Templo de Artemiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo de Artemiso
Ancient Greek archaeological site • helena templotemplo • pereinta konstruaĵo • Mirindaĵo de la Antikva Mondo
Bazaj datoj
Konstrustilo greka arkitekturo vd
Arkitekto Ĉersifrono • Paeonius of Ephesus vd
Lando Turkio vd
Situo Selçuk
Areo 45.82
Situo
Geografia situo 37° 56′ 59″ N, 27° 21′ 50″ O (mapo)37.94972227.363889Koordinatoj: 37° 56′ 59″ N, 27° 21′ 50″ O (mapo)
Templo de Artemiso (Turkio)
Templo de Artemiso (Turkio)
DEC
Templo de Artemiso
Templo de Artemiso
Situo de Templo de Artemiso
Map
Templo de Artemiso
Parto de Sep mirindaĵoj de la antikva mondo • Efezo • Artemision (Ephesus) vd
vdr

La Templo de Artemiso (antikve-greke Ἀρτεμίσιον, Artemision, latine Artemisium) estis granda greka templo de la diino Artemiso en la urbo Efezo, kaj unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la centro de la kulto de la virga diino Artemiso (aŭ Diana, kies kulto kunfandiĝis kun la kulto de Artemiso).

En la templo estis granda, nigra roko, kiu falis el la ĉielo (komparu la Kaabon).

Historio[redakti | redakti fonton]

Eĉ en la antaŭ-greka epoko, la efezanoj servis diinon de multaj mamoj.

La Templo estis detruita de Herostrato (greke Ἡρόστρατος) je la 21a de julio 325 a.K. (en la 4-a jarcento a.K.) krimbruligisto kiu serĉis famiĝi iel ajn.

Post la romia konkero, la romianoj nomis la templon la Templo de Diana.

La Templo estis denove detruita en 262 de gotoj, sed estis rekonstruita. La Templo estis fermita de la (kristana) imperiestro je 381, kiu tiam fariĝis ŝtonminejo, kaj finfine estis detruita je 405 kaj ne plu staras.

Bizare, kvankam Efezo forvelkis, ĝi ankoraŭ allogas pilgrimantojn: ne por la virga Artemiso, sed por la Benata Virga Maria, kies lasta domo estis en Efezo.

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio