Amando el Mastriĥto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Amando el Mastriĥto
la sanktulo kun serpento, 14-a jarcento
la sanktulo kun serpento, 14-a jarcento
Persona informo
Amand de Maastricht
Naskiĝo ĉ. 575
en Bas-Poitou
Morto ĉ. 676
en Saint-Amand Abbey
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Franka imperio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Festotago 6-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Amando el Mastriĥto (nederlande: Amand van Maastricht; naskiĝinta ĉ. 575 en Potevio, mortinta ĉ. 676 en Saint-Amand-les-Eaux) estis misiisto en Flandrujo kaj episkopo de Lieĝo (tiam diocezo de Tongeren-Maastricht).

relikvujo de Amando en Oberammergau, flanka altaro dekstre en la Petro-kaj-Paŭlo-kirko

Vivo[redakti | redakti fonton]

Amando, estante severega moralobservanto, predikadis, kristanigadis kaj malfermadis monaĥejojn. Estinte misiisto inter eŭskoj akj slavoj li iĝis apostolo de Belgujo laŭ komisio de Dagoberto la 2-a, reĝo de Aŭstrazio. Amando episkopo vaga fondis klostrojn en Gento kaj Saint-Amand-les-Eaux. Inter 647 kaj 649 li episkopis en Lieĝo kaj abdikis pro nebrido de nemoralaj klerikoj, kontraŭ la volo de papo Martino la 1-a. Amando fondis la setlejon de Marchiennes kaj proponis malaperi monaĥejon en Nivelles. Poste li okupiĝis pri la kristanigo de paganoj ĉirkaŭ la rivero Skeldo antaŭ retiriĝo. La lastajn jarojn li frokulis.

Relikvoj de sankta Amando troviĝas ekde 1760 en la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Oberammergau en Bavarujo. Ankaŭ la urboblazono de Herongen aludas lin; tie Amando estas urba kaj preĝeja patrono. Intertempe intermiksiĝas kulto de li kun la samnoma samtempulo Amando el Worms. Kelkaj historiistoj eĉ pensas ke temas pri la sama persono.

Kaj la katolika Eklezio kaj la evangelia Eklezio en Germanio[1] memoras lin en la festotago 6-a de februaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]