Neparolanta aŭtismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neparolanta aŭtismo estas kategorio de aŭtismo. Karaktera estas, ke la ulo ne parolas, uzas tre malmultan vortojn, aŭ ne uzas lian parolkapablon por komuniki. Oni konsideras, ke tute neparolantaj uloj estas mutaj, ĉar ili ne lernis paroli.

Fono[redakti | redakti fonton]

Laŭ fruaj kalkuloj, 25%-50% de infanoj diagnozitaj pro aŭtismo diras maksime nur tre malmultajn vortojn.[1] Esploroj pri aŭtismo okupiĝis tre malmulte kun neparolantaj uloj.[2] Ankaŭ la kalkuloj ne estas esploritaj; mankas akceptitaj metodoj por esplori ilin. Estas metodoj, kiuj estas apartaj por malgrandaj infanoj, sed ne al pli aĝaj infanoj, adoleskantoj aŭ adultoj.[3] Oni ofte konsideras neparoladon kiel signo de malfunkciado.[2]

Oni okupiĝis pleje kun parolevolvo ĉe aŭtismuloj, kaj havis intereson en prognozoj pri parolevolvo. Laŭ esploroj, parolado devas komenci pli frue ol 5 jaroj;[4] se oni ne parolas kiam li estas 5 jara, li ne parolos aŭ li ne uzos normale funkcionantan parolon.[5] Frua lingva evolvo montras sukceson en lernado, laboro, sociala vivo kaj sendependeco.[1]

Infanoj kiuj estas diagnozitaj per aŭtismo estis pleje inter 2 kaj 3 jaroj, kaj estis diagnozitaj laŭ sia konduto kaj sociaj problemoj. Ili povas havi digestajn problemojn, atakojn kaj dormajn problemojn.[6]

Prognozoj[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas kialojn de neparolanta aŭtismo, sed oni trovis ligilon kun komuna atendo kaj lingvaj kapabloj. Komuna atendo estas, ke oni montras per mano aŭ per okulo al iu; alia persono sekvas tiun, kaj poste ili atendas la saman objekton. Oni montris, ke aŭtismuloj ofte havas problemojn kun tiu.[7] Sondo montras, ke malfruoj, malesto aŭ ĝenerala neadekva responso estas pli oftaj ĉe neparolataj aŭtistoj. Ankaŭ serĉado al repetitivaj aŭ intensaj stimuloj estas pli ofta ĉe ili. Tiu povas montri alian ligilon.[1]

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas la kialojn. Oni havas teorion pri rolo de amigdalo, sed oni necesus plian pruvon. La teorio fokusas al graveco de amigdalo en socialaj kontaktoj, kaj montras, ke problemoj en socialaj kontakto estas unu ĉefa simptomo. Oni pensas, ke amigdalo gravas en fuĝo-lukto reago, kaj ĝia aktiveco korelas kun timo. Ĝi havas ankaŭ rolon en socialaj kontakto, kiel eksperimentoj kun animaloj sugestas. pruvoj proponas, ke trofunkcionado estas pli akurata, ol teorio pri lezio.[8]

Laŭ sondoj pri lezioj, damaĝoj de amigdalo rezultas gravajn problemojn de socialaj kontaktoj en bestoj. Vervet simioj ne flegis iliajn idojn, eĉ ili mistraktis ilin.[9] Ratoj iĝis pli malsovaĝaj.[9] Simioj kun lezio de antaŭa temporala lobo montris simptomojn de sindromo de Klüver–Bucy: perdon de timo, hiperseksualecon, hiperoralecon, kaj ofte ili povis ne rekoni objektojn.[9]

Laŭ pruvo, lezio de amigdalo okazas emotionala, orala, kaj seksualaj anomalioj priskribitajn supre.[9] Tiuj anomalioj koincidas kun definiaj simptomoj de aŭtismo.

Analizo de homaj cerboj post morto, oni trovis kreskitan denson de neŭronoj en amigdalo de aŭtismaj cerboj, kiu signifikas potencialan rilaton, kaj subtenas modelon pri hiperaktiveco.[9]

En sondo, aŭtismaj subjektoj devis determini emocion de persono, kiun ili povas vidi en imaĝoj. Pli malgranda amigdalo plilongigis tempon por respondo, sed akuratecon ne.[9] Amigdalo de aŭtismuloj igis malpli aktiva ol amigdalo de kontrolaj personoj. Anstataŭe regiono en tempia lobo reagis, kies tasko estas nomi aŭ priskribi imagojn.[8] Oni pensas, ke tiu estas malpli por uzi emociajn kaj socialajn ligojn, ol objektiva kaj fakta prilaborado. Oni konkludis, ke aŭtismuloj ne inteligas, kiun la persono sentas, sed ili lernis, kiu mieno kiun emocion signifikas. Tiu subtenas mentalan deficiton pri komunikado de sentoj.

Speciale, en neparola aŭtismo amigdaloj estas pli malgrandaj ol en kontrolaj personoj, sed ne malpli neŭronon, kiu sugestas hiperkontektecon. Oni trovis negativan korelacion de grandeco de amigdalo kaj severeco de simptomoj.[8]

En sindromo de Kanner estas amigdalo pligrandigita en infaneco. Oni havas teoriojn, kial. En deprimo, streso kaj timo gvidas al alostaso, kiu degeneras neŭronojn. Komenca hipertrofio, poste atrofio igas en sama regiono, paralele kun pliseverado de deprimo. Oni pensas, ke simila proceso igas en aŭtismaj cerboj, kiu pravigas tiun sanĝon de volumeno.[8]

Uzante okulsekvantajn programarojn, esploristoj trovis, ke pli malgranda amigdalo asocias kun malkreskado de okula fiksado.[8] En homa komunikado, okuloj komunikas pri emocioj, do tiu estas baza en komunikado kaj rekonado. Oni trovis ligilon ankaŭ kun metakomunikado. Tiu sugestas gravan rolon de amigdalo en komunikado generale kaj en imitado de konduto.[8]

Esploristoj povis trovi asocion ankaŭ kun neparola komunikado.[8] Tiu sugestas, ke amigdalo havas tre grandan rolon en ĉiu formo de komunikado; kaj ĝi havas similan gravan rolon en kontakto kun homoj, kiu eblas imitadon de memtenado.

Oni povis prognozi komunikajn kapablojn kaj severecon de aŭtismo laŭ aktiveco de amigdalo. Subjektoj kun malpli aktiveco en amigdalo havis severajn simptomojn, kaj kiuj havis aktivan amigdalon, tiuj havis bonan kapablojn por komuniki.[8]

Lingva evolviĝo bazas sur imitado, simile al aliaj interpersonaj kapabloj.[8] Neparolantaj aŭtismuloj povas lerni pli bazajn metojn, kiel montri al imagoj aŭ objektoj. Tiu ne bezonas personajn interrilatojn, kiel por lerni paroli.

Gravas, ke oni kredu al tiuj esploroj garde. Oni devus fari longtempajn esplorojn por ekkoni pli bone la patologio de aŭtismo.[8] Anomalioj pleje ekiĝas el kompleksa interago de plena cerbo. Oni devus trakti aŭtismon kiel pli kompleksa, ol aproprigi ĝin simple al difekto de amigdalo.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Por helpi al neparolantaj uloj, oni uzas variajn sistemojn de helpanta kaj aŭgmenta komunikado. Mansignaj sistemoj helpas malmultaj al aŭtismuloj, ĉar ili necesas okulkontakton, kiu estas nekonforma al ili. Oni tamen instruas faciligitajn versiojn de signolingvoj.

Pleje oni donas imagojn al aŭtismuloj, kaj instruas al ili, kiel uzi tiujn. La imagoj povas esti en libro, en kartoj, aŭ en monitoro. Komputeraj sistemoj ankaŭ povas eldiri vortojn. Unue la infano lernas tiel signi bazajn necesojn; poste li lernas, kiel uzi la sistemon por lerneja lernedo. Adoleskantoj lernas multipaŝajn sistemojn, kiujn ili devas enŝalti, kaj serĉi imagojn aŭ foliumi.[10] Tiuj sistemoj estas uzeblaj en plia ĉirkaŭoj, hejme, en lernejo, aŭ dum laboro.[11] Laŭ longtempa sondo, PECS virkas pozitive al socializado kaj komunikado. Ankaŭ komuna atendo kaj iniciado kaj igado en komunaj ludoj, tiuj gravas al akirado kaj evolvado de lingvaj kapabloj.[11]

Sondoj[redakti | redakti fonton]

Oni ofte sugestas, ke indentifikado kaj reprodukado de silaboj gravas dum parolevolvo. Laŭ sondo, lingvaj kapabloj povis pli evoviĝi, se neparolantaj aŭtismuloj povis atendi al unu silabo dum unu tempo. Oni povas helpi al aŭtismuloj lerni paroli, se oni montras kaj sonas silabojn, kiujn la infano imitas.[5]

Pleje la sondoj estas malgrandaj kaj necesus aliajn sondojn por subteni iliajn rezultojn, kaj serĉi, ĉu oni povus ĝeneraligi ilin al ĉiu grupo de aĝo. Pleje oni okupiĝis pri uzado de parolgeneralaj sistemoj en neparolanta aŭtismo, kiuj bazas sur pli bazaj kapabloj, kiel montri al unu bildo kaj demandi stimulojn. Serĉado pri elvoviĝintaj metodoj de komunikatoj estas tre rara.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (2013) “Sensory Response Patterns in Nonverbal Children with ASD”, Autism Research and Treatment 2013, p. 436286. doi:10.1155/2013/436286. 
  2. 2,0 2,1 (2014) “Testing nonverbal IQ in children with Autism Spectrum Disorders”, Research in Autism Spectrum Disorders 8 (9), p. 1200–7. doi:10.1016/j.rasd.2014.06.007. 
  3. (2013) “Assessing the Minimally Verbal School-Aged Child with Autism Spectrum Disorder”, Autism Research 6 (6), p. 479–93. doi:10.1002/aur.1334. 
  4. (February 2013) “Age of First Words Predicts Cognitive Ability and Adaptive Skills in Children with ASD”, Journal of Autism and Developmental Disorders 43 (2), p. 253–264. doi:10.1007/s10803-012-1558-0. 
  5. 5,0 5,1 (2017) “Self-paced segmentation of written words on a touchscreen tablet promotes the oral production of nonverbal and minimally verbal autistic children”, Journal of Research in Special Educational Needs 17 (4), p. 265–73. doi:10.1111/1471-3802.12384. 
  6. What Is Autism? | Autism Speaks (angle). Alirita 2018-10-25.
  7. (2011) “The emergence of nonverbal joint attention and requesting skills in young children with autism”, Journal of Communication Disorders 44 (6), p. 569–83. doi:10.1016/j.jcomdis.2011.08.002. 
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 (2006) “Amygdala Volume and Nonverbal Social Impairment in Adolescent and Adult Males with Autism”, Archives of General Psychiatry 63 (12). doi:10.1001/archpsyc.63.12.1417. 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 (2000) “The amygdala theory of autism”, Neuroscience & Biobehavioral Reviews 24 (3), p. 355–64. doi:10.1016/S0149-7634(00)00011-7. 
  10. (2012) “Teaching advanced operation of an iPod-based speech-generating device to two students with autism spectrum disorders”, Research in Autism Spectrum Disorders 6 (4), p. 1258–64. doi:10.1016/j.rasd.2012.05.005. 
  11. 11,0 11,1 (2014) “Long-term effects of PECS on social-communicative skills of children with autism spectrum disorders: A follow-up study”, International Journal of Language & Communication Disorders 49 (4), p. 478–85. doi:10.1111/1460-6984.12079. 
  12. (2013) “Using iPods® and iPads® in teaching programs for individuals with developmental disabilities: A systematic review”, Research in Developmental Disabilities 34 (1), p. 147–56. doi:10.1016/j.ridd.2012.07.027. 

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nonverbal autism en la angla Vikipedio.