Altosalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yelena Slesarenko failing 2007.jpg

Altosalto (en konkurso) aŭ altosaltado (ĝenerale kiel sporto) estas atletika konkura sporto. Oni efektivigis ĝin per alkuro kaj salto, celante atingi la plej grandan alton.

Al tiu sportobranĉo apartenas horizontala alkura vojo, kiu ebligas akceliĝon dum 15m antaŭ la salto. Oni celas preter-salti horizontalan, malpezan rondan stangon, kiu estas metata sur du mezuraj, vertikalaj kolonoj (subteniloj). Se la altosaltisto ne povas superi la stangon, eĉ nur tuŝas ĝin, ĝi defalas. La saltisto falas sur remburitan falejon (min 5x4 m).

La altosalto havas nur solan forman postulon: oni devas impetsalti nur de unu piedo. Dum la konkurso, oni altigas pli kaj pli suupren la stangon. La altosaltistoj povas trifoje provi unu alton. Oni rajtas elekti la komencan saltoalton.

Se la saltisto trifoje faligas la stangon, ŝi/li forfalas, kaj nur ŝia/lia antaŭa sukcesa alto estas akceptita. Okaze de samaj rezultoj, oni elektas gajninto tiun, kiu faligis malpli ofte la stangon dum la konkurso.

Iam la altosalto sen alkuro (el staranta pozicio) estis olimpika ludo, lastfoje en 1912. Dum la jardekoj elformiĝis diversaj stiloj kaj tekniko, el kiuj oni jam ne uzas la t.n. tondilan teknikon. Ĉe tiu metodo, la saltisto trasaltas la alton en preskaŭ vertikala stato. Alia tekniko estas la turniĝanta tekniko (rulanta tekniko), kiam la saltisto turnas sin vange al la grundo. Tiam ŝia/lia korpo estas paralela al la stango. Pli poste populariĝis la dorsa altosalto, kiun inventis usona altosaltisto Richard Fosbury, kiu gajnis ĉampionecon en 1968.

La viraj altosaltistoj neniam venkis dufoje en sinsekvaj olimpikoj, dum du virinoj dufoje: la rumana hungarino Jolán Balázs (1960, 1964) kaj la germana Ulrike Meyfarth (1972, 1984)).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]