Religio de ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La religio de Ŝtato, aŭ ŝtata religio, estas religia kredo altrudita de iu ŝtato al ĉiuj civitanoj, aŭ kiu ĉiukaze ĝuas apartan rekonon institucinivele kompare kun la aliaj religioj ĉeestaj en la lando. La altrudo de la religio de ŝtato estis tre ofta en la antikva epoko, ekde la Antikva Egiptio ĝis la imperia Japanio, ĝis la Romia Imperio. Tio ne okazas kompreneble sen la interesa kontribuo de la koncerna religioeklezio kiu sendube profitas de la monopoleco.

Ŝtatoj kun ŝtata religio (2010)

En multaj landoj eĉ se ne estas laŭjure proklamita la ŝtateco de religio, en la praktiko oni atribuas al la praktiko, lernado, ceremoniado kaj normala funkciado de la eklezioj diversajn privilegiojn, kio fakte estas alia tipo de ŝtateco de religio.

Kristanismo kiel Religio de Ŝtato[redakti | redakti fonton]

La kristana religio estis ŝtate dekretita unuafoje, kiel ŝtata religio fare de la Romia Imperio en 380 iniciate de la imperiestro Teodozo la 1-a. De tiam la povo de la Episkopoj, epigonoj de la kristana eklezio daŭrigis aŭtoritate kreski aparte per la Pragmata Sankcio de Justiniano la 1-a: ĝispunkte ke diversaj episkopoj konservis politikan dominadon sur teritorioj: temas pri la kazoj de la ĉefepiskopoj de Salcburgo, Trento, kaj precipe de la papo kun la Papa Ŝtato. La Paco de Aŭgsburgo de 1555, kaj poste tiu de Vestfalio de 1648, oficiale enkondukis la principon de la religio de ŝtato per la latina moto cuius regio eius religio, kiam la eklezioj katolika kaj luterana dispartigis grandajn teritoriojn de Centra Eŭropo. Por eviti militojn kiuj klopodu trudu ŝtatan religion, oni akceptu, ke la princo mem rekte trudu sian religion al la tuta ŝtato.

Nune katolikismo laŭleĝas ŝtata religio en Malto, en la Princolando Monako, Liĥtenŝtejno, en Argentino, en Kostariko, en Salvador, en Domingo. Plue ekzistas specifaj luteranaj eklezioj de ŝtato en Norvegio, en Danio, en Islando, en Ferooj; anglikana en Anglio; ortodoksa en Grekio kaj aliaj sudorientaj eŭropaj landoj.

Ekspono de la krucifikso en la lernoĉambroj en Italio[redakti | redakti fonton]

La devo eksponi la krucifiksojn en la lernejoj estis establita per la Reĝaj Dekretoj 965/1924 kaj 1297/1928, laŭsence de la Statuto Albertino, en epoko faŝisma.
La Ŝtata Konsilio esprimiĝis favore de la ĉeesto de la krucifiksoj en la lernoĉambroj en 1988, malgraŭ ke Katolikismo jam ne plu estis la reĝimo de ŝtata religio. Sed en 1997 la itala Konstitucia Kortumo sentencis favore de la nekonstitucieco de tiu leĝo.
En la 4-a de novembro 2009 la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj de Strasburgo diris ke tiu ekspono konstituas rompon de la rajtoj de la gepatroj eduki la gefilojn laŭ siaj (ne)religiaj konvinkoj. Sed la sinsekva apelacio proponita de Italio establis ke la itala leĝo ne ofendas aŭ limigas la rajtojn de la civitanoj.[1]

Islamo kiel religio de ŝtato en islamaj landoj[redakti | redakti fonton]

Religio de ŝtato en Jordanio[redakti | redakti fonton]

Islamo estas religio de ŝtato en Jordanio laŭkonstitucie.

Religio de Ŝtato en Tunizio[redakti | redakti fonton]

En Tunizio Islamo estas religio de la Ŝtato[2].

Religio de ŝtato en Sirio[redakti | redakti fonton]

La siria konstitucio ne parolas pri islamo kiel religio de Ŝtato, sed limiĝas dekreti ke islamo devas esti la religio de la nuna Respublika Prezidento.

Preskaŭ en ĉiuj islamaj nacioj, Islamo estas konsiderata religio de ŝtato. Inter ili: Palestino, Egiptio, Pakistano, Singapuro, Malajzio, Saudarabio

Budhismo kiel religio de ŝtato[redakti | redakti fonton]

La registaroj kiuj rekonas budhismon, jen sub specifa formo, jen sub kompleta formo, kiel oficialan religion, estas:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corriere della Sera, 19a de marto 2011.
  2. 31-a de marto 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]