Semiramiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semiramiso
Persona informo
Familio
Patrino Derceto vd
Edz(in)o Ninus vd
Infanoj Ninyas vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Semiramiso (sirie "kolombino") estis legenda asiria reĝino konata ankaŭ kiel Semiramida, Ŝammuramat, aŭ aramee Ŝamiram. Semiramiso estis historia persono, edzino de reĝo Ŝamŝi-Adad la 5-a, kiu regis en la jaroj 811-808 antaŭ Kristo. Post la morto de Ŝamŝi-Adad ŝi regis kiel regentino anstataŭ ilia neplenkreska filo Adadnirari la 3-a kaj pli poste ankaŭ kiel lia kunregantino. Laŭ legendo ŝi konstruigis famajn Pendĝardenojn de Semiramiso en Babilonio, alia versio parolas pri tio, ke lasis ĝin konstrui ŝia edzo, por ke ŝi tiom ne malĝoju pri ŝia naska montara medio. Sed la ĝardenoj estas verŝajne el pli posta tempo. Kiel Semiramiso estadas iam markataj ankaŭ pluaj asiriaj aŭ babiloniaj reĝinoj, ekzemple Nitókris, la reĝino de reĝo Nebukadnecar la 2-a.

Reĝino Semiramiso ĉirkaŭita de sia servistaro, mezepoka tapiserio el fino de la 15-a jarcento
Semiramide, reĝino de Babilono, verko de 1905 de la pentristo Cesare Saccaggi el Tortona
Semiramide, reĝino de Babilono, verko de 1905 de la pentristo Cesare Saccaggi el Tortona

La legendoj pri Semiramiso estis prilaboritaj fare de Diodoro Sicilia, Junianus Justinus kaj fare de multaj pluaj antikvaj historiistoj, kiuj kreis en siaj laboroj la bildon de Semiramiso kaj ŝian rilaton kun reĝo Ninoso, la legenda fondinto de urbo Ninive. La nomo de Semiramiso estis uzata por diversaj monumentoj konstruataj en okcidenta Azio, sed la origino de tiu ĉi tradicio estis forgesita aŭ ĝi estis tute nekonata. Fine ĉiu granda antikva verko sur Eŭfrato estis alskribata per Behistun-surskribo, kiun lasis en la jaro 521 antaŭ Kristo konstrui persa reĝo Dario la 1-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]