Behistun-surskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Behistun-surskribo*
Monda Heredaĵo

BehistunInscriptionSketch.jpg
Behistun-surskribo
Lando Flago-de-Irano.svg Irano
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iii
Fonto 1222
Regiono** Azio
Registra historio
Registrado 2006  (30-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO
Behistun DB1 1-15.jpg
Behistuntexte.png
reliefo

La Behistun-surskribo aŭ Behistun-inskripcio estas grava skribaĵo en tri praaj lingvoj ĉe piedo de la Zagros-montaro. Ĝi situis en la antikvo apud la praa vojo de Ekbatana – ĉefurbo de Medio – ĝis Babilono kaj prenis la nomon de la loko Bisutun (Behistan), kiu situas je ĉ. 30 km oriente de urbo Kermanŝaĥo en Irano. La surskribon, bildojn pretigis sur rokmasivon en granda alto la Aĥemenida reĝo Dario la 1-a fare de kaptitoj. Super la prezentado ŝvebas la Dio Ahura Mazda, al kiu pretigis Dario la 1-a trilingvan tabulon en lingvoj altpersa, elama kaj babilona. La trilingvaĵo estis kopiita en 1835 - 1835 (kompletigoj en 1844 kaj 1847) unuafoje komplete de Henry Creswicke Rawlinson kaj publikigitaj en 1847/47 (altpersa teksto) en 1851 (babilona teksto). Tiel oni solvis la lastajn problemojn rilate al la deĉifrigo de la kojnoskribo.

La teksto priskribas version de Dario la 1-a pri sia graviĝo: li estis parenco de la antaŭulo Kiro la 2-a kaj Kambyses, li murdis Gaumata - kiu asertis esti frato de Kambyses - kaj iĝis nova grandreĝo. Li poste sukcese venkis diversajn "mensog-reĝojn". La surskribo servas okulfrape por sia legitimado.

Laŭ propraj atestoj de Dario la 1-a, la altpersa kojnoskribo estis evoluigita nur por enĉifri tiun tekston.

La surskribo iĝis en 2006 monda kulturheredaĵo de Unesko.