Maarten van Heemskerck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maerten van Heemskerck, memportreto (detalo)
La sibilo Erythraea

Maarten van Heemskerck, naskiĝis kiel Maerten van Veen (Heemskerk, 1-an de junio 1498 - Haarlem, 1-an de oktobro 1574), estis nederlanda pentristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maerten naskiĝis en simpla kamparana familio. Li havis du fratinojn kaj unu fraton. Li estis antaŭdestinata por pliposte transprenis la bienon de lia patro, sed Maerten ne volis tion. Li havis grandan talenton en desegnado kaj malkovris ke li ankaŭ povis sufiĉe bone pentri, kaj per tio li volis fari karieron.

Li lernoservis ĉe la pentristo Cornelis Willemsz. en Haarlem, sed lia patro igis lin reveni hejmen. Kun granda malplezuro Maerten devis hejme gajni la porvivon. Je iu tago li devis melki la bovinojn, survoje hejmen li portis laktoplenan sitelon sur lia kapo. Li iris kontraŭ arbobranĉo kaj la lakto perdiĝis. Lia patro furioziĝis, Maerten fuĝis el la domo kaj dormis en fojnostako. La sekva tago lia patrino sendis al li torniston kaj monon por ekstudadi.

Li iris al Delft kie li lernoservis ĉe Jan Lucasz. Verŝajne li ĉ. 1527 foriris kaj lernoservis ĉe Jan van Scorel en Haarlem. Kiu tiam estis unu el la plej gravaj majstroj ĉar li lernis specialan novan manieron de pentrado en Italio: la Renesanco unuafoje eniris Nederlandon.

Ke Maarten multe lernis de van Scorel oni povas dedukti el la fakto ke la ekspertoj kelkfoje ne scias ĉu estas pentraĵo de van Scorel aŭ de Van Heemskerck, kiel ekzemple ĉe la pentraĵoj Maria Magdalena kaj La ripozo dum la fuĝo al Egiptio. Nur dum la 1970-aj jaroj klariĝis ke la unua estis de van Scorel kaj la dua de Van Heemskerck.

Nur je pli ol tridekjaraĝo, Van Heemskerck ekloĝis kiel memstara majstro. Pro li simpla deveno li antaŭe ne havis rimedojn kaj respekton por memstare labori. Tiun respekton li tamen akiris ĉe liaj instuistoj. Li ekloĝis ĉe Pieter Jan Foppesz., riĉulo el Haarlem kiu estis konsistoriano de la kirko de Sankta Bavo. Li konis Foppesz.-on ĉar tiu estis bienulo en Heemskerk.

Duobla portreto[redakti | redakti fonton]

Je la 23-a de majo 1532 li foriris al Romo, por tie studi klasikan arton kaj la verkojn de samtempaj majstroj. Li ekloĝis ĉe la nederlanda kardinalo Willem van Enckenvoirt, kie li venis tra Jan van Scorel kiu jam plifrue estis en Italio. Van Enckenvoirt estis vera artamanto kaj havis bonajn kontaktojn kun italaj kaj nederlandaj artistoj kiuj restadis en Romo. Tiel van Heemskerck akiris komisiojn.

Li rapide estis sukcesa kaj la pentristo Giorgio Vasari nomis lin kapabla pentristo de figuroj kaj pejzaĝoj. Li ŝajne perlaboris en Romo sufiĉe da mono kaj itala konato eĉ ŝtelis pentraĵojn ĉar tiuj estis tre popularaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]