Kaabo
Kaabo | ||
---|---|---|
Lando | Sauda Arabio | |
Situo | Mekko | |
- koordinatoj | 21° 25′ 21″ N, 39° 49′ 34″ O (mapo)21.422539.826166666667Koordinatoj: 21° 25′ 21″ N, 39° 49′ 34″ O (mapo) | |
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |
![]() |
||
Kaabo | ||
![]() |
||

Pilgrimoj ĉirkaŭmarŝas dum Haĝo en Kaabo.
La Kaabo[1] (arabe الكعبة al-kaʿbah, IFA: /kaʕba/), la plej sankta loko de la islama mondo, estas granda nigra kvadrata konstruaĵo kiu estis la ĉefa sanktejo de Mekko kaj la celo de la islama pilgramado de la haĝo. Eĉ antaŭ Mohamedo kaj la fondiĝo de islamo, la Kaabo estis sanktejo, kvankam sanktejo idolkulta, ĉirkaŭita de 360 idoloj (kiujn la armeo de Mohamedo detruis). La Kaabo fakte estas betilo. La pilgrimado al la Kaabo ankaŭ estis antaŭ-islama.
En Kaabo estas la Haĝar al-Asŭad, kiu, laŭ Mohamedo, falis el la ĉielo en la tempo de Adamo.