Nayib Bukele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nayib Bukele
Persona informo
Nayib Armando Bukele Ortez
Naskonomo Nayib Armando Bukele Ortez
Naskiĝo 24-an de julio 1981 (1981-07-24) (42-jaraĝa)
en San-Salvadoro
Religio monoteismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Salvadoro vd
Partio FMLN • Nuevas Ideas • Grand Alliance for National Unity • Democratic Change vd
Familio
Patro Armando Bukele Kattán vd
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto • influisto vd
Laborkampo socia komunikilopolitikonegoco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nayib Armando Bukele Ortez (n. la 24-an de julio 1981) estas salvadora politikisto kaj komercisto, kiu estas la prezidanto de Salvadoro post venkado en la 2019-a elekto. Li ekfunkciis la 1-an de junio 2019. Nayib Bukele konkurencis kiel la kandidato de la centro-dekstra GANA kaj fariĝis la unua prezidanto ekde José Napoleón Duarte (1984-1989) kiam ne estis elektita kandidato de unu el la du gravaj politikaj partioj de la lando, nome la FMLN kaj ARENA.

Li antaŭe estis elektita urbestro de Nuevo Cuscatlán la 11-an de marto 2012. Li ankaŭ estis elektita urbestro de San-Salvadoro la 1-an de marto 2015, kaj ekoficis la 1-an de majo 2015.

Prezidenta ofico[redakti | redakti fonton]

En 2019 li venkis la baloton, ricevinte 61,4% de la voĉoj. En sia unua labortago, ili anstataŭigis la ĝeneralan prokuroron kaj la kvin magistratojn de la Konstitucia Ĉambro de la Supera Kortumo de Justico. En 2021 lia partio "Novaj Ideoj" (hispane Nuevas Ideas) ekregis la parlamenton[1].

Bukele aplikis severajn punojn kaj ilian striktan efektivigon rilate la bandojn, kies membroj estas amase malliberigataj kaj rigore kontrolataj. Oni ofte akuzas lin pri rompo de homaj rajtoj, korupto, spionado de ĵurnalistoj kaj opoziciuloj, intertraktoj kun mafio ktp, sed li neas ĉion kaj tio ne malaltigas lian popularecon[1].

Laŭ la Centramerika Universitato José Simeón Cañas, en decembro 2021 lian agadon subtenis 67,9% de la civitanojj, en majo 2021 — 86,6%. Opinisondoj de la Enketo Gallup montris ke la ĝenerala mezumo de lia subteno en 2020 kaj 2021 estis 90,04%. Inter la ĉefaj kaŭzoj estis nomitaj la redukto de la murdoj kaj la efika administrado de la pandemio de KOVIM-19 (Komence de 2021, la Instituto Lowy vicigis Salvadoron kiel la plej efikan tiukampe landon en Centra Ameriko kaj la dua en Latinameriko[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Eddie Galdamez (2022-02-23) Bandaĉa armistico aŭ ne, pezidento Bukele konservas sian popularecon en Salvadoro (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-24. Alirita 2023-10-31.