleco. Ne havas sufiĉajn rilatojn al aliaj personoj, kiu ŝajnas al (ŝ)li kvazaŭ nur fizikaj objektoj.
  • barita intereso kaj agado.
  • speciala perturbo de komunikado ĝenerale, en sociaj interagoj kaj en agoj kiuj bezonas fantazion.
  • gapas al rotaciantaj objektoj.
  • senĝenaj pensoj kaj ritoj, kiuj havas signifikon nur al la aŭtismulo mem.
  • retenas neflekseblajn rutinojn kaj estas obstina kiam oni volas ilin ŝanĝi. Tiuj signifikas stabilecon en ĉiam ŝanĝanta mondo, kaj ia ŝanĝado povas kaŭzi panikon.
  • ofte montras strangajn movojn, ekzemple intencan tremadon per mano aŭ turnado de la korpo.

La aŭtisma soleco povas manifesti varie. Eblas, ke la aŭtisma infano ne povas komuniki kun aliaj personoj; li ne ludas kun aliaj infanoj. Objektoj donas pli ĝojon al li. Aliuj serĉas kunligon, sed oni ne povas komperni ilin pri ilia perturbita konduto.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ definiado de DSM-IV la aŭtismo komencas pli frue ol 3 jaroj. La simptomoj estas malfruoj en sociaj interagoj, en simbola kaj fantazia ludo. Oni trovas pli kaj pli aŭtismuloj inter infanoj; la kialo estas disputata. Povas esti, ke la sanĝantaj kriterioj trovas pli kaj pli aŭtismulojn.

Iuj malnovaj tipologioj diferencigas du tipojn: sindromon de Asperger kaj sindromon de Kanner. Oni uzis sindromon de Asperger por bone parolantaj, sindromon de Kanner por ne aŭ malpli parolantaj, eĥolalantaj uloj, kiuj komprenas lingvon laŭvorte. Nune la DSM-IV aŭ la ICD 10 enhavas aŭtisman spektran perturbon, ne tiujn nociojn. Aŭtismo rare restas sole; pleje ili estas akompanita per aliaj perturboj, ekzemple intelekta malkapablo.

Aŭtismo estas spektra, kiu strekas el normalaj statoj al severaj, kaj povas varie manifesti. Oni ofte disigas sindromon de Asperger kaj sindromon de Kanner, kaj nomas nur mezan kaj severan aŭtismon aŭtismo.

Sindromo de Asperger[redakti | redakti fonton]

Pluraj personoj (ĉirkaŭ 2 el 1000) montras la simptomojn de aŭtismo, sed en pli milda formo - diagnozeblas ĉe ili la sindromo de Asperger. Ofte ili havas superaveraĝan inteligentecon, sed ilia lerteco pri certaj temoj, kiel parolado, legado aŭ skribado estas kelkfoje malalta. Ili povas ofte kompreni la vortojn, sed akompanajn signalojn (mieno, gestoj, tono) malpli. Ilia inteligento estas normala aŭ tre bona. Kontraste, ili povas montri mirigan kapablon pri iu temo, kiel muziko, eksterordinara memoro aŭ rapidaj matematikaj kalkuloj. Tiaj personoj kapablas tre bone koncentriĝi dum longega tempo aŭ povas mem malkovri novajn teoriojn. Tial oni trovas inter ili sciencistojn, esploristojn kaj inventistojn, sed la aliaj nedezirindaj manifestaĵoj de aŭtismo ankaŭ aperas. Kvankam ĉiam en la historio ekzistis personoj kun tiu ĉi sindromo kaj elstaris pro siaj malkovroj aŭ kapabloj, ilia persona vivo estas ofte trista aŭ nesufiĉanta. Kutime, speciale inter viroj, ili havas multnombrajn amrilatojn, sed ilia geedziĝo estas malfeliĉa kaj la infanoj ricevas kruelan traktadon aŭ estas tute ignorataj. Sindromo de Asperger estas milda formo, do malfacile rekonebla; povas esti nekonitaj 30-50% de kazoj. La uloj mem lernas normale konduti, venki iliajn malutilojn kaj socialigi normale ne konante pri iliaj sindromo. Hans Asperger fundis separitan klason en lia malsanulejo por kvar infanoj kaj savis ilin. Li parolis pri ilia inteligenco. En la klaso li kaj Viktoria flegistino uzis parol-, drama- kaj movterapion por evolvigi ilin.[2]

Sindromo de Kanner[redakti | redakti fonton]

La sindromo de Kanner estas la klasika formo de la aŭtismo. Ĝi ne estas en la DSM-IV aŭ en la ICD 10, sed en iuj landoj oni uzas tiun kategorion. Oni nomas ĝin ankaŭ infaneta aŭtismo,[8] ĉar oni povas rekoni ĝiajn simptomojn antaŭ de la tria jaro de la subjekto. Ĝi havas tri formojn: pasiva, izolita kaj bizara.[9] La komunikado kaj la socialaj interakcioj estas malevoluintaj, kaj ilia pensado estas tre malpli fleksa, ol de la aliaj infanetoj. Iuj uzas la nomon sindromo de la Kanner por indiki aŭtismuloj, kiu estas ankaŭ mutaj; aliuj uzas gin sendepende de la muteco. Laŭ iliaj datoj estas la duono de la subjektoj de sindromo de la Kanner mutaj. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en 1943. En la nazia Germanio Kanner empfazis, ke tiuj infanoj povas havi normalajn aŭ superajn intelektajn kapablojn, sed ilia tri kvarono estas ankaŭ intelekta malkapabla.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La parolado de la plej pli aŭtisto estas perturbita. Ili ne komprenas la idiotismojn. Kiu el ili parolas, povas paroli en monotona voĉo, aŭ eĥolalas. Plejfoje estas la uzado de la lingvo problema; la formalaj eraroj estas raraj. Multaj el ili ne uzas la paroladon por komuniki; ili povas esti mutaj; aliuj povas paroli, sed ne parolas; aliuj nur eĥolalas, kaj ne parolas alie. Povas helpi la skribado, la pentrado, la desegnado kaj la komputilo. La komunikadon de la ne parolantaj aŭtismuloj helpas la metodoj de alternativa kaj augmentita komunikado, ekzemple signolingvo, intersanĝado de la bildoj, kaj komunikatoro.[10]

Iuj esploroj montris, ke la bone funkcionantaj aŭtismuloj inter 8 kaj 15 jaroj estis samaj kiel samaga kontrola grupo; kaj adultoj pli bone kiel samaga kontrola grupo en iuj lingvaj taskoj kiel vortostoko kaj ortografio. Pli malsimplaj taskoj kiel esprimoj, parolkomprenado kaj konkludado estis pli malfacilaj por ambaŭ aŭtismaj grupoj ol por kontrolaj grupoj. Oni konkludis, ke la plimulto ofte supertaksas komprenadon de aŭtisma aŭdienco.[11]

Evolvigado[redakti | redakti fonton]

La memorio de aŭtismuloj ofte estas tre bona, ankaŭ pli bona ol la plimulto. Do ili povas plenumi taskojn, kiuj postulas bonan tre bonan memorion, ekzemple kalkuladon sen skribado.

Oni uzas multajn metodojn. Li evolvas la procezojn de la perceptado, la sensoran integracion, kaj strukture la sensororganojn. Li evoluigas specifikajn kapablojn. Li uzas multan aktivadon kiel terapia metodo, ekzemple pupojn, muzikon, ludon, bestojn aŭ manartojn. La komunikadon de la neparolantaj kaj malmulte parolantaj aŭtismuloj helpas la metodoj de la augmentativa kaj alternativa komunikado, ĉefe la intersanĝado de la bildoj kaj la blisa skribo. Ankaŭ la movigado helpas. La behavioristaj kaj la kognitivaj metodoj sanĝas la konduton por la helpo de la ĉiutaga vivo.

Laŭ 2009-a Amerikana esplorado la kuracado en la hiperbara kamero estas ankaŭ avantaĝa por la aŭtistaj infanoj. Poste la 80 procento de la aŭtismuloj sentis sin pli bone. El la kontrola grupo estis tio numero 38 procento.[12]

Laŭ Delacato la stereotipaj movadoj la sensorajn organojn, kiel ĉe la blinduloj kaj la surduloj. Laŭ lia teorio tiuj movadoj montras, kiu sensororgano estas problema. Se oni kuracas tiun problemon, tiuj movadoj ĉesigas. Delacato kuracas plian centon de la aŭtistaj infantoj, sed iuj kritizas lin, ke tiu ne plenumiĝas ĉe la plimulto de la aŭtismuloj.

La aŭtismo estas multspeca, kaj ĉio aŭtista infano estas alia, sed estas ĝeneralaĵojn. Multe helpas la bone strukturita medio, kaj la kvieta, stabila kaj kuraĝanta stilo de la instruado. La sociala kaj aliaj kapabloj de iuj aŭtistaj infanoj estis tial korektita, ke ili povas lerni kaj ludi kun la kapablaj infanoj. Per niaj aktualaj kono oni ne povas kuracadi la aŭtismon, ĉar ili estas kaŭzita pere tiaj neuraj strukturoj, kiuj frue finas ilia evolvigadon.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La grava formo de la aŭtismo perturbas la perceptado kaj la komunikadon. La aŭtisma soleco malhelpas la evoluadon de la socialajn kontaktojn. La malkapablo de la uzado de la socialaj reguloj kaŭzas multan streson. La aŭtismaj infanoj estas malfacile edukeblaj, kaj la plenkreskaj aŭtismuloj ofte estas malkapabla por la memstara vivado.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Iuj bone komunikanta aŭtismuloj kontraŭas la provaĵojn por la kuracado de la aŭtismo. Laŭ ili estas la aŭtismo nek malkapablo, nek malsano, sed formo de la vivo. Se ĝi estus forigita, malaperigus iu peco de la multseco de la homa pensado. La aŭtismo estas peco de ilia personeco; ili kroĉiĝas al ĝi, kaj kiu volas ŝanĝi ilian aŭtismon, tiu volas ŝanĝi ilin kontraŭ ilia volo. Ili pensas, ke iuj simptomoj estas ne la simptomoj de la aŭtismo, sed la konsekvencoj de la problema komunikado kaj kunsento de la neaŭtismuloj.

Famaj personoj kiuj eble havis la sindromon[redakti | redakti fonton]

  • Sir Isaac Newton (1642-1727)
  • Charlie Chaplin (1889-1977) - Li edziĝis kvarfoje, sed pro iama povreco li restis avara kaj traktis malbone siajn infanojn.
  • Albert Einstein (1879-1955) - Kiam li estis bebo, li estis silenta kaj ne parolis ĝis kiam li aĝis tri jarojn. Li edziĝis kaj havis du filojn, sed por tro okupateco li longe suferis nervan frustradon. Li havis plurajn amrilatojn kaj lia familia vivo ne estis tre feliĉa.
  • "Bing" Harry Lillis Crosby (1904-1977) - Lia familio kaj filoj devis hejme obei tre striktajn regulojn.
  • William "Bill" Gates (1955- ) - Per rapidaj kaj intensaj klopodoj li evoluigis la operaciumon MS-DOS kiun IBM uzis en siaj komputiloj. Lia firmao Mikrosofto nun estas dominanta en la monda merkato kaj ĵaluze protektas siajn monopolojn. Dume ili donacas milionojn da dolaroj al bonfaro, sed traktas senkompate aliajn firmaojn kiujn ili kredas esti rivaloj.
  • Daniel Tammet (1979- ) - havas grandajn matematikajn kaj lingvajn kapablojn - sinesteziulo.

Krome, ŝajnas ke ankaŭ iuj specifaj hobioj estas pro siaj trajtoj speciale favorataj inter homoj kun la sindromo de Asperger. Tial oni povas trovi multajn ekzemple inter matematikistoj, programistoj, lingvistojesperantistoj.[mankas fonto]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  1. MTI (2013-03-29)Kék világítást kap a Parlament kedden. hvg.hu. Alirita 2016-04-02.
  2. 2,0 2,1 Bánszky Noémi (2008-07-27)Orvostudomány: Autisták. Kutmagazin. Alirita 2015-12-18.
  3. Frith, Uta (1989) Autism: Explaining the Enigma. Oxford, Basil Blackwell
  4. http://www.egeszsegkalauz.hu/gyermekbetegsegek/a-kutatas-megerositette-az-idosebb-edesanyak-es-az-autizmus-osszefuggeset-103280.html?cid=hk2010 La esplorado atestis la konekton inter la maljunaj patrinoj kaj la aŭtismo
  5. angle Autizmus és homeopátia
  6. SMITS, Tinus. Autizmus. Remedium. ISBN 978-963-87863-0-2.
  7. Ne koneksas la aŭtismo kaj la vakcino (Index, 2008. septembro 5.)
  8. BNO kódok
  9. Autisták. kislexikon.hu.
  10. Havasi Ágnes és Őszi TamásnéTapasztalatok a „Picture Exchange Communication System” (PECS, a képkártya-csere módszer) alkalmazásával kapcsolatban az Autizmus Kutatócsoport Általános Iskola és Szolgáltató Központban.
  11. Williams DL, Goldstein G, Minshew NJ (2006). "Neuropsychologic functioning in children with autism: further evidence for disordered complex information-processing" Child Neuropsychol. 12 (4-5): 279-98. doi:10.1080/09297040600681190. PMC 1803025. PMID 16911973.
  12. http://www.kistigrisklub.hu/site.php?inc=hirek&menuId=96&hirId=617 La hiperbara kamero en la kuracado de la aŭtismo, 2009-03-23

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]