Antikvaj Olimpikaj Ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Palestro ĉe Olimpio, loko dediĉita al trejnado de luktistoj kaj aliaj atletoj.

La Olimpikaj LudojOlimpiaj Ludoj (antikve-greke Ὀλύμπια Olimpia,[1][2][3][4][5][6] "nome Olimpikoj" ankaŭ antikve-greke Ὀλυμπιάς Olimpias[4][5][6][7] kaj "Olimpiado") estis serio de atletikaj konkurencoj inter reprezentantoj de urboŝtatoj kaj unu el la Tuthelenaj Ludoj de Antikva Grekio. Ili estis okazigitaj por honoro de Zeŭso, kaj la grekoj donis al ili mitologian originon. La unuaj Olimpikoj estis tradicie datitaj por la 776 a.K.[8] Ili plue okazis kiam Grekio venis sub la romia regado, ĝis la imperiestro Teodozo la 1-a nuligis ilin en 393 p.K: kiel parto de la kampanjo por trudi kristanismon kiel la ŝtata religio de Romio. La ludoj okazis ĉiun kvaran jaron, aŭ laŭ olimpiado, kio iĝis tempunuo en historiaj kronologioj.[9]

Dum la okazigo de la ludoj, oni deklaris Olimpikan Batalpaŭzon por ke la atletoj povu veturi el siaj urboj al la ludoj sekure. La premioj por la venkantoj estis kronoj el olivarnaj branĉetoj. La ludoj iĝis politika ilo uzata de urboŝtatoj por deklari dominadon super ties rivaloj. Politikistoj anoncis politikajn aliancojn ĉe la ludoj, kaj dum milittempo, pastroj proponis buĉoferojn por peti al dioj venkon. La ludoj estis uzitaj ankaŭ por helpi la etendon de la kulturo de Helenismo tra la Mediteraneo. La Olimpikoj prezentis ankaŭ religiajn celebrojn. La Statuo de Zeŭso en Olimpio estis enkalkulita kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Skulptistoj kaj poetoj kongresis ĉiun olimpikon por montri siajn artaĵojn al eblaj patronoj.

La antikvaj Olimpikoj havis pli malmultajn eventojn ol la nuntempaj ludoj, kaj nur libernaskitaj grekaj viroj rajtis partopreni,[10] kvankam estis venkintaj virinoj inter ĉarposedantoj. Dum ili plenumis la eniran kriterian postularon, atletoj el ajna greka urboŝtato aŭ regno estis rajtigitaj partopreni, kvankam la Hellanodikai, nome koncernaj funkciuloj, rajtigis al la reĝo Aleksandro la 1-a de Macedonio partopreni en la ludoj nur post li pruvis sian grekan praularon.[11][12] La ludoj okazis ĉiam ĉe Olimpio anstataŭ translokiĝi inter diversaj lokoj kia estas la praktiko ĉe la nuntemapaj Olimpikaj Ludoj.[13] Venkantoj ĉe Olimpikoj ricevis honorojn, kaj ties faroj kronikitaj por futuraj generacioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ὀλύμπια the Olympic games, in honour of Olympian Zeus.
  2. 15-04-16 Χαιρετισμός των Υπουργών Ν.Φίλη και Α.Μπαλτά για την Παγκόσμια Ημέρα Μνημείων και Τοποθεσιών. “Πανελλήνια συμμετοχή είχαν: τα Ολύμπια, που διεξάγονταν κάθε τέσσερα χρόνια στην Αρχαία Ολυμπία προς τιμήν του Διός,”.
  3. Francis Edward Jackson VALPY. (1832) Second Greek Delectus; or, new Analecta Minora ... With English notes, and a copious Greek and English lexicon, etc.
  4. 4,0 4,1 (1811) Grieksch leesboek voor eerstbeginnenden: ingerigt ten dienste der Hollandsche jeugd. H.C.A. Thieme.
  5. 5,0 5,1 Henry Cary. (1843) A Lexicon to Herodotus, Greek and English, Adapted to the Text of Grisford and Bachr. J. Vincent and.
  6. 6,0 6,1 Fridericus Gulielmus Sturz. (1818) Etymologicum graciae linguae Gudianum et alia grammaticorum scripta e codicibus manuscriptis nunc primum edita Accedunt notae ad Aymologicion magnum ineditae E. H. Barkeri, Innr. Bekkeri, Lud. Kulencampii, Amad. Peyronialiorumque. Weigel.
  7. Ο᾿λυμπιάς 1 pecul. fem. of Ὀλύμπιος. “1.the Olympic games, Hdt., Pind.”.
  8. History. Olympic Games. Alirita 2016-08-11.
  9. Panhellenic Games. Alirita 9a de Novembro 2016.
  10. David Sansone, Ancient Greek civilization, Wiley-Blackwell, 2003, p.32
  11. Robert Malcolm Errington, A history of Macedonia, University of California Press, 1990, p. 3
  12. Joseph Roisman, Ian Worthington, A Companion to Ancient Macedonia, Wiley-Blackwell, 2010, p.16
  13. The Ancient Olympics. The Perseus Project. Tufts University. Arkivita el la originalo je 10a de Februaro 2010. Alirita 12a de Februaro 2010.