Bronza medalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bronzomedalo)
Bronza medalo
medalo
vdr
bronza medalo de la Somera Olimpiko 1980

Bronza medalo aŭ malpli longe bronzmedalo en sporto kaj aliaj similaj areoj implikantaj konkuradon estas medalo farita el bronzo aŭ kovrita per ĝi, kiun oni aljuĝas al la tria loko de konkursoj aŭ konkuroj kiel la Olimpikoj aŭ la Ludoj de la Komunumo de Nacioj. En tiuj konkursoj aŭ konkuroj la gajninto honoriĝas per ora medalo kaj la dua loko per arĝenta medalo. Pli ĝenerale, bronzo estas metalo tradicie ofte uzata por ĉiuj tipoj de altkvalitaj medaloj.