Pendĝardenoj de Babilono

La Pendĝardenoj de Babilono (ankaŭ konata kiel la Pendĝardenoj de Semiramiso) kaj la muroj de Babilono (apud hodiaŭa Irako) estis konsiderataj kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Ilin ambaŭ laŭlegende konstruigis Nebukadnecar la 2-a ĉirkaŭ 600 a.K. Li verŝajne ordonis konstruadon de la ĝardenoj por komplezi al sia edzino Amjitis de Media, kiu sopiris pri la arboj kaj belaj plantoj de sia hejmlando. La densajn Pendĝardenojn amplekse priskribis helenaj historiistoj kiel Strabo kaj Diodoro Sicila, sed krom tiuj rakontoj tre malmulte da pruvmaterialoj ekzistas. Fakte, ekzistas neniaj ajn babilonaj priskribaĵoj pri la pendĝardenoj.
Iuj eblaj arkeologiaĵoj de la elkavigado de la palaco de Babilono estis trovitaj, sed nenio tute pruvas ĝiajn fantaziajn priskribojn. Tra la epokoj, la loko eble estis konfuzita kun la ĝardenoj tie ekzistintaj ĉe Nineve, tial tabuletoj de tie klare montras ĝardenojn. Skribado en ĉi tiuj tabuletoj priskribas la eblan uzon de io simila al Arkimeda Ŝraŭbo por levi akvon al la bezona alteco.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube