Eŭropa Atletika Asocio
Eŭropa Atletika Asocio | ||
---|---|---|
European Athletic Association Association européenne d'athlétisme | ||
![]() | ||
Tipo | sporta organizaĵo | |
Fondodato | la 7-an de januaro 1934 en Budapeŝto | |
Sidejo | ![]() | |
Estro | ![]() | |
Retejo | www.european-athletics.org | |
La Eŭropa Atletika Asocio (mallonge EAA; angle European Athletic Association, ofte uziĝas la pli konciza titoligo European Athletics, france Association européenne d'athlétisme, AEA) estas federacio de la naciaj asocioj pri atletiko en Eŭropo. Ĝi estas unu el ses kontinentaj federacioj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (mallonge IAAF; angle International Association of Athletics Federations). Ekde la jaro 2015 la prezidanto estas Svein Arne Hansen. Sidejo de la asocio estas en Lausanne, Svislando.
Membroj[redakti | redakti fonton]
La laŭ la stato de somero 2016 51 membraj naciaj membroasocioj estas:
Albania Atletika Federacio
Andora Atletika Federacio
Armenia Atletika Federacio
Aŭstria Atletika Federacio
Azerbajĝana Atletika Federacio
Belorusia Atletika Federacio
Reĝa Belga Atletika Ligo
Atletika Federacio de Bosnio kaj Hercegovino
Bulgaria Atletika Federacio
Kroatia Atletika Federacio
Neprofesiula Atletika Asocio de Kipro
Ĉeĥia Atletika Federacio
Dania Atletika Federacio
Estona Atletika Asocio
Finna Neprofesiula Atletika Asocio
Francia Atletika Federacio
Atletika Federacio de Kartvelio
Germania Atletika Federacio
Ĝibraltara Neprofesiula Atletika Asocio
Britia Atletika Asocio, aŭ pli koncize "Brita Atletiko"
Helena Neprofesiula Atletika Asocio
Hungara Atletiko Asocio
Islandia Atletika Federacio
Atletika Asocio de Irlando, aŭ pli koncize "Atletiko Irlando"
Israela Atletika Asocio
Italia Atletiko Federacio
Kosova Atletika Federacio
Latvia Atletika Asocio
Liĥtenŝtejna Asocio de Federacioj de Atletiko
Atletika Federacio de Litovio
Luksemburgia Atletiko Federacio
Atletika Federacio de Makedonio
Malta Neprofesiula Atletika Asocio
Atletika Federacio de Moldavio
Monaka Atletika Federacio
Atletika Federacio de Montenegro
Reĝa Nederlanda Atletika Federacio
Norvegia Atletika Federacio
Pollanda Atletika Federacio
Portugalia Atletika Federacio
Rumania Atletika Federacio
Tutrusia Atletika Federacio [1]
San-Marina Atletika Federacio
Atletika Federacio de Serbio
Slovakia Atletika Federacio
Atletika Federacio de Slovenio
Reĝa Hispania Atletika Federacio
Svedia Atletika Federacio
Svisa Asocio de Federacioj de Atletiko
Turkia Atletika Federacio
Ukrainia Atletika Federacio
Eventoj[redakti | redakti fonton]
Atletika Eŭropa Ĉampionado aŭ Malpezatletika Eŭropa Ĉampionado (en angla lingvo: European Athletics Championships) estas atletika okazaĵo organizita de Eŭropa Atletika Asocio (en angla lingvo: European Athletics Association) (EAA). Unua eldono okazis en 1934 en Torino, Italio.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Provizore nuligita en novembro 2015. deklaro de la Eŭropa Atletika Asocio, la 14-an de novembro 2015
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|