Sakkara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Funebra komplekso de Ĝoser.

Sakkara estas la loko kie troviĝis la ĉefa nekropolo de la urbo Memfiso, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nilo, situanta je 30 kilometroj de Kairo kaj 17 de la urbo Gizo. Ĝi estis uzata ekde la unua egipta dinastio (ĉ. 3050 a. K.) ĝis la kristana periodo (ĉ. 540). En 1979, la ensemblo Memfiso kun sia nekropolo kaj piramidoj estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

La graveco de ĝia nekropolo ŝuldiĝas al la restaĵoj de funebraj kompleksoj, starigitaj de faraonoj de la Malnova Egipta Imperio kaj la granda nombr de tomboj de nobeluloj, ĉar la loko, konsekrita al la dio Sokar, estis elektita de la faraonoj de la Malnova Imperio por establi sian nekropolon; ĝi estis forrabita ekde antikvaj tempoj.

La tombo de la monarko plej antikva en tiu ĉi nekropolo eble estis tiu de Narmer, kvankam li havas tombon, aŭ cenotafon, la B17 en la nekropolo de Umm el Qaab, en Abidozo, for de Sakkara, en la Supra Egiptio, kaj alia en la nekropolo de Tarĥan.

En Sakkara Imhotepo (la unua arkitekto konata en la mondo) dizajnis por sia faraono Ĝoser, de la 3-a dinastio, tombon el revolucia dizajno, la Ŝtupa Piramido, la unua el grandaj dimensioj starigita en Egiptio. Ankaŭ troviĝas multaj mastaboj de la elituloj de la Malnova Imperio, kiuj kutime situis proksime de iliaj reĝoj, ekde Ĝoser ĝis Pepi la 2-a.

Dum la Malnova Imperio, Sakkara estis forlasita kiel tombejo, kaj Gizo iĝis la nova reĝa nekropolo, dum la 4-a dinastio. Ŝepseskaf denove uzis ĝin, samkiel la sekvaj faraonoj de la 5-a kaj 6-a dinastioj. Ankaŭ dum la Meza Imperio kaj la Nova Egipta Imperio la nekropolo estis uzata.

Ekde la malfrua periodo estis eterigitaj en la nordo de la nekropolo, eble pro la rilatoj kiujn la regiono havas kun Imhotepo, multajn sanktajn bestojn, precipe sanktaj bovoj (enkarniĝo de Apiso), samkiel pavianoj, falkoj kaj ibisoj. Iom pli norde troviĝas tomboj de hundoj, ŝakaloj kaj katoj, kiu estis uzita ĝis la grek-romia epoko.

Poste, en la kopta epoko, establiĝis la kristana kopta monaĥejo Apa Jeremias, kiu uzis materialojn de antikvaj konstruaĵoj.