Tria egipta dinastio
Tria egipta dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Apero | 2686 a.K.E. [#] | |
Fino | 2613 a.K.E. [#] | |
Lando | Antikva Egiptio [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La tria dinastio de Antikva Egiptio komenciĝis ĉirkaŭ 2700 a. K. kun la regado de Sanaĥt kaj finiĝis ĉirkaŭ 2630 a. K., post Huni.

La damo Nesa. Louvre.
Temas pri la unua el la kvar dinastioj (3a al 6a) kiu formas la nomatan Malnova imperio de Egiptio. La plej grava faraono, pro la okazintaĵoj kaj konstruaĵoj de lia regado, estas Ĝoser. Pri la cetero el la monarkoj oni scias malmulte, kaj eĉ la sukceda ordo de ilia regado ankoraŭ ne estas bone difinita. Pri la ekstera politiko de tiu ĉi dinastio menciindas ke ade koloniiĝis Sinajo kaj la suba Nubio, por ekspluati ĝiajn naturajn rimedojn.
Faraonoj de la 3a dinastio[redakti | redakti fonton]
Nomo komuna | Nomo de Horuso | Nomo de Trono | Komentoj | Regado |
---|---|---|---|---|
Sanaĥt | Sanaĥt | Nebka | 19 jaroj | |
Ĝoser | Neĉerĥet | Ĝeser | Starigis la ŝtupan piramidon de Sakkara | 19 jaroj |
Seĥemĥet | Seĥemĥet | Ĝeser-teti | 6 jaroj | |
Ĥaba | Ĥaba | Seĝes | 6 jaroj | |
Ka-heĝet | Ka-heĝet | Huni | Multaj egiptologoj pensas ke li estas Huni | 24 jaroj |