Statuo de Zeŭso en Olimpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imagita bildo de la statuo de Zeŭso de Philippe Galle en 1572, laŭ desegnaĵo de Maarten van Heemskerck.

La statuo de Zeŭso en Olimpio estis unu el la klasikaj sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La omaĝo al la helena dio Zeŭso estis konstruita de fama skulptisto Phidias ĉ. 432 a.K. en Olimpio, Helenio.

La sidanta statuo, altiĝis preskaŭ 12 metrojn, kaj okupis la tutan larĝon de ties konstruaĵo. La geografo Strabo diris pri la templo, "Verŝajne, se Zeŭso starus, li distegmentigus la templon." La statuo havis lignan muntkradon, ornimiĝis de eburo kaj oraj tegaĵoj. La figuro sidis sur granda trono el cedra ligno, inkrustita de eburo, oro, ebono kaj gemoj. En la dekstra mano de Zeŭso estis malgranda statuo de Nike, la diino de venko. En lia maldekstra mano estis brila sceptro kun aglo.

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo
SevenWondersOfTheWorld.png

Piramidoj de Gizo Kheops-Pyramid.jpgPendĝardenoj de Semiramida Hanging Gardens of Babylon by Ferdinand Knab (1886).pngStatuo de Zeŭso en Olimpio Le Jupiter Olympien ou l'art de la sculpture antique.jpgTemplo de Artemis en Efeso Miniaturk 009.jpg
Maŭzoleo de Halikarnaso Mausoleum at Halicarnassus by Ferdinand Knab (1886) cropped.pngKoloso de Rodiso El Coloso de Rodas.jpgLumturo de Aleksandrio PHAROS2006 crop.jpg