400-metra kurado
Etoso
400-metra kurado | |
---|---|
| |
Supera fako | |
mallongdistanca kuro | |
sporta fako | |
kurtadistanca kuro | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
La 400-metra kurado estas fako de la mallongdistanca kuro kaj parto de atletiko. En ĝi pluraj sportistoj kure konkursas unu apud la alia je distanco de 400 metroj, kaj ĉiu kuristo ene de tiu distanco devas resti en sia asignita trako. Tradicie la 400-metra kuro konsideriĝis mezdistanca kuro. En la modernaj Someraj Olimpikoj intertempe ĝi kun la 200-metra kurado kaj la 100-metra kurado estas la normaj fakoj de mallongdistanca kuro.
Kompreneble tiu sporta disciplino ne miksiĝu kun la 400-metra barierokuro, kiu uzas saman distancon kaj samajn kurajn trakojn, sed havas barierojn kiujn dum la kurado necesas supersalti.
|