Ŝepseskaf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝepseskaf
Menkaura-FragmentaryStatueHead MuseumOfFineArtsBoston.png
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Sakkara [#]
Ŝtataneco Antikva Egiptio [#]
Familio
Dinastio Kvara egipta dinastio [#]
Patro Menkaure [#]
Gefratoj Khuenre [#]
Edz(in)o Ĥentkaus la 1-a [#]
Infanoj Userkaf • Bunefer • Thamphthis [#]
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝepseskaf estis faraono de antikva Egiptio fine de la 4-a dinastio, (malnova imperio de Egiptio). Li estis la filo de la antaŭa faraono Menkaure kaj regis proksimume inter la jaroj 2510 ĝis 2500 antaŭ nia erao. Pri li ekzistas nur malmultaj dokumentitaj informoj. Sole konatas, ke en lia relative mallonga regotempo kompletiĝis la piramido de Menkaure, la tria el la piramidoj de Gizo, por ebligi mortokulton pri la patro, ke lia edzino Ĥentkaus la 1-a apud la piramido de Menkaure ricevis propran pompan tombejon, la kvaran el la piramidoj de Gizo, kaj ke Ŝepseskaf mem ricecis tombon en la nekropolo Sakkara.

bildigo de lia nomo en posta templo de la nekropolo Abidozo
Ŝepseskaf
en hieroglifoj
A50S29S29D28
I9

La nekutime longa mortokulto pri lia edzino Ĥentkaus la 1-a aj la reĝaj titoloj de ŝi supozigas ke eble ŝi mem post lia morto dum iom da tempo estis memstara regantino de Egpitio. Ĉiukaze ŝi havis signifan influon pri la historiaj evoluoj dum la ŝanĝo de la 4-a al la 5-a dinastio de Egiptio.