Opio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Opio estas ankaŭ franca komunumo. Vidu la artikolon Opio (Alpes-Maritimes).
Papava viola floro kaj verda kapsulo

Opio estas narkota substanco, kvietiga laŭ malgrandaj dozoj, venene laŭ grandaj dozoj, kiun oni ekstraktas el la sekigita laktosuko de opiopapava verda kapsulo. Tiun materialon oni kolektas, faras el ĝi brunetan, acidetan pulvoron. Tiu konsistas el 10% morfino kaj el aliaj alkaloidoj (10-12%) kiel kodeino, tebaino, papaverino, narkotino, narceino.

Oni ekstraktas el la seka papav-kapsulo per la metodo de János Kabay. El farmacia vidpunkto, la morfino kaj la kodeino estas sendolorigiloj (analgezia), la papaverino estas antispasma drogo.

La plej granda opio-produkta lando de la mondo estas Afganujo (2006). Pri tio vidu ankaŭ la artikolojn Ora Krescento kaj Ora Triangulo (Sudorienta Azio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Opio estas inter la plej malnovaj kuraciloj uzataj por la homaro. La antikvaj egiptianoj, sumeranoj, antikvaj baratanoj, antikvaj grekianoj, kaj romanoj ĉiuj uzis ĝin. La plej gravaj tekstoj medicinaj de la antikva mondo mencias ĝin, ekzemple la Ebers-papiruso.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Opio povas esti englutita aŭ trinkita en dekoktado, sed ĝia plej komuna uzo estas per fumado, ofte kun la helpo de pipo (kie la opio-bulo preheatiĝas per fiksaĵo sur nadlo), kelkfoje miksita kun tabako. Opio ankaŭ fumiĝas per cigaredo kun tabako (kelkfoje kanabo, la "rulaĵo" tiam estas nomita "imperia"), la efiko estas rapida kaj simila (malpli intense) al la konsumado de heroino: sento de orgasma ekstazo, intensa stato de malstreĉiĝo, tuta sensenteco al doloro (analgezia propreco de morfino), malfacileco de kunordigo de movadoj, ktp. La klasikaj kromaj efikoj de opioidoj, similaj al tiuj de heroino, povas okazi en kazoj de superkonsumado: spira depresio, konstipacio kaj forta dependeco.

Aliflanke, papavaj semoj havas multe malpli efikon kiam fumitaj per cigaredoj, pro la malgranda proporcio de morfinaj alkaloidoj, kiujn ili enhavas.

Ĝia konsumado induktas miozon, malpliigon de spira amplekso, hipotensio kaj povas kaŭzi naŭzonvomadon.

Opio ankaŭ permesas la laŭleĝan produktadon de morfino kaj kodeino. Sed ĝi ankaŭ permesas la kontraŭleĝan produktadon de heroino kaj drogomisuzo venas pli de ĝiaj derivaĵoj ol la opio ĝi mem.

Leĝaro[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la 20a jarcento, multaj naciaj kaj internaciaj reguligoj reguligas produktadon kaj distribuadon de narkotaĵoj. La farmacia uzo de opio kaj ĝiaj derivaĵoj estas strikte kontrolita kaj ajna alia uzo plej ofte malpermesas ekde la Ununura Konvencio pri Narkotaj Drogoj de 1961.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]