Internacia Federacio de Velado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Velado
emblemo
Fondodato 1907
Sidejo Southampton, Unuiĝinta Reĝlando
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Internacia Federacio de Velado - angle nomata International Sailing Federation kaj mallongigata ISAF, france Fédération internationale de voile, hispane Federación Internacional de Vela - estas la monda tegmenta asocio de ĉiuj disciplinoj de sporta velado. La federacio fondiĝis oktobre 1907 en Londono sub la nomo "International Yacht Racing Union" (IYRU, en Esperanto "Internacia Jaĥt-Konkura Unio") kaj ĝis nun havas sian centran oficejon kaj oficialan sidejon en Londono. Ekde la 5-a de aŭgusto 1996 validas la nuna nomo International Sailing Federation.

Laŭ la stato de 2010 la federacio havas 116 membroŝtatojn. Listiĝas 82 klasoj de sportaj velboatoj kaj surfotabuloj en kvar kategorioj, nomataj "olimpika", "internacia", "rekonata" kaj "klasika".

Por internaciaj regattoj kiel mondaj ĉampionadoj aŭ la Someraj Olimpikoj la federacio kvalifikigas arbitraciulojn.

Premio: Monda velisto de la jaro[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1994 la federacio ĉiujare aŭtune atribuas la premion "Monda velisto de la jaro" (respektive angle World sailor of the year), ekde la jaro 2001 subtenate de la horloĝprodukta firmao Rolex. Tiu premio estas la plej alta honorigo, kiun velisto - vira aŭ virina - povas atingi por elstara velado. La premio atribuiĝas en du kategorioj:

  1. plej bona vira velisto respektive vira velteamo de la jaro,
  2. plej bona virina velisto respektive virina velteamo de la jaro.

Listo de la viraj premiitoj[redakti | redakti fonton]

  • 1994 Flago-de-Nov-Zelando.svg   Peter Blake (Nov-Zelando) & Flago-de-Britio.svg   Robin Knox-Johnston (Britio)
  • 1995 Flago-de-Nov-Zelando.svg   Russell Coutts (Nov-Zelando)
  • 1996 Flago-de-Germanio.svg   Jochen Schümann (Germanio)
  • 1997 Flago-de-Britio.svg   Pete Goss (Britio)
  • 1998 Flago-de-Britio.svg   Ben Ainslie (Britio)
  • 1999 Flago-de-Pollando.svg   Mateusz Kusznierewicz (Pollando)
  • 2000 Flago-de-Usono.svg   Mark Reynolds & Magnus Liljedahl (Usono)
  • 2001 Flago-de-Brazilo.svg   Robert Scheidt (Brazilo)
  • 2002 Flago-de-Britio.svg   Ben Ainslie (Britio)
  • 2003 Flago-de-Nov-Zelando.svg   Russell Coutts (tiam Nov-Zelando, nun Svislando)
  • 2004 Flago-de-Brazilo.svg   Robert Scheidt (Brazilo)
  • 2005 Flago-de-Hispanio.svg   Fernando Echavarri & Antón Paz (Hispanio)
  • 2006 Flago-de-Nov-Zelando.svg   Mike Sanderson (Nov-Zelando)
  • 2007 Flago-de-Usono.svg   Ed Baird (Usono)
  • 2008 Flago-de-Britio.svg   Ben Ainslie (Britio)
  • 2009 Flago-de-Brazilo.svg  Torben Grae (Brazilo)
  • 2010 Flago-de-Aŭstralio.svg  Tom Slingsby (Aŭstralio)
  • 2011 Flago-de-Hispanio.svg  Iker Maertinez & Xabier Fernández (Hispanio)
  • 2012 Flago-de-Britio.svg  Ben Ainslie (Britio)
  • 2013 Flago-de-Aŭstralio.svg  Mathew Belcher (Aŭstralio)
  • 2014 Flago-de-Aŭstralio.svg  James Spithill (Aŭstralio)
  • 2015 Flago-de-Nov-Zelando.svg   Peter Burling & Blair Tuke (Nov-Zelando)

Listo de la virinaj premiitoj[redakti | redakti fonton]

  • 1994 Flago-de-Hispanio.svg   Theresa Zabell (Hispanio)
  • 1995 Flago-de-Francio.svg   Isabelle Autissier (Francio)
  • 1996 Flago-de-Honkongo.svg   Li-Lai Ŝan (Honkongo)
  • 1997 Flago-de-Ukrainio.svg   Ruslana Taran & Jelena Paĥolĉik (Ukrainio)
  • 1998 Flago-de-Nederlando.svg   Carolijn Brouwer (Nederlando)
  • 1999 Flago-de-Nederlando.svg   Margriet Matthijsse (Nederlando)
  • 2000 Flago-de-Britio.svg   Shirley Robertson (Britio)
  • 2001 Flago-de-Britio.svg   Ellen MacArthur (Britio)
  • 2002 Flago-de-Grekio.svg   Sofia Bekatoru & Aimilia Tsulfa (Grekio)
  • 2003 Flago-de-Norvegio.svg   Siren Sundby (Norvegio)
  • 2004 Flago-de-Grekio.svg   Sofia Bekatoru & Aimilia Tsulfa Grekio)
  • 2005 Flago-de-Britio.svg   Ellen MacArthur (Britio)
  • 2006 Flago-de-Usono.svg   Paige Railey (Usono)
  • 2007 Flago-de-Francio.svg   Claire Leroy (Francio)
  • 2008 Flago-de-Italio.svg   Allesandra Sensini (Italio)
  • 2009 Flago-de-Usono.svg  Anna Tunnicliffe (Usono)
  • 2010 Flago-de-Hispanio.svg  Blanca Manchón (Hispanio)
  • 2011 Flago-de-Usono.svg  Anna Tunnicliffe (Usono)
  • 2012 Flago-de-Ĉinio.svg  Lijia Xu (Ĉinio)
  • 2013 Flago-de-Nov-Zelando.svg  Jo Aleh & Polly Powrie (Nov-Zelando)
  • 2014 Flago-de-Brazilo.svg   Martine Grael & Kahena Kunze (Brazilo)
  • 2015Flago-de-Britio.svg   Sarah Ayton (Britio)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]