Imhotepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imhotepo
Bronza statueto en Muzeo Luvro
Bronza statueto en Muzeo Luvro
Personaj informoj
Naskiĝo
en Afriko
Morto
en Antikva Egiptio
v  d  r
Information icon.svg

Imhotepo (greke Ἰμούθης) estis egipta erudiciulo kiu meritas esti konsiderita historia arketipo de la tutfakulo; saĝulo, kuracisto, astronomo, kaj la unua arkitekto konata en la historio (ĉ. 2690 - 2610 a. K.). [1]

Alta sacerdoto de Heliopolo, estis veziro de la faraono Neĉerĥet Ĝeser (Ĝoser), kaj dizajnis la ŝtupan piramidon de Sakkara, dum la 3a dinastio. La signifo de la vorto Imhotep estas «tiu kiu venas pace».[2]

Li estis la unua sciencisto kies nomo supervivis la forajn jarcentojn. Li ne nur estis kuracisto sed ankaŭ astronomo kaj arkitekto: tio ŝi indikas ke li havis la sufiĉajn sciojn pri aritmetiko kaj geometrio por mastri tiujn materiojn.

La honoraj titoloj atribuitaj al Imhotep estas:

Citaĵo
 Trezoristo de la reĝo de la Suba Egiptio, Unua post la reĝo de la Supra Egiptio, Administranto de la Granda Palaco, Sinjoro heredanto, Alta sacerdoto de Heliopolo, Imhotepo la konstruanto, skulpisto, faranto de ŝtonaj ujoj... 
— Enskribaĵo sur bazo de statuo de Ĝoser, eltrovita en Sakkara.

Antaŭ ol li, neniu alia havis sian nomon sur enskribaĵo apud tiu de la faraono, kaj inter liaj titoloj ne peras kuracisto sed ja uj-faristo.

Kuracisto[redakti | redakti fonton]

Statueto de Imhotepo, Muzeo Luvro.

La graveco de la egipta medicino ŝuldiĝas nepre al la personeco de Imhotepo, konsiderata fondinto de la egipta medicino, kaj aŭtoro de la papiruso Edwin Smith pri kuracoj, doloroj kaj esploroj anatomiaj (kvankam tiuĉi teksto estas verkita eble ĉirkaŭ la jaro 1700 a. K. ku postaj aldonoj de aliaj kuracistoj.[3] La koncepto mita-religia pri malsanoj, en la Egiptio de Imhotepo, kondukis al mita-religia kaj empiriisma fokuso super la medicina terapio. Tio estas, miksaĵo kaj kombinado de ritoj, kirurgiaj praktikoj kaj vasta farmacia receptaro. Ankaŭ registriĝis kelkaj provoj je raciigo, kiel ekzemple tiuj aperantaj en la papiruso Smith, kiu priskribas 48 klinikajn kazojn sen mencio de kialoj aŭ kuracmanieroj surbaze de magio kaj donante al ĝi racian fokuson super la traktado de kelkaj malsanoj kaj vundoj.[3]

En tiu ĉi teksto, Imhotepo rekomendas la uzadon de la vaporo de opiaj plantoj kiel anesteza. Li priskribas anatomiajn esplorojn, eksamenojn, diagnozojn, traktadon kaj prognozon de multnombraj vundoj kun ĉia detalo. La kuracmetodoj estas raciaj kaj nur en un kazo estis realigitaj magiaj ritoj. La papiruso enhavas la unuajn priskribojn pri kraniaj suturoj, de la meningo, la ekstera krovaĵo de la cerbo, de la cerbomjela likvo, kaj la interkraniaj pulsadoj. Laŭ gravuraĵo de tomboŝtono en Sakkara, Imhotepo rekomendadis la aplikadon de premo ĉe la karotidaj arterioj por mildigi la kapdoloron, malpliiĝinte la sangofluo al la cerbo. Imhotepo asertis ke la pulso estis indico de la koro kaj la kondiĉoj de la malsanulo.[4]

Arkitekto[redakti | redakti fonton]

Imhotepo estis la aŭtoro de la funebra komplekso de la "Ŝtupa Piramido" de Sakkara, proksime de Memfiso.[5] en epoko de la reĝo Ĝoser (2650 a.C.).[3] La piramido bezonis la elfosadon, transportadon kaj muntadon de miloj da tunoj el kalkoŝtono, rimarkinda defio ĉar ĝis tiu momento tiu materialo neniam estis uzita por grandaj onstruaĵoj, por ili antaŭe estis uzitaj la brikoj el adobo, facile fareblaj kaj malmultekostaj.

Funebra komplekso de Sakkara.

Granda teknika problemo pro la pezo de la ŝtono: Imhotepo ĝin solvis parte uzante blokojn relative malgrandajn, plej facile transporteblaj kaj uzeblaj. Aliflanke, la kolonoj estas ornamocelaj aŭ estas apudigitaj al la muroj, sen elteno de troa granda pezo. Indas mencii ke Imhotepo troviĝis en la epoko kiam la uzata metalo por iloj estis la kupro, ne tro taŭga por tiaj ĉi laboroj.

Li devis organizi la tutan konstruadon, prizorgi la laboron de centoj da laboristoj, kaj realigi la unuan funebran urbon: ĉirkaŭata de murego de ĉirkaŭ mil kvincent metroj perimetre, li starigis plurajn konstruaĵojn kiel dekoraciado, kaj en la centro starigis sesŝtupan piramidon el 60 metroj alta. Li ankaŭ elfosigis sur la roko de la tereno, subigis la piramidon, kiu estus poste la tombo de Ĝoser kaj ĉambrojn por amasigi funebrajn ujojn.

Imhotepo kiel dio[redakti | redakti fonton]

Dum jarcentoj, la egiptoj konsideris Imhotepon kiel la dion de la medicino kaj saĝeco kaj estas bildigita sidante, kiel al la skribistoj, kun disfadigita papiruso inter siaj genuoj. Certe, en la epoko de Ptolemeo li estis diigitas.[6]

En la Nova Egipta Imperio estis kultata kiel patrono de la skribistoj kaj poste diigita en la Malfrua Egipta Periodo, kiam li estis identigita kun Nefertum, filo de Ptah kaj Nut (aŭ Seĥmet). Poste li estis ligita al la dio Thot –komuna praktiko en la Antikva Egiptio-.

Lia ĉefa kultado troviĝis en Memfiso. Li ankaŭ ricevis kultadon en Tebo, Philae kaj Deir el-Medina en la ptolemea epoko kune al Hatoro, Maat, kaj Amenhotep (filo de Hapu), alia inĝeniero diigita. Lia prestiĝo estis tiel granda, ke lia famo atingis la grekojn, kiuj konis lin kiel Imutes kaj egaligis lin al ilia dio Asklepio, la romia Eskulapo.[7]

Imhotep JE 49889.png

Danko al Imhotep[redakti | redakti fonton]

"Mi salutas vin kara dio Imhotep, ido de Ptah!(...) La viroj vin aplaŭdas kaj la virinoj vin adoras. Ĉiuj laŭdas vian bonkorecon por ke vi sanigu ilin(..) Ili portas oferdonojn kaj donacojn. Ili laŭdas vin(..) Trinku bieron kun viaj fratoj la malnovaj dioj, kaj poste nutru la rektajn spiritojn." Enskribaĵo eltrovita en la templo de Kamak.

Imhotepo en la popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Imhotepo inspiradis diversajn rolulojn de la popola kulturo, kvankam en la plejmulto el ĉi kazoj apenaŭ estas uzataj nur lia nomo kaj la egipta deveno, distordigante lian veran personecon kaj atingaĵojn.

  • Imhotepo estas finkcia ulo interpretita de Boris Karloff en la filmo La mumio (1932).
  • La sacerdoto Imhotepo estas fikcia ulo interpretita de Arnold Vosloo en la filmo La mumio (1999).
  • La nomo Imhotepo estis uzita de Goa'uld en la epizodo La Militisto, de la serio Stargate SG-1.
  • Imhotepo estas la nomo de la sacerdoto de la romano Death Comes as the End, de Agatha Christie.
  • Imhotepo estas la ĉefrolulo de Ŝtelistoj de Atlantido, unua romano de José Ángel Muriel.
  • Imhotepo estas la dio adorata de la malamikoj de la juna Sherlock Holmes en la filmo La sekreto de la piramido.
  • Imhotepo aperas en la ludo Faraono kaj petas konstrui sian ŝtupan piramidon.
  • Imhotepo aperas en la populara strategioludo Imperium 3: La grandaj bataloj de Romio, kiel unu el la egiptaj herooj.
  • Imhotepo aperas en la populara ludo Titan Quest, ckiel unu el la misiistoj en Egiptio.
  • La muzikbando Power Metal Iced Earth komponis kanton nomatan Imhotep, la teksto neniel rilatas al la veraj historiaĵoj.
  • Li estas patro de la pupoj\roluloj Kleo de Nile kaj Nefera de Nile de Monster High de Mattel.
  • Imhotepo estas la nomo de la lasta studia muzikalbumo de la germana gotika muzikgrupo Sopor Aeternus & The Ensemble of Shadows
  • Imhotepo estas la nomo de la dua albumo de David Valdes, rokmuzikisto de Hispanio.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asimov, Isaac: Enciclopedia biográfica de ciencia y tecnología (1987) , Madrido, paĝ. 1.
  2. Orlando Mejía Rivera Kritika enkonduko en la historion de la medicino. Universitato Caldas, 1999; paĝ. 447. ISBN 958-8041-19-8.
  3. 3,0 3,1 3,2 Fernando Lamata Cotanda, Fernando Lamata, José María Segovia de Arana Manual de administración y gestión sanitaria. Ediciones Díaz de Santos, 1998; paĝ. 11. ISBN 84-7978-346-X.
  4. Juan Surós Batlló, Juan Surós Forns. Semiologio medicina kaj tekniko esplora. Elsevier Hispanio, 2001; paĝ. 234. ISBN 84-458-1080-4.
  5. Ibid ref. 1.
  6. same, ref. 1.
  7. Manuel B. Cossío, José Pijoán, Jean Roger Rivière. Summa Artis, ĝenerala historio de la arto. Espasa-Calpe, 1931; paĝ. 69. El la Universitato de Miĉigano. Bitigita la 25an de januaro 2007.