Salvadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Salvador)
Por aliaj uzoj de Salvadoro aŭ Salvador, vidu: Salvador

Salvadora Respubliko
República de El Salvador

Flago de Salvadoro

Blazono de Salvadoro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de El Salvador
Nacia Himno de Salvadoro
Nacia devizo: Dios, Unión, Libertad
Dio, Unio, Libereco
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Salvadoro
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Pipil, Cacaopera, salvadora signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (52,5%)
protestantismo (27,6%)
aliaj (11,1%)
Areo 21 040 km²
- % de akvo 1,4 %
Loĝantaro 6 411 558 (2018)
Loĝdenso 304,72 loĝ./km²
Loĝantoj mestizoj (86%)
indianoj (10-12%)
Vivolongo 72
Horzono -6
Interreta domajno sv
Landokodo SV
Telefona kodo 503
Plej alta punkto Cerro El Pital
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Nayib Bukele
Ĉefministro Nayib Bukele
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto usona dolaro (USD) kaj Bitmono (BTC) ekde 2021, ĝis 2001 la salvadora kolumbo (SVC)
MEP laŭ 2006
– suma $38,62 miliardo
– pokapa $ 5.600, € 2.016
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto en Salvadoro
vdr

Salvadoro, oficiale en hispana Respubliko El Salvador, estas lando kun tropika klimato en Centra Ameriko. Ĝi havas 5.744.113 loĝantojn. Pro ĝia teritoria areo (21.041 km² nur iom malpli ol la Provinco de Badajoz en Hispanio) ĝi havas la plej altan loĝdenson de la kontinenta Ameriko.

La teritorio, kiun plejparte okupis Salvadoro, atingis sian sendependecon de Hispanio en 1821 kune kun la "Capitanía General de Guatemala", kaj ne plu apartenis al la Centramerika Federacia Respubliko ekde 1839. Antaŭe, dum la antaŭkolumba epoko, granda parto de la regiono okcidente de la rivero Lempa estis konata per la nomo Cuscatlán [kuskaTLAN], kio signifas "Mirindaĵejo", en la pipila lingvo.

Dekdujara interfrata milito, kies homa kosto atingis proksimume al 75.000 forpasintoj, finiĝis la 16-a de januaro 1992, kiam la registaro kaj la gerilo subskribis pacajn interkonsentojn, kiuj alportis militistajn, sociajn kaj politikajn reformojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Salvadoro.

Antaŭkolumba epoko[redakti | redakti fonton]

Joya de Cerén, antikva majaa loĝejo.

Dum la antaŭkolumba epoko la nuna salvadora teritorio estis loĝata de diversaj indiĝenaj etnoj, inter tiuj elstaris la pipiloj, naŭatladevena etno, kiu okupis la okcidentan kaj centran regionojn de la lando kaj la lenkoj, kiuj loĝis en la orienta regiono. Sed la plej ampleksa regado ĝis la hispana konkero apartenis al la Reĝlando Kuzkatlano.

Konkero, koloniigo kaj sendependiĝo[redakti | redakti fonton]

La hispanaj konkerantoj, gvidataj de Pedro de Alvarado, kune kun la fratoj Gonzalo kaj Jesús, transiris la riveron Paz inter la jaroj 1524-1525. Ili venis de la regiono, kie nuntempe troviĝas la respubliko Gvatemalo post partoprenado en la konkerado de Meksiko. Dum la kolonia epoko, Salvadoro estis parto de la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo, ankaŭ konata kiel Gvatemala Reĝlando. La salvadora teritorio estis dividita en la Plejgrandaj Urbestraĵoj de Sankta Salvadoro kaj Sonsonato. En Sendependisma Movado de 1811 kaj Sendependisma Movado 1814 realiĝis gravaj ribeloj kontraŭ la hispana regado, kiuj esprimis la sendependisman deziron de la kreoloj. Finfine, la centramerikaj nacioj atingis la sendependiĝon disde Hispanio, la 15-a de septembro 1821.

Epoko de la Centramerika Federacio[redakti | redakti fonton]

Manuel José de Arce y Fagoaga, unua prezidanto de la Centramerika Federacia Respubliko.

Dum la periodo, kiu sekvis la sendependiĝon, Salvadoro kaj la ceteraj centramerikaj landoj intencis konservi la unuecon, heredata de la kolonio kaj pro tio celo estis fondata la Centramerika Federacia Respubliko, federacio, kiu disiĝis en 1839. En 1851 Salvadoro suferis sian plej grandan militan malvenkon ekde sia sendependeco, en la Batalo de la Arada. Post la disiĝo de la Unio ekis konfliktoj inter liberaluloj kaj konservativuloj kiu daŭris ĝis 1871. Dum tiu periodo, la kultivado de indigo ĉesis kaj estis enkondukata la kafoplantado. Inter 1871 kaj 1931 sekvis la liberalaj registaroj, kiuj favorigis la interesojn de la naskiĝanta elito rilatiĝanta al la kafplantado. En 1882, la prezidanto Rafael Zaldívar dekretis la nuligadon de la komunumajn terposedaĵojn, kiuj estis venditaj al privatuloj, kio abrupte ŝanĝis la tendencojn de la terakirado.

Epoko de la militista aŭtoritarismo[redakti | redakti fonton]

En 1929, la landa ekonomio eniris en krizon, konsekvence de la malaltiĝo de la kafprezo en la internacia merkato. En 1931, la Generalo Maximiliano Hernández Martínez, atingis la regadon de la lando post ŝtatpuĉo kontraŭ la demokratie elektata prezidanto Arturo Araujo. Martínez, establis aŭtoritaran kaj ekstreme konservativan registaron kaj subpremis, pere de la armeo, ribeliĝon en 1932 de kamparanoj kaj indiĝenoj en la okcidento de la lando, kiu rezultigis la morton de miloj da personoj. La nombro de mortaj viktimoj dum tiuj ĉi okazintaĵoj, ankoraŭ estas debatataj. La kvanto de mortintoj diverĝas laŭ la aŭtoroj, kaj ili iras de 7.000 ĝis 30.000 personoj. La historiistoj ankoraŭ debatas pri la influo de la membroj de la Salvadora Komunisma Partio en la ribeliĝo kaj de la komunisma gvidanto Farabundo Martí. La generalo Martínez estis forpelita pro ĝenerala striko en 1944, nomata "La huelga de los Brazos Caídos" (Striko de la Falitaj Brakoj). Sed lia regado markis la komencon de sinsekvaj aŭtoritataj militistaj registaroj, kiuj finiĝis en 1979 per ŝtatpuĉo al la generalo Carlos Humberto Romero, kaj la instalado de la Revolucia Registara Konsilio de Salvadoro. En 1982, estis elektata Konstitucia Asembleo, kiun la Konsilio liveris la povon, poste en 1984 estis celebrataj la unuaj prezidentaj elektadoj el la demokratia epoko.

En 1969 okazis mallonga milito kontraŭ Honduro, kiu estas konata kiel la "100-hora milito", aŭ erare kiel la "Milito de la Futbalo". La konfliktkaŭzo estis la iniciativo de la hondura registaro reformi la terleĝojn ene de ĝiaj landlimoj; kies distribuado nur favoris la honduranojn, kio devigis milojn da salvadoranoj loĝantaj en Honduro reveni al sia lando, post la perdado de iliaj terenoj. Responde al tiu situacio, Salvadoro deklaris la militon al Honduro.

Intercivitana milito[redakti | redakti fonton]

«Monumento al la Memoro kaj Vero», omaĝe al la viktimoj de la armita konflikto.

La profunda ekonomia krizo, kiun travivis la lando ekde la 1970-aj jaroj, provokis la malkontenton de la loĝantaro, kiu decidis milite ribeliĝi kontraŭ la registaro. Kelkaj faktoroj, kiuj kontribuis al la nova milito estis: la internacia malaltiĝo de la kafprezo, la konstantaj elekto-fraŭdoj kaj la malkontento de la loĝantaro pro la regadmetodoj de la militistoj. Inter kelkaj okazintaĵoj kiuj 'bruligis' la animojn dum la konflikto elstaras la murdado al la arkiepiskopo de San-Salvadoro, Óscar Arnulfo Romero en 1980 kaj al aliaj pastroj kiel la jezuito kaj profesoro Ignacio Ellacuría en 1989.

La perforta etoso, kiun travivis la lando dum la antaŭa jardeko, enorme kontribuis al la intercivitana milito, kiu daŭris 12 jarojn (1980-1992), ĝi estis konflikto, kiu estis militiste difinita kiel malalta intensa milito, aŭ populara milito longigata; en tiu konflikto mortis kaj malaperis pli ol 75.000 personoj.

La akra etoso de tiu konflikto finiĝis en 1992, kiam la batalantoj de la Fronto Farabundo Martí por la Nacia Liberado (FMLN) formata de kvin maldekstraj grupoj, kaj la dekstra registaro de la tiama prezidanto Alfredo Cristiani, de 'Alianza Republicana Nacionalista' (ARENA), subskribis la "Pacajn Interkonsentojn de Ĉapultepeko" la 16-a de januaro 1992 en Ĉapultepeko, Meksiko, kiuj sekurigis militistajn kaj politikajn reformojn, sed ne profundigis la sociajn aspektojn.

Postmilita epoko[redakti | redakti fonton]

En 1992, la Internacia Kortumo de Justico ordonis difini la limojn de "Los Bolsones" (landlima regiono disputata inter Salvadoro kaj Honduro), sed danke al la interveno de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj kaj de la Internacia Kortumo de Justico en 2003, la tuta difinado de la tera landlimo estis finita en 2006.

San-Salvadoro, la ĉefurbo, estas konata pro la multnombraj tertremoj kiuj okazas. En 1986 7,5-grada tertremo, kiu daŭris nur 10 sekundojn, detruis grandan parton de la urbo.

En la lasta prezidenta elektado, celebrata la 15-an de marto 2009, venkis la ĵurnalisto Mauricio Funes el la partio FMLN.

Politiko[redakti | redakti fonton]

civila flago.

La Salvadora Konstitucio de 1983 sin difinas kiel la leĝa baza ordo de la lando. Ĝi difinas Salvadoron kiel demokratian kaj reprezentecan respublikon, kie regas la prezidantisma sistemo, kies tri organoj estas la Plenuma Organo, gvidata de la Prezidanto de la Respubliko kaj lia/ŝia Kabineto. La Leĝdona Organo, nomata Leĝdona Asambleo de Salvadoro (unuĉambra) kun 84 deputitoj, kaj la Jura Organo, kiu efektiviĝas en la Salvadora Supera Kortumo de Justico, formata de 15 Magistratoj, unu el ili estas elektata kiel Prezidento de la Jura Organo.

La prezidanto estas rekte elektata kaj la prezidanteco daŭras 5 jaroj. Post tiu mandatperiodo li/ŝi ne povas esti reelektata. La partio 'Alianza Republicana Nacionalista' (ARENA) havas la plenuman povon ekde 1989 kaj jam estas la kvara sinsekva fojo en tiu mandato.

Per la Pacaj Interkonsentoj de Ĉapultepeko (1992) estis kreata nova Nacia Civila Polico, la Prokurejo por la Defendado de la Homaj Rajtoj, la Supera Elekta Tribunalo, estis leĝe registrata kaj agnoskata kiel politika partio al la maldekstra opozicio kiel Fronto Farabundo Martí por la Nacia Liberado (FMLN) kaj estis redifinata la rolo kaj celo de la armeo, rezervita por la defendado de la suvereneco kaj teritoria integriĝo. Ankaŭ estis nuligitaj kelkaj sekurec-organoj, kiuj estis sub la mandato de la armeo, kiel la Nacia Gardistaro, la Polico pri Bieno kaj la Speciala Trupoj formataj por daŭrigi la militon kontraŭ la ribeliĝintoj de la 80aj jaroj

Ĉefaj politikaj partioj[redakti | redakti fonton]

Politikaj Partioj de Salvadoro (laŭ alfabeta ordo)
Mallongigoj Nomo
ARENA Alianza Republicana Nacionalista
CD Cambio Democrático
FDR Frente Democrático Revolucionario
FMLN Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional
NI Nuevas Ideas
PCN Partido de Conciliación Nacional
PDC Partido Demócrata Cristiano
VAMOS Vamos

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Salvadoro.

Salvadoro estas la plej malgranda lando de Centrameriko, kaj la nura sen aliro al la Kariba Maro. Ĝi limas okcidente kun Gvatemalo kaj norde kaj oriente kun Honduro, dum sude estas la Pacifiko. Ĝi estas plejparte montara, kun bordo ĉe la Pacifiko. Ĝiaj marbordoj etendiĝas ekde la rivero Paz sudokcidente ĝis la rivero Gascoarán sudoriente. Salvadoro estas konata pro la granda nombro de vulkanoj inter kiuj elstaras Ilamatepec, Chinchontepec, Quetzaltepec, Chaparrastique (Vulkano San Miguel), San-Salvadoro kaj la vulkano Izalco, nomata ĝis antaŭnelonge "la lumturo de la Pacifiko".

Vulkano Izalco.

Tiu ĉi lando estas haltejo por vojaĝantoj kaj kargotransportiloj kiuj iras de Nordameriko al Sudameriko aŭ inverse. La tutamerika ŝoseo pasas tra Salvadoro, konektante al la ĉefurbo, San-Salvadoro kun la landlimoj de Gvatemalo kaj Honduro. Aliaj gravaj vojoj estas la "Carretera del Litoral" (Marborda Ŝoseo), konstruita dum la 50-aj jaroj, kiu iras paralele al la marbordo de Pacifiko kaj la "Carretera Troncal del Norte" (Trunka Norda Ŝoseo), kiu konektas la ĉefurbon kun la departemento Chalatenango.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Salvadoro troviĝas en la tropika klimata zono kaj la termikaj kondiĉoj estas similaj dum la tuta jaro. Tamen, pro la marborda strio laŭlonge de Pacifiko, ĉiujare okazas gravaj osciladoj rilatiĝantaj al la marbrizoj, kiuj alportas humidecon kaj varmon.

La mezuma jara temperaturo (konsiderata periodo: 1950-1990) estas 24,8 °C, dum la plej malaltaj temperaturoj aperas dum la monatoj decembro (23,8 °C) kaj januaro (23,9 °C), dume la plej varma monato estas aprilo (32,0 °C). La averaĝa ĉiujara pluvado estas 1823 mm. .

Salvadoro havas du sezonojn: la seka (novembro-aprilo) kaj la pluva (majo-oktobro). Cetere, la lando estas damaĝata pro la uragansezono de la Kariba Maro (junio-novembro). La oftaj tropikaj ŝtormoj kaj uraganoj pliigas la akvokvanton de la lokaj riveroj, damaĝante kelkajn areojn per inundadoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Historia komparado de la pokapa MEP de Salvadoro kun aliaj ĉirkaŭaj landoj.

La salvadora ekonomio spertis miksadon de diversaj rezultoj dum la regado de la partio Alianza Republicana Nacionalista en la iniciativoj pri libera merkato kaj la modelo pri financa administrado, kiu inkluzivas la privatigon de bankaj aktivecoj, telekomunikaĵoj, publikaj pensioj, elektra distribuado kaj parto de la elektra generado, malpliiĝon de la prezkontroloj kaj subvencioj, kaj plibonigon de la aplikado al la intelektula posedrajto. La MEP konstante sed modeste kreskas post la Pacaj Interkonsentoj de 1992, en makroekonomie stabila etoso. Nuna problemon kiun havas Salvadoro estas la ekonomia malegaleco je la distribuado de la personaj mongajnoj. En 1999, la kvina plej riĉa el la loĝantaro ricevis 45% de la enlanda ingreso, dume la kvina plej malriĉa ricevis nur 5,6%.

MEP 2005 de Salvadoro, klasifikita laŭ sektoroj

Pro la intercivitana milito kaj la nacia stagnado de la 80-aj jaroj, la MEP ankoraŭ ne superis la nivelojn de la fino de la 70-aj jaroj. Nuntempe la ekonomio orientiĝas al la manufakturado kaj servoj, anstataŭ la agrikulturo (kafplantado). Ĝiaj ĉefaj industrioj estas la nutraĵoj kaj trinkaĵoj, petrolaĵoj, tabako, kemiaĵoj, teksaĵoj kaj meblaro.

Nuntempe estas 15 zonoj de libera komercado en Salvadoro. La plej favorigata estas la teksindustrio, kiu rekte dungas 88.700 laboristojn, kaj tio konsistas el tondado de vestaĵoj, kiuj estos eksportataj al Usono.

Salvadoro estis la unua lando, kiu subskribis kaj funkciigis la Traktato pri Libera Komercado inter Usono, Centrameriko kaj Dominikano, kaj la akordoj pri libera komercado kun Meksiko, Ĉilio, Dominikano kaj Panamo, pliigis la eksportadon al ties landoj. Salvadoro, Gvatemalo, Honduro kaj Nikaragvo antaŭ estas negocante akordon pri libera komercado kun Kanado. Tiamaniere, finiĝis la negocado pri libera komercado kun Kolombio kaj alia kun Tajvano. En 2007 komenciĝis negocproceso kun Eŭropa Unio.

La Salvadora kolumbo - hispane colón salvadoreño - inter la jaroj 1892 kaj 2001 estis la nacia valuto de Salvadoro - tiam ĝi anstataŭiĝis per la usona dolaro. Unu kolumbo estis dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SVC. La Leĝdona Asembleo en la 9-an de junio 2021 adoptis Bitmonon kiel la deviza uzo en Salvadoro (kune kun la dolaro), estante tiel la unua lando adoptanta Bitmonon kiel pagmanieron.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantara kreskado de Salvadoro inter 1961-2003.

Salvadoro havas 5.744.113 loĝantojn (censo de 2007), ene de sia teritorio; el tiuj 86% estas mestizoj, 12% blankuloj, kaj 2% indiĝenoj; malmultaj indiĝenoj konservis siajn tradiciojn kaj morojn. Ĝi estas la plej dense loĝata lando de Latinameriko. Salvadoro estas la sola lando de Centrameriko, kiu ne havas denaskan afrikdevenan loĝantaron pro la nealireblo de la atlantika komercado. Krome, la generalo Maximiliano Hernández Martínez vigligis leĝon pri rasoj dum la jardeko de 1930, kiu malpermesis la eniradon de negroj, ciganoj (konataj kiel "hungaroj"), malajoj kaj la eniradon de novaj enmigrantoj el Arabio, Libano, Sirio, PalestinoTurkio (ĝenerale konataj kiel "turkoj"), en la landon. Inter la grupoj de enmigrantoj, kiuj alvenis al Salvadoro, estis la kristanaj palestinoj. Kvankam ili estis malmultaj, iliaj posteuloj atingis altan ekonomian kaj politikan nivelon en la lando.

La Katolika Eklezio estas la plej praktikata religio ekde la kolonia epoko, kun ĉirkaŭ 74% de la tuta loĝantaro. La evangeliaj eklezioj kiel anglikanoj, luteranoj, pentekostanoj, baptistoj, Adventistoj de la Sepa Tago, mormonoj kaj Atestantoj de Jehovo, ankaŭ kreskis ekde la 70-aj jaroj. Hodiaŭ ĉirkaŭ 20% de la salvadoranoj apartenas al unu el tiuj kristanaj eklezioj. Ankaŭ ekzistas komunumoj de la Bahaa Kredo, de judoj kaj islamanoj, pro la enmigrado.

Komence de 2004, ekster Salvadoro (ĉefe en Usono) loĝis ĉirkaŭ 3,1 milionoj da sendokumentaj salvadoranoj, pro la malbona ekonomia situacio kaj malriĉeco reganta la landon, esperantaj plibonigi la vivnivelon de la parencoj loĝantaj en Salvadoro. Ankaŭ ekzistas gravaj komunumoj de salvadoranoj en Kanado, Italio, Svedio kaj Aŭstralio.

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Salvadoro.
Mapo
Administra departementoj

La lando estas dividita en 14 departementoj kaj samtempe tiuj departementoj dividiĝas en 39 distriktoj, kiuj dividiĝas en 262 municipoj. La departementoj estas arigataj en tri regionoj aŭ zonoj kiuj estas Okcidento, Centro kaj Oriento.

Ĉiu departemento estas regata de departementestro en reprezentado de la plenuma povo, rekte nomumata de la Prezidanto de la Respubliko, tiu departementestro rezidas en la departementa ĉefurbo. La municipoj estas regataj de municipaj konsilioj, elektataj ĉiun trian jaron per rekta elektado de la registritaj loĝantoj en la respektiva municipa distrikto.

Okcidenta Zono

Orienta Zono

Centra Zono

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Festotagoj
Dato Loka nomo
1-a de januaro Novjaro
16-a de januaro Subskribo de la pacaj interkonsentoj
8-a de marto Tago de la Virino
marto/aprilo Sankta Semajno
1-a de majo Tago de la Laboro
3-a de majo Tago de la Kruco
7-a de majo Tago de la Soldato
10-a de majo Tago de la Patrino
17-a de junio Tago de la Patro
22-a de junio Tago de la Instruisto
4, 5 kaj 6 de aŭgusto Aŭgustaj Festoj
15-a de septembro Tago de la Sendependiĝo
1-a de oktobro Tago de la Infano
2-a de novembro Tago de la Forpasintoj
25-a de decembro Kristnasko

La kulturo de Salvadoro estas miksaĵo de la kulturoj majaa, lenka, naŭatla, ulua kaj aliaj minoritataj etnaj grupoj plus la eksteraj iberiaj konkerantoj.

Malpli ol 1% de la loĝantaro parolas la pipilan. La katolika religio grave ĉefrolis en la formado de la salvadora kulturo. La faritaĵoj (pentraĵoj, teksaĵoj kaj keramikaĵoj) estas la ĉefaj permanaj artaĵoj. La verkistoj Francisco Gavidia (18631955), Alberto Masferrer, Salvador Salazar Arrué, Claudia Lars, Alfredo Espino kaj Manlio Argueta, kaj la poeto Roque Dalton estas inter la plej gravaj artistoj, kiuj devenas el Salvadoro.

Inter la rimarkindaj elstaruloj de la 20-a jarcento estas la filmistoj Baltasar Polio kaj Guillermo Escalon; la Miss Salvadoro Maribel Arrieta, la kantisto Álvaro Torres kaj la artisto Fernando Llort. Inter la plej famaj pentristoj troviĝas Noe Canjura, Carlos Cañas, Julia Díaz, Camilo Minero, Ricardo Carbonell, Roberto Huezo kaj multaj aliaj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Vidu: Salvadoro:Esperanto-movado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]