Internacia Paralimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Paralimpika Komitato
emblemo
internacia sporta federaciodatumbazo
Komenco 22-a de septembro 1989 vd
Geografia situo 50° 43′ 10″ N, 7° 6′ 58″ O (mapo)50.7194444444447.1161111111111Koordinatoj: 50° 43′ 10″ N, 7° 6′ 58″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bonno
Situo Bonno
Internacia Paralimpika Komitato (Germanio)
Internacia Paralimpika Komitato (Germanio)
DEC
Internacia Paralimpika Komitato
Internacia Paralimpika Komitato
Map
Internacia Paralimpika Komitato
Moto Spirit in Motion
Fondinto(j) Robert Steadward vd
Ĉefestro(j) Andrew Parsons • Philip Craven • Robert Steadward vd
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
centra oficejo de la Internacia Paralimpika Komitato en Bonno, Germanio

La Internacia Paralimpika Komitato estas internacia senprofitdona organizaĵo, kiu celas kunordigi kaj organizi la Paralimpikan Movadon. La komitato preparas la Paralimpikojn (aŭ Paralimpiajn Ludojn) kaj funkcias kiel la internacia federacio de naŭ sportoj. Ĝi estis fondita la 22-an de septembro 1989 en Düsseldorf (Germanio), kaj nun havas sian centran oficejon en Bonno (Germanio). Laŭ la stato de februaro 2010, en la internacia komitato membras 162 Naciaj Paralimpikaj Komitatoj, kaj aldone kvar internaciaj paralimpikaj organizaĵoj.

Prezidanto de la komitato ĝis la jaro 2001 estis la kanadano d-ro Robert Steadward. Lian postenon transprenis Sir Phil Craven, eksa partoprenanto de la Paralimpikoj kaj prezidanto de la internacia federacio de rulseĝa korbopilko. Inter la IPK kaj la Internacia Olimpia Komitato (IOK) estas intensaj kontaktoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50° 43' 10" norde, 7° 6' 58" oriente Mapo