Obstino
Aspekto
Obstin(ec)o (latine obstinatus, komp. la franca s`obstiner) estas la karaktero, maniero, agado de homo tro firma, neŝanĝema, necedema: firme resti ĉe la propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiuj kontraŭaj admonoj.
Ekzemplaj fraz(er)oj el PIV pri la vortuzo estas:
- esti obstina kiel kapro, mulo, azeno
- se homo puninda restos obstina, li pereos
- ŝia menso fariĝis pli kaj pli obstina
- dissaltos la obstinaj baroj inter la popoloj dividitaj "La Espero", Zamenhof
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas 2 proverboj pri obstino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

„ Obstina kiel kapro. ” 
„ Stariĝi obstine. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-06-13 .
Fontoj
[redakti | redakti fonton]
Obstino en ReVo - "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Ebbe Vilborg