Bavo (sanktulo)
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Bavo, vivinta en la 7-a jarcento. Aparte de tio, bavo ankaŭ estas speco de ŝaŭmo, kiun eligas iaj bestoj, ekzemple helikoj aŭ bufoj. |
Sankta | ||
Bavo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 590 en Lieĝo | |
Morto | 655 en Gento | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Familio | ||
Patro | Pipino de Landen vd | |
Patrino | Itta of Metz (en) vd | |
Gefratoj | Gertrude of Nivelles (en) , Begga (en) kaj Grimoald the Elder (en) vd | |
Infanoj | Adeltrudis vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo vd | |
Sanktulo | ||
Atributoj | nobelaj/kavaliraj vestoj; falko | |
Patroneco | diocezoj Gento kaj Haarlem; falkado | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bavo (mortis ĉirkaŭ la jaro 655, nederlande: Sint Bavo, foje ankaŭ Sint Baaf) estis kristana sanktulo de la 7-a jarcento. Li estas adorata precipe en iuj partoj de Nederlando kaj Flandrio, plej forte en la urbo Gento.
La sanktulo Bavo estas la patrono de la katedralo de Sankta Bavo en Gento, kaj de la kirko de Sankta Bavo kaj katedralo de Sankta Bavo en Haarlem.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Bavo naskiĝis fine de la 6-a aŭ komence de la 7-a jarcento en la teritorio de la nuntempa Flandrio. Li devenis el nobela familio kaj origine havis la nomon Allowin. Laŭ kristana legendo li estis la filo de Pipino de Landen, franka nobelo kaj ekde la jardeko 615-625 oficis kiel majordomo de tri reĝoj el la dinastio de merovidoj en la regnoparto Aŭstrazio. Post la morto de sia edzino, filino de grafo Adilio kaj patrino de Adeltrudis, kiu poste iĝis abatino de la monaĥinejo Malbodium (nuntempe Maubeuge), Bavo kristaniĝis (laŭdire post aŭdo de prediko de la Sanktulo Amando el Mastriĥto), donacis ĉiujn posedaĵojn al povruloj kaj iĝis monaĥo en Genta monaĥejo, kie li mortis ĉirkaŭ la jaro 655.
En Gento liaj festotagoj estas la 1-a de oktobro kaj la 1-a de aŭgusto, tamen en Haarlem temas pri la 9-a de aŭgusto kaj la 10-a de majo.
La sanktulo ankaŭ konsideriĝas la patrono de la diocezoj Gento kaj Haarlem de la katolika eklezio, kaj de falkado.
Bildigo
[redakti | redakti fonton]Pro sia nobela deveno li en kristanaj bildigoj ofte prezentiĝis kiel elegante vestita nobelo, kun kavalira karapaco, kun ĉasa falko sur la pugno, aŭ li bildiĝas dum la disdonado de riĉaĵoj al povruloj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Vita Bavonis confessoris Gandavensis. En: Bruno Krusch (eld.): Scriptores rerum Merovingicarum 4: Passiones vitaeque sanctorum aevi Merovingici (II). Hanovro 1902, paĝoj 527–545 (Monumenta Germaniae Historica) Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine latine
- Vita S. Bavonis. En: Poetae Latini medii aevi ("latinaj poetoj de la mezepoko") 5,1.2: Die Ottonenzeit, partoj 1 kaj 2. Eldonata de Karl Strecker kunlabore de Norbert Fickermann. Leipzig 1937, paĝoj 226–248 (Monumenta Germaniae Historica) Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine germane kaj parte latine
- Léon Van der Essen, Étude critique et littéraire sur les vitae des saints mérovingiens de l'ancienne Belgique, 1907, paĝoj 349-357. france
- Edouard de Moreau, Saint Amand, apôtre de la Belgique et du nord de la France, Loveno, 1927. france
- Ekkart Sauser: Bavo. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 17, eldonejo Bautz, Herzberg 2000, ISBN 3-88309-080-8, paĝoj 56–57. germane
- Alberdingk Thijm: Bavo. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 2, eldonejo Duncker & Humblot, Leipzig 1875, paĝo 183. germane