Atletiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atletismo)
Saltu al: navigado, serĉo
Kopio de fama populara antikvgreka statuo Diskobolo, portretanta diskoĵetiston.
Atleto ĉe lancoĵeto en la Somera Olimpiko 1908.

Atletiko (aŭ atletismo) ampleksas ĉiujn individuajn sportojn kiel ekzemple kuron, salton, ĵeton kaj similajn. Speciala (kaj plej grava) kampo de atletiko estas malpeza atletikoleĝera atletiko (en multaj lingvoj nomata simple atletiko), kontraŭe al peza atletiko kiu implicas individuan forton (ekz. halterego). Teamaj sportoj, rajdado kaj aŭtokonkursoj ne estas parto de atletiko.

Internacia atletikasocio estas IAAF, Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (en angla lingvo: International Association of Athletics Federations[1]). Diversaj naciaj kaj kontinentaj asocioj membras en IAAF, ekzemple EAA por Eŭropo (en angla lingvo: European Athletics Association) kaj NACAC por Nordameriko (en angla lingvo: North American, Central American and Caribbean Athletic Association).

Atletiko estas la unua sporto de antikvaj grekaj Olimpiaj ludoj, pri kiuj nek teama sporto nek pilka sporto ekzistis sur la stadiono[2].

Ĉefaj elprovoj de Atletiko[redakti | redakti fonton]

Oficialaj nuntempaj atletikaj elprovoj dum internaciaj konkursoj[3][4]
Kuroj Marŝado Salto Ĵeto Kombinitaj elprovoj
Sprintoj Mezlongaj kuroj Longaj kuroj Barierkuradoj Stafetkuro
  • 60-mH
  • 100-m
  • 200-mH/S
  • 400-mH/S
  • 800-mH/S
  • 1 500-mH/S
  • 3 000-mH
  • 4×100-m stafetkuro
  • 4×400-m stafetkuroH/S
  • 20 kmE
  • 50 kmE

V Ĉefe porvira elprovo

I Ĉefe porina elprovo

H Okazas nur en sporta halo (kovrita stadiono)

H/S Okazas en stadiono kaj sporta halo

E Okazas ekster stadiono aŭ halo

Atletika stadiono.

Atletika sportejo[redakti | redakti fonton]

Atletika sportejo konsistas el kurejo, ĵetareoj kaj saltareoj norme difinitaj por konkuradoj:

  • Kurejo (aŭ vego) enkalkulas 6 aŭ 8 kurkoridorojn (aŭ lenojn) larĝaj je 1,22 m. Ili estas kovritaj per ruĝa poliuretano por rezisti utraviola radiado.
  • Ĵetareoj kaj saltareoj ĉiuj konsistas el impetareo kaj falareo normigitaj laŭ longeco, larĝeco kaj sektoro (por ĵetareoj).

Teĥnikaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Oni uzas diversajn fakvortojn[5]:

Precipaj internaciaj konkuradoj[redakti | redakti fonton]

Dwain Chambers (meze) en 100-metra kurado dum brita kvalifikiga konkuro por partopreno en la somera olimpiko 2008. 100-metra kurado estas unu el la plej popularaj sportoj en atletiko.
Masklaj sprintistoj startontaj.
  • La Someraj Olimpikoj estas internacia multi-sporta konkurado, kiu okazas ĉiujn kvar jarojn kaj organizitas de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Ĝi estas unu el la plej prestiĝa atletika okazaĵo kaj la plej aŭdienca tutmonde. Konkurantoj, kiuj partoprenas, reprezentas ilian respektivan Nacian Olimpikan Komitaton (NOK), ĉitiuj kutime reprezentas sendependajn ŝtatojn, sed ankaŭ estas implicitaj en pluraj senŝtataj nacioj.
  • La Diamanta Ligo (en angla lingvo: Diamond League) estas jara serio da malpezatletikaj renkontiĝoj organizitaj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF); ĝi estas kreita en 2010 por allogi atletikon kaj plibonigi efikecon de sportistoj tutmonde. Ĝi anstataŭas la eŭropan Oran Ligon (en angla lingvo: Golden League), kiu provis konkurenci Olimpiajn Ludojn, precipe rilate ties komercan valoron. Atletoj, kiuj jare gajnas la plej da poentojn dum sep elprovoj de sia sportdisciplino, gajnas premiojn kun la kroma kondiĉo: partopreni al la finalo de sia responda disciplino.
  • La Kontinenta Mondpokalo pri Atletiko (en angla lingvo: Continental Cup), kiu estas internacia konkurado, pri kiu la teamoj reprezentas kontinentojn anstataŭ naciojn. Ĝi originis en 2010 fare de la iama itala IAAF-prezidanto Primo Nebiolo kaj okazas ĉiujn kvar jarojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (it) Rolf Wirhed, Anatomia del movimento e abilità atletica [“Anatomio de movado kaj atletaj kapabloj”], Ermes,‎ (ISBN 978-8870-51211-3)
  • Decker, Wolfgang; Thuillier, Jean-Paul (2004). Le sport dans l'Antiquité (france). Picard. p. 78. ISBN 2708405969.
  • Jean-Paul Massicotte kaj Claude Lessard, Histoire du sport de l'antiquité au XIXe siècle, Pu Quebec, 2005, p.164 ISBN 2-7605-0344-5. [2] Alirita la 15an de Junio 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Diamanta ligo[redakti | redakti fonton]

Statistikoj[redakti | redakti fonton]